La baz'a'n tekst'o'n origin'e en'komput'il'ig'is Andrew Sly
Proksim'um'a verk'o'jar'o: 1931
Kre'is la Esperant'a'n tekst'o'n: John Merchant.
Tiu ĉi versi'o de “Kompat'ind'a Klem” est'as baz'it'a sur tekst'o en'ret'ig'it'a de Andrew Sly ĉe https://www.fadedpage.com/showbook.php?pid=20180143 kiel Faded Page eBook #20180143.
Kutim'e la dolor'o'j de infan'o komenc'iĝ'as je la tag'o de ĝi'a nask'iĝ'o, sed en la kaz'o de mi'a hero'o ili ver'e komenc'iĝ'is kelk'a'j'n tag'o'j'n antaŭ li'a en'ir'o en la famili'a'n rond'o'n. Jen la klar'ig'o:
“Kiam ni'a infan'o nask'iĝ'os, ni nom'os ŝi'n ‘Klementin'o’” dir'is S-ro Henry Kensford al la edz'in'o.
“Cert'e, se la nom'o plaĉ'as al vi. Sed pov'as okaz'i ke la infan'o ne est'os...”
“...Fil'in'o? Sen'dub'e est'os fil'in'o. Ĉu mi ne dezir'as fil'in'o'n? Ĉu ni ne jam hav'as fil'o'n kaj ĉu est'us prudent'e hav'i du?”
“Jes, mi'a kar'a, sed la Natur'o oft'e...”
“Ne parol'u al mi pri la Natur'o. Ĉu mi ne venk'is ŝi'n en mi'a komerc'a karier'o?”
“Ne la Natur'o'n, kar'a mi'a... la Sort'o'n, jes.”
“Ili est'as la sam'a afer'o. Kiam mi est'is knab'o mi dir'is al mi mem: ‘Mi ŝanĝ'os mi'a'n sort'o'n!’ La Natur'o far'is el mi labor'ist'o'n sed mi montr'os al ŝi ke mi merit'as ali'a'n rang'o'n, kaj jen mi est'as... Mem'far'it'a Hom'o!”
“Vi est'as mir'ind'a hom'o, sed post ĉio, la seks'o de infan'o est'as en la man'o'j de...”
“...Vi mem. Ne forges'u tio'n. Ne mal'kontent'ig'u mi'n. Mi jam dir'is al mi'a'j kun'ul'o'j ke mi baldaŭ hav'os fil'in'o'n... bel'a'n, dolĉ'a'n fil'in'o'n... kaj ĉu vi imag'as ke mi intenc'as aper'i antaŭ ili kiel mal'saĝ'ul'o kaj mensog'ul'o? Ĉu mi ne pet'is de vi fil'o'n kaj vi nask'is Viktor'o'n? Ĉu mi ne rajt'as far'i plu'a'n postul'o'n por hav'ig'i fil'in'o'n? Mi'a tut'viv'a mot'o est'is: ‘Ĉio est'as ating'ebl'a de hom'o, kiu ver'e merit'as ĝi'n.’ Mi atend'as fil'in'o'n... fil'in'o'n!” kaj sen plu'a'j vort'o'j li for'ir'is al si'a ofic'ej'o.
Henry Kensford est'is strang'a hom'o. Li ven'is el la labor'ist'a klas'o kaj mem komenc'is labor'i por gajn'i la viv'rimed'o'j'n je la aĝ'o de dek jar'o'j. Unu'e, li port'is viand'aĵ'o'j'n al la klient'o'j de William Veal, la lok'a buĉ'ist'o, sed post unu jar'o sukces'is far'iĝ'i labor'ist'o ĉe firm'o, kiu fabrik'is pekl'aĵ'o'j'n kaj konserv'aĵ'o'j'n. Kun si'a tut'a energi'o li dediĉ'is si'n al la nov'a'j dev'o'j kaj iom post iom li pli'bon'ig'is si'a'n pozici'o'n, ĝis fin'e li akir'is la plen'a'n fid'o'n de si'a'j super'ul'o'j kaj ricev'is permes'o'n ag'i kiel help'ant'o en la laboratori'o. Tie li kontent'ig'is ĉiu'j'n per si'a'j diligent'ec'o kaj zorg'em'ec'o, sed... tut'e ne'suspekt'it'e de ili, li sub'kaŝ'e observ'ad'is ĉio'n, kio okaz'is dum la miks'ad'o de la divers'a'j ingredienc'o'j kaj el'trov'is la sekret'o'j'n de la fabrik'ad'o.
Ĉiu'vesper'e li stud'ad'is divers'a'j'n praktik'a'j'n tem'o'j'n aŭ ĉe la lern'ej'o aŭ hejm'e. Li neniam el'spez'is unu penc'o'n krom tiu'j absolut'e neces'a'j, kaj ŝpar'is kaj ŝpar'is ĝis kiam al'ven'is la tag'o je kiu li ek'kri'is al si mem: “Nun mi pov'as ŝanĝ'i ĉio'n. Mi ĉes'os est'i labor'ist'o kaj far'iĝ'os fabrik'ist'o.”
Tre modest'a est'is la komenc'o. Li fabrik'is si'a'j'n pekl'aĵ'o'j'n kaj konserv'aĵ'o'j'n, kaj post'e port'is ili'n de dom'o al dom'o por ili'n vend'i. Ne facil'e est'is hav'i sukces'o'n tia'manier'e, sed li hav'is fid'o'n al si mem kaj iom post iom la vend'ad'o pli'grand'iĝ'is. La temp'o baldaŭ al'ven'is, kiam li dev'is dung'i kelk'a'j'n help'ist'in'o'j'n, kiam li pov'is en'met'i reklam'o'j'n en la gazet'ar'o'n pri la ec'o'j de si'a'j komerc'aĵ'o'j. Pas'is kelk'a'j jar'o'j kaj preskaŭ ĉiu'j ĵurnal'o'j en'hav'is anonc'o'j'n, ke
“La Pekl'aĵ'o'j de Kensford est'as la Ver'a Ĝoj'o de la Viv'o”
“Ĉu vi perd'is la apetit'o'n? Manĝ'u la Pekl'aĵ'o'j'n de Kensford kaj vi baldaŭ hav'os la apetit'o'n de Ĉeval'o”
“La Konserv'aĵ'o'j de Kensford al'port'as la Frukt'ĝarden'o'n en la Dom'o'n”
Mend'o'j al'ven'is el ĉiu'j region'o'j de la land'o kaj Henry Kensford gajn'is riĉ'a'n rekompenc'o'n por si'a grand'a, sen'ĉes'a labor'ad'o kaj antaŭ'e'n'puŝ'ad'o. Kiel li oft'e dir'is... li est'is ver'e mem'far'it'a hom'o... kaj tiel aspekt'is!
Je la aĝ'o de kvar'dek li decid'is edz'iĝ'i, kvankam ĝis tiu temp'o li neniam hav'is moment'o'n por dediĉ'i si'n al la dolĉ'a seks'o. “Labor'o unu'e, plezur'o post'e,” li dir'is, kiam oni demand'is al li, kial li rest'as fraŭl'o. Sed decid'int'e pri edz'iĝ'o, li ekzamen'is la afer'o'n kun la sam'a energi'o kiel la komerc'a'j'n problem'o'j'n. Li ne est'is el la spec'o de vir'o por ĉe'est'i danc-hal'o'j'n kaj fal'i je la pied'o'j de la unu'a bel'a fraŭl'in'o, kiu ĵet'is al li “gaj'a'n okul'o'n”. Tut'e ne! Ĉu tem'is pri aĉet'o de aŭtomobil'o, aŭ edz'iĝ'o de vir'in'o, li atak'is la problem'o'n kun mal'ferm'it'a'j okul'o'j kaj el'vek'it'a'j sent'o'j.
Unu'e li far'is list'o'n de la nom'o'j de ĉiu'j vir'in'o'j, kiu'j'n li kon'is en la vilaĝ'o... ĉar li ankoraŭ loĝ'is en la sam'a lok'o, kie li nask'iĝ'is, la vilaĝ'o Mellowdale en Yorkshire... kaj apud ĉiu nom'o li skrib'is ili'a'j'n ec'o'j'n, pozici'o'j'n, riĉ'aĵ'o'j'n, ktp. Long'e li pri'pens'is la grav'a'n afer'o'n. Kiu merit'as li'n? Kiu plej'bon'e zorg'us li'a'n hejm'o'n, est'us la plej ŝpar'em'a kaj la plej obe'em'a pri li'a'j dezir'o'j? Fin'e, li elekt'is Mary Welborn, la bel'et'a'n, modest'a'n kaj sufiĉ'e bon'e eduk'it'a'n fil'in'o'n de la vilaĝ'a Pastr'o. Je la grand'a surpriz'o de ĉiu'j, ŝi akcept'is li'n.
La edz'iĝ'o, kvankam natur'e ne ver'e kor'tuŝ'ant'a specimen'o de “La Grand'a Pasi'o”, ŝajn'e kontent'ig'is ambaŭ. Mary hav'is tut'e ali'a'n individu'ec'o'n ol la edz'o. Ŝi simil'is al dolĉ'a, somer'a vent'et'o... mild'a kaj kares'em'a. Li al kruel'a uragan'o... detru'ant'a ĉio'n, kio kontraŭ'star'is li'a'j'n plan'o'j'n. Ŝi bon'e kompren'is li'n kaj ĉiam akcept'is li'a'j'n propon'o'j'n sen'hezit'e kaj ili'n afabl'e plen'um'is. Si'a'part'e, li pen'is re'pag'i ŝi'a'n zorg'em'ec'o'n per mal'avar'a proviz'o de ĉio, kio neces'is por la komfort'o de ŝi kaj de la fil'o. Ĉi tiu fil'o, Viktor'o, est'is la plej grand'a ĝoj'o de li'a viv'o... la pom'o de li'a okul'o... la majstr'aĵ'o de li'a tut'a karier'o.
La sam'a'n tag'o'n en kiu Kensford anonc'is si'a'n dezir'o'n, ke la ven'ont'a infan'o est'u fil'in'o, li re'ven'is hejm'e'n kun kelk'a'j pak'aĵ'o'j, el kiu'j li el'tir'is silk'a'j'n rob'et'o'j'n divers'kolor'a'j'n, bel'eg'a'n pup'o'n kaj ebur'a'n ring'o'n ornam'it'a'n per arĝent'a'j sonor'il'et'o'j. Kun si'a kutim'a fier'ec'o li montr'is ili'n al Mary.
“Por kiu vi destin'as ĉi tiu'j'n bel'aĵ'o'j'n?” ŝi demand'is.
“Ĉu mank'as al vi la imag'o? Kompren'ebl'e ili est'as por ni'a Klementin'o,” li respond'is kun rid'et'o.
“Por ni'a K... K... Klementin'o! Ho! jes, cert'e... se...”
“Se kaj sed, kaj sed kaj se! Ĉiam la sam'a afer'o kun vi. Ĉu vi ne pov'as el'dir'i i'o'n krom tiu'j sen'senc'a'j vort'o'j? Vi ĉiam re'memor'ig'as mi'n pri la du vag'ul'o'j, kiu'j trov'is si'n sen manĝ'aĵ'o'j. ‘Se ni hav'us ov'o'j'n, mi manĝ'us ŝink'o'n kun ov'o'j, se ni nur hav'us iom da ŝink'o.’ Mi ne dezir'as aŭd'i plu pri vi'a'j ‘sed'o'j’ kaj ‘se'o'j’. Ni jam sufiĉ'e diskut'is la tut'a'n afer'o'n... ĉio est'as decid'it'a... mi nepr'e dev'as hav'i fil'in'o'n!”
Preskaŭ ĉiu'tag'e al'ven'is plu'a'j donac'o'j por la atend'it'a Klementin'o, sed la kor'o de Mary far'iĝ'is pli kaj pli mal'gaj'a, ĉar ŝi kvazaŭ sent'is, ke grand'a sen'iluzi'o ven'os por dolor'ig'i la edz'o'n. Sed ŝi ne hav'is kuraĝ'o'n esprim'i si'a'j'n tim'o'j'n.
Ĉe la klub'o, Kensford kaŭz'is mult'e da amuz'ad'o inter si'a'j kun'ul'o'j per la sen'ĉes'a'j asert'o'j, kiu'j'n li far'is rilat'e si'a'n Klementin'o'n. Li ne nur dir'is, ke ŝi est'os bel'eg'a knab'in'o sed eĉ parol'is pri ŝi'a'j ĉiel'blu'a'j okul'o'j, or'a'j bukl'o'j kaj graci'a kaj mir'ind'a ĉarm'o.
“Mi ĉiam admir'is vi'a'n aplomb'o'n kaj cert'ec'o'n, Kensford,” dir'is S-ro Armstrong, la vilaĝ'a apotek'ist'o, “tamen, mi dev'as avert'i vi'n, ke est'as mal'saĝ'e kalkul'i la kok'id'o'j'n antaŭ la el'kov'iĝ'o.”
“Mal'nov'a fabl'o,” dir'is Kensford. “Kial ne kalkul'i ili'n? Oni bon'e sci'as el la spert'o de la pas'int'ec'o kiom da kok'id'o'j nask'iĝ'as el dek tri ov'o'j. Sed ne est'as afer'o de kalkul'o, sed de elekt'o. Kaj ĉiu'okaz'e, saĝ'ul'o ne atend'as ĝis la fal'o de la pluv'o antaŭ ol mal'ferm'i la ombrel'o'n... li observ'as la sign'o'j'n kaj ag'as laŭ'e.”
“Vi sci'as mult'e, sed cert'e neni'o'n pri la logik'o,” respond'is Armstrong. “Ven'ont'a'j okaz'aĵ'o'j ĵet'as si'a'j'n ombr'o'j'n antaŭ'e'n, sed ĝis nun oni ne sukces'is diven'i la seks'o'n de infan'o antaŭ la nask'iĝ'o. Ĉu vi ne memor'as pri la Car'o de Ruslando kaj kia'manier'e...”
“Mi ne sci'as tio'n, kaj ne dezir'as ĝi'n sci'i. Mi ne sekv'as la ekzempl'o'j'n de ali'a'j hom'o'j... mi dir'is kaj nun mi ripet'as, ke mi'a ven'ont'a infan'o est'os fil'in'o kaj se mi erar'as, vi hav'us mi'a'n permes'o'n rid'i antaŭ mi'a vizaĝ'o ĝis la tag'o de mi'a mort'o.”
“Ho! vi ne dev'as dub'i pri tio, Kensford... ni rid'os kaj ni rakont'os la histori'o'n al ĉiu'j hom'o'j, kiu'j iam vizit'os Mellowdale,” promes'is al li Wagstaff, la hotel'ist'o.
“Do, rid'u... sed nur kiam vi trov'os, ke mi erar'is,” respond'is la arogant'a Kensford, kaj li for'ir'is.
“Mi preskaŭ esper'as, ke la infan'o est'os fil'o,” dir'is Armstrong. “Li ĉiam est'as tro konsci'a hom'o por mi, kaj tio est'us lecion'o, kiu'n li ne baldaŭ forges'us, ĉar ni ne permes'us, ke li forges'u.”
“Jes, sed est'us mal'feliĉ'a tag'o por la edz'in'o kaj ankaŭ, mi tim'as, por la infan'o. Li nepr'e met'us la kulp'o'n sur la ŝultr'o'j'n de ambaŭ... li neniam pardon'us al ili pro si'a mal'kontent'ig'o,” dir'is Wright, la orgen'ist'o de la vilaĝ'a preĝ'ej'o, kiu bon'e kon'is S-in'o'n Kensford dum ŝi'a tut'a viv'o kaj hav'is por ŝi ver'a'n estim'o'n kaj am'o'n.
“Ebl'e, jes,” dir'is la ali'a'j, “sed ni rid'us pri li spit'e tio'n, ke li erar'is.”
Fin'e al'ven'is la tag'o de la nask'iĝ'o kaj anstataŭ la atend'it'a fil'in'o est'is fil'et'o. Tamen, la vilaĝ'an'o'j ne rid'is pri Kensford; ne alud'is pri li'a'j arogant'ec'o kaj sen'saĝ'a'j proklam'o'j, ĉar la tag'o kiu donac'is al li fil'o'n ankaŭ for'pren'is de li la edz'in'o'n. Li'a'j amik'o'j ne rid'is; ili kred'is, ke li jam pag'is tro mult'e por si'a erar'o.
Kelk'a'j semajn'o'j pas'is post la en'ter'ig'o de S-in'o Kensford, kiam F-in'o Moss, la vart'ist'in'o kiu'n Kensford dung'is por la infan'o, en'ir'is la stud'ej'o'n.
“Bon'a'n maten'o'n, sinjor'o,” ŝi dir'is. “Mi dev'as re'memor'ig'i vi'n, ke hodiaŭ est'as la last'a tag'o por la registr'ad'o de la nom'o de vi'a infan'o sen mon'pun'o.”
“Ĉu est'as neces'e ke mi mem ir'u pri la afer'o?”
“Est'us pli'bon'e, sinjor'o. Sed, pro tio, ke mi ĉe'est'is la nask'iĝ'o'n, oni akcept'us mi'a'n atest'o'n anstataŭ la vi'a.”
“Vi ir'u.”
“Sed pri la nom'o? Ĉu vi jam decid'is pri tio?”
“Kompren'ebl'e... Klementin'o.”
“Ili ne permes'os tio'n... est'as nom'o por fil'in'o.”
“Kaj oni fanfaron'as, ke Angl'uj'o est'as land'o de Liber'ec'o!” li respond'is, indign'e. “Ĉu mi ne rajt'as nom'i mi'a'n propr'a'n infan'o'n per kia ajn nom'o, kiu plaĉ'as al mi?”
“En lim'o'j, sinjor'o. Est'as por la bon'o de la infan'o ke li hav'u taŭg'a'n nom'o'n... la ali'a'j rid'us pri li, se li hav'us in'a'n nom'o'n... sed... kial ne nom'i li'n ‘Klement’? Tiu est'as taŭg'a por fil'o?”
“Far'u tiel, sed neniam menci'u la nom'o'n en mi'a ĉe'est'o.”
Fin'e mi'a hero'o hav'is si'a'n propr'a'n nom'o'n, kvankam li sci'is neni'o'n pri tio. Uz'int'e la vort'o'n “hero'o”, mi far'is erar'o'n. Vi baldaŭ el'trov'os, ke li est'as nur simpl'a, humil'a pec'et'o de la hom'ar'o, sen har'ar'o, sen dent'o'j kaj sen saĝ'ec'o. La fam'a verk'ist'o, Thackeray, pri'skrib'is si'a'n verk'aĵ'o'n, “Vanity Fair” kiel roman'o sen Hero'o, kaj pro tio, ke mi ne kapabl'as sekv'i la ekzempl'o'n de tiu glor'ind'a aŭtor'o ali'manier'e, mi elekt'is ĉi tiu'n voj'o'n: Mi ankaŭ hav'os libr'o'n sen hero'o, kaj pov'as sekv'i, ke la recenz'ist'o'j not'os la fakt'o'n kaj aper'ig'os paragraf'o'n: “Ni leg'is ĉi tiu'n verk'aĵ'o'n kun pli grand'a ĝoj'o pro tio, ke ĝi re'memor'ig'as ni'n pri ‘Vanity Fair’... ĝi ne hav'as hero'o'n”... se tio okaz'us, mi pov'us cit'i la fraz'o'n en mi'a'j reklam'o'j, sed sen la last'a'j kvar vort'o'j!!!!
La fru'a'j jar'o'j en la viv'o de infan'o hav'as interes'o'n nur por la patr'in'o kaj kelk'a'foj'e por la patr'o, tial mi ne ĝen'os la leg'ant'o'n per detal'o'j pri la amuz'a'j kaj al'log'a'j trajt'o'j de Klement. Li simil'is al ĉiu'j ali'a'j infan'o'j, ĉar li hav'is grand'eg'a'n apetit'o'n, puŝ'is la fingr'et'o'j'n en la okul'o'j'n de ĉiu'j, kiu'j al'proksim'iĝ'is al li, dorm'is tra la tut'a tag'o kaj kri'eg'is tra la tut'a nokt'o. Post iom da temp'o, li el'trov'is, ke pec'et'o da ĉokolad'o pli'bon'e gust'as post rulad'o en kot'o kaj ke ŝtrump'et'o'j est'as pli komfort'a'j en la buŝ'o ol sur la pied'o'j. Jes, li simil'is al ĉiu ali'a infan'o en tiu'j detal'o'j sed, bedaŭr'ind'e, li hav'is tut'e kontraŭ'a'n spert'o'n, kiam li komenc'is balbut'i. Kutim'e, la unu'a'j son'o'j kiu'j ven'as el la buŝ'et'o'j de infan'o'j est'as “Ma-ma” kaj “Da-da”. (Oni asert'as ke en ĉi tiu'j tag'o'j de universal'a patron'ad'o de la Kinematograf'o, la unu'a vort'o est'as “Jep!” sed tio'n mi ne konsent'as. Hollywood hav'as mult'a'j'n kulp'o'j'n sed ĝis nun la infan'o'j evit'is la influ'o'n de ili.) Klem neniam aŭd'is la bel'a'j'n son'o'j'n, ĉar li'a “ma-ma” jam mort'is kaj li'a “da-da” neniam vizit'is li'n. Est'is pro tio, ke la serv'ist'in'o'j ĉiam nom'is li'n: “Kompat'ind'a Klem” kaj tiu'n nom'o'n li port'is dum mult'a'j jar'o'j.
Kiam li ating'is la ok'a'n nask'iĝ'tag'o'n, F-in'o Moss, kiu feliĉ'e ankoraŭ zorg'is pri li, pren'is si'a'n kuraĝ'o'n per ambaŭ man'o'j kaj en'ir'is en la ĉe'est'o'n de Kensford.
“Sinjor'o, mi pet'as vi'n, dir'u al mi, kio'n vi intenc'as far'i rilat'e la eduk'ad'o'n de vi'a fil'o. Est'as neces'e, ke li nun vizit'u i'a'n lern'ej'o'n. Ĉu vi far'is i'a'j'n aranĝ'o'j'n?”
“Ne... kaj ne intenc'as,” li grumbl'is.
“Pastr'o Welborn ven'is kelk'a'foj'e por konsult'i vi'n. Li dezir'as, ke mi klar'ig'u al vi, sinjor'o, ke la leĝ'o de la land'o... li mem est'as an'o de la eduk'ad'a komitat'o... la leĝ'o postul'as ke...”
“Ne parol'u al mi pri la leĝ'o... mi far'as leĝ'o'j'n por mi mem kaj neniam permes'os al S-ro Welborn, nek al la reg'ist'ar'o, inter'ven'i inter mi kaj mi'a'j plan'o'j. La knab'o ir'os al la vilaĝ'a lern'ej'o, sam'e kiel ĉiu ali'a ne'dezir'it'a infan'o.”
“Li jam bezon'as nov'a'j'n vest'ar'o'j'n, sinjor'o.”
“Li pov'as port'i tiu'j'n, kiu'j est'as el'uz'it'a'j de S-ro Viktor'o. Mi ne aĉet'os nov'a'j'n por li.”
F-in'o Moss el'ir'is la ĉambr'o'n, murmur'ant'e al si mem: “Kompat'ind'a Klem!” Ĉiu'j en la dom'o ŝat'is la knab'o'n kaj kun preskaŭ egal'a fort'o mal'am'is li'a'n frat'o'n, Viktor'o, kiu feliĉ'e ne oft'e ven'is inter ili'n. Je tiu temp'o li est'is en Et'o'n, kaj hav'as esper'o'j'n pri la Universitat'o de Oksford'o. Li simil'is al la patr'o, est'ant'e arogant'a kaj plen'a de mem'fid'o. La serv'ist'in'o'j dev'is nom'i li'n “Sinjor'o”, kvazaŭ li est'us jam plen'kresk'a vir'o kaj li ĉiam trakt'is si'a'n pli'jun'a'n frat'o'n sam'manier'e kiel la patr'o mem, kvazaŭ li est'as makul'o sur la horizont'o.
Klem ir'is al la lern'ej'o kaj rest'is tie kiel lern'ant'o ĝis li ating'is si'a'n dek-kvar'a'n jar'o'n, kiam la patr'o subit'e ordon'is, ke li ir'u al la fabrik'o por komenc'i labor'ad'o'n, ne kiel an'o de la ofic'a stab'o, ne kiel fil'o de la estr'o, sed en la rol'o de ordinar'a labor'ist'o, kaj je la sam'a temp'o Viktor'o ir'is Oksford'o'n! Kaj de'nov'e la serv'ist'in'o'j kaj ankaŭ la vilaĝ'an'o'j ek'kri'is: “Kompat'ind'a Klem!”
Kiel feliĉ'a mi est'us, se mi pov'us dir'i ke Klem plen'um'is si'a'j'n dev'o'j'n kun tiel grand'a sukces'o, ke la patr'o ne pov'is pli'long'e ferm'i la ofic'ej'o'n kontraŭ la en'ir'o de si'a fil'o; ke Klem el'trov'is nov'a'j'n kaj mult'e pli bon'a'j'n metod'o'j'n por la fabrik'ad'o de la komerc'aĵ'o'j de Kensford; ke la patr'o akcept'is li'n kiel kompani'an'o'n en la firm'o. Por dir'i la ver'o'n, Klem ŝajn'e est'is stult'ul'o kaj mal'bon'e labor'ad'is. Se est'is ia ŝanc'o far'i erar'o'n, li tuj el'trov'is ĝi'n. Diligent'a li est'is, sed ĉiam ag'is kvazaŭ li ne kompren'as tio'n, kio'n oni bezon'as de li. Sed la hom'o'j en la fabrik'o hav'is por li varm'a'n simpati'o'n kaj pen'is kovr'i li'a'j'n erar'o'j'n antaŭ la okul'o'j de li'a patr'o. Kun ili, sam'e kiel kun la serv'ist'in'o'j hejm'e, la knab'o est'is simpl'e “Kompat'ind'a Klem”.
Kelk'a'j jar'o'j pas'is... cert'e vi not'as mi'a'n kapabl'o'n for'rul'ig'i la jar'o'j'n... kaj Klem hav'is du'dek jar'o'j'n. Li'a patr'o ir'is aŭtomobil'e al Oksford'o por vid'i si'a'n ŝat'at'a'n fil'o'n, Viktor'o, ĉar oni anonc'is en la ĵurnal'o'j, ke ĉi tiu ebl'e gajn'os si'a'n “Blue” en la Universitat'a Kriket'a Lud'ant'ar'o... unu el la plej grand'a'j honor'o'j en la amator'a mond'o de sport'o... honor'o'j por Viktor'o kaj mal'agrabl'a labor'ad'o por Klem!
Klem est'is en la fabrik'o, sen ĵak'o kaj veŝt'o, kun manik'o'j de la ĉemiz'o volv'ig'it'a'j super la kubut'o'j, kun ŝvit'o el'star'ant'a kiel glob'et'o'j sur la brov'o, lac'a pro la long'a'j hor'o'j jam pas'ig'it'a'j en terur'e varm'eg'a atmosfer'o dum tiu somer'a tag'o, kiam li'a atent'o est'is al'tir'it'a je la en'ir'o de S-ro Packman, pli'bon'e kon'at'a en la vilaĝ'o kiel “Advokat'o Packman”.
“Ĉu S-ro Klement est'as ĉi tie?” li demand'is de labor'ist'o.
“S-ro Klement, sinjor'o? Mi ne kon'as li'n... ni ne hav'as iu'n kun tia nom'o en la fabrik'o.”
“Kompren'ebl'e vi hav'as... mi alud'as al la fil'o de vi'a estr'o, S-ro Kensford,” dir'is Packman.
“La fil'o de la estr'o? Ho! ĉu vi bezon'as Klem?”
“Cert'e mi bezon'as Klem, kiel vi mal'ĝentil'e nom'as li'n. Kie li est'as?”
“Jen mi est'as, sinjor'o,” dir'is Klem, al'proksim'iĝ'ant'e kun iom da tim'o al la vizit'ant'o.
“Pardon'u mi'n, S-ro Klement, mi ne re'kon'is vi'n... mi bedaŭr'as dir'i, ke mi hav'as tre grav'a'j'n nov'aĵ'o'j'n por vi... nov'aĵ'o'j'n, kiu'j kompren'ebl'e kaŭz'os al vi grand'a'n dolor'o'n... vi'a estim'at'a patr'o kaj vi'a estim'at'a frat'o, S-ro Viktor'o, hav'is grav'a'n aŭtomobil'a'n akcident'o'n, ili... ho! pardon'u al mi, ke mi ne pov'as trans'don'i al vi pli agrabl'a'j'n nov'aĵ'o'j'n... ili... ili est'as el'ĵet'it'a'j el la aŭtomobil'o kaj ambaŭ perd'is la viv'o'n.”
“La patr'o kaj frat'o est'as mort'a'j!” ek'kri'is Klem, kvazaŭ en sonĝ'o.
“Bedaŭr'ind'e, jes... vi hav'as mi'a'n profund'a'n kompat'o'n, S-ro Klement.”
“Dank'o'n... sed, mi kred'as ke vi ebl'e ne dev'as nom'i mi'n ‘sinjor'o’... mi'a patr'o ne ŝat'us tio'n,” dir'is Klem.
“Sed, S-ro Klement, ĉu vi ne kompren'as... vi nun est'as la estr'o de ĉi tiu fabrik'o, la sol'a hered'ant'o de ĉio, kio'n vi'a patr'o posed'is. Mi est'is li'a advokat'o dum mult'a'j jar'o'j kaj pov'as cert'ig'i al vi ke, pro la mort'o de vi'a frat'o, S-ro Viktor'o, vi est'as la sol'a parenc'o de la mort'int'o kaj tial de nun est'as la sol'a posed'ant'o de li'a'j riĉ'aĵ'o'j. Mi esper'as ke la fid'o kiu'n vi'a estim'at'a patr'o hav'is ĉe mi rekomend'os mi'n al vi'a propr'a serv'ad'o.”
“Mi... la estr'o? Mi? Sed mi est'as nur labor'ist'o ĉi tie... vi nepr'e far'is erar'o'n, S-ro Packman.”
“Ne, S-ro Klement, mi ne erar'is. La Sort'o for'rab'is de vi patr'o'n kaj frat'o'n, sed kiel rekompenc'o'n, far'is vi'n riĉ'ul'o. Sed ebl'e la plej bon'a afer'o est'os sur'met'i vi'a'j'n vest'o'j'n kaj ir'i kun mi por vid'i vi'a'n av'o'n, Pastr'o'n Welborn. Li cert'e help'os vi'n per si'a konsil'o je tiu terur'a temp'o.”
“Jes, sinjor'o... sed mi ne pov'as for'ir'i ĝis la ses'a... oni ne permes'as for'ir'o'n el la fabrik'o antaŭ tiu hor'o. Pardon'u mi'n, jen ven'as S-ro Snooks, la administr'ist'o de la fabrik'o... li fort'e grumbl'us al mi, se li kapt'us mi'n sen labor'o en la man'o,” kaj Klem pen'is for'kur'i al si'a benk'o, sed Packman kapt'is li'n ĉe la ŝultr'o kaj de'ten'is li'n.
S-ro Snooks est'is tre mal'agrabl'a hom'o, la ĉef'sklav'ig'ist'o de la mort'int'a Kensford, mal'am'at'a de ĉiu'j labor'ist'o'j en la fabrik'o. Li jam sci'iĝ'is pri la akcident'o al la estr'o kaj li'a fil'o, Viktor'o, kaj kred'as ke de nun li mem facil'e far'iĝ'os la ver'a estr'o de la firm'o, ĉar neni'u krom li kompren'as la tut'a'n intern'a'n funkci'ad'o'n de la maŝin'o. De nun li'a pozici'o kaj potenc'o dev'as natur'e pli'bon'iĝ'i pro tio, ke “Kompat'ind'a Klem” ne posed'as i'a'n praktik'a'n sci'o'n pri la fabrik'ad'o kaj vend'ad'o de la komerc'aĵ'o'j de Kensford kaj tial est'us kiel vaks'o en li'a'j man'o'j. Li vid'is Packman kun Klem kaj tuj decid'is ag'i kvazaŭ li hav'as plen'a'n kaj ne'disput'ebl'a'n aŭtoritat'o'n.
“Ha!” li ek'kri'is, turn'ant'e si'n al la advokat'o. “Kio'n vi far'as ĉi tie, Sinjor'o? Ĉu vi vid'as la afiŝ'o'n sur la mur'o: ‘En'ir'o Mal'permes'at'a’.”
“Jes,” respond'is Packman, “sed mi hav'as la rajt'o'n ven'i ĉi tie'n.”
“Vi hav'as rajt'o'n? Mi ne kompren'as... klar'ig'u vi'a'j'n vort'o'j'n,” dir'is Snooks.
“Mi jam klar'ig'is ili'n... al vi'a estr'o, S-ro Klement.”
“Al Mi'a estr'o? Vi erar'as... grav'e erar'as, sinjor'o. En la for'est'o de S-ro Kensford mi est'as la sol'a estr'o en la fabrik'o kaj mi dank'os vi'n tuj for'ir'i aŭ mi ordon'os ke oni el'ĵet'u vi'n per'fort'e,” dir'is Snooks kun rapid'e kresk'ant'a koler'o.
“S-ro Klement, ĉu vi permes'as ke vi'a'j sub'ul'o'j al'parol'u al vi'a'j amik'o'j tia'manier'e?” demand'is Packman al la tim'ig'it'a Klem.
Mi jam dir'is ke Klem ŝajn'e est'as stult'ul'o, sed mi dev'as nun al'dir'i ke est'is nur “ŝajn'e”. En la daŭr'o de si'a tut'a ekzist'ad'o, li sufer'is de “mal'super'ec'a kompleks'o”... mi tre ĝoj'as ke mi trov'is okaz'o'n por en'met'i tiu'n fraz'o'n, ĉar ĝi aper'as en ĉiu'j libr'o'j je la nun'a temp'o kaj natur'e mi dezir'as ke la mi'a en'hav'u la kutim'a'j'n riĉ'aĵ'o'j'n... li ĉiam kutim'iĝ'is est'i sub'prem'it'a de la patr'o kaj frat'o, ag'i laŭ ili'a'j ordon'o'j kaj plen'um'i ili'a'j'n ordon'o'j'n sen prokrast'o kaj sen diskut'o. Sed kvankam ili reg'is li'a'j'n ag'o'j'n ili ne hav'is pov'o'n rilat'e li'a'j'n pens'o'j'n; li mult'e pens'is kaj mult'e sufer'is pro ili'a'j mal'just'aĵ'o'j kontraŭ li. Kiam S-ro Snooks unu'e en'ir'is la labor'ej'o'n, li sent'is la mal'nov'a'n tim'o'n kaj dezir'is evit'i plu'a'j'n mal'agrabl'aĵ'o'j'n per tuj'a re'ven'o al si'a'j task'o'j, sed post rigard'o al la vizaĝ'o'j de Packman kaj Snooks, la lum'o subit'e en'ir'is li'a'n mens'o'n... li vid'is ke S-ro Packman hav'as plen'e mem'kontent'a'n mien'o'n dum Snooks hav'as la arogant'ec'o'n de hom'o, kiu dezir'as gajn'i la venk'o'n per aplomb'o.
“S-ro Packman,” dir'is Klem. “Antaŭ kelk'a'j minut'o'j vi konstat'is, ke mi nun est'as la estr'o de la fabrik'o. Vi est'as cert'a pri tiu punkt'o?”
“Ne est'as ebl'ec'o de ia dub'o... vi ver'e est'as la estr'o.”
“Ĉu mi nun posed'as la pov'o'n mal'dung'i iu'n en la fabrik'o, kiu ne plaĉ'as al mi?”
“Kompren'ebl'e, kvankam vi dev'us pag'i li'n cert'a'n kompens'aĵ'o'n se vi ne far'us la kutim'a'n sci'ig'o'n pri eks'iĝ'o.”
“Tio'n mi kompren'as... oni oft'e ag'is tia'manier'e ĉi tie. Nur unu plu'a'n demand'o'n mi dezir'as far'i. Ĉu vi est'as pret'a ag'i kiel mi'a leĝ'a reprezent'ant'o de tiu ĉi moment'o?”
“Kun plezur'o, S-ro Klement, se vi tio'n dezir'as.”
“Do, tuj mi trans'don'as al vi aŭtoritat'o'n por pri'zorg'i mi'a'j'n afer'o'j'n. Mi sekv'os vi'a'j'n konsil'o'j'n kiam ajn mi pov'os, sed est'as unu afer'o kiu'n mi dev'as nepr'e plen'um'i laŭ mi'a propr'a vol'o... mi ne permes'os ke S-ro Snooks rest'u en ĉi tiu fabrik'o unu plu'a'n minut'o'n. Li ĉiam sub'prem'is ĉiu'j'n labor'ist'o'j'n de la firm'o kaj, ĉu mi sufer'os mon'a'n perd'o'n pro li'a for'ir'o aŭ ne, mi ne toler'os li'a'n plu'a'n ĉe'est'o'n.”
“Vi est'as frenez'ul'o!” kri'is Snooks. “Sen mi'a help'o la firm'o ruin'iĝ'us post tri monat'o'j.”
“Vi aŭd'is mi'a'n vol'o'n, S-ro Packman,” dir'is Klem, kvankam kun trem'ant'a'j lip'o'j, “Bon'vol'u pren'i la neces'a'j'n paŝ'o'j'n por plen'um'i ĝi'n.”
“Kompren'ebl'e... kun ver'a ĝoj'o,” dir'is Packman, kiu tiam si'n turn'is al la nun surpriz'it'a Snooks kaj kun ebl'e tro ĝentil'a voĉ'o dir'is: “S-ro Snooks, kiel la leĝ'a reprezent'ant'o de la firm'o Kensford, mi sci'ig'as al vi, ke ni ne plu bezon'as vi'a'j'n serv'ad'o'j'n. Se vi trans'don'os al mi vi'a'j'n ŝlos'il'o'j'n kaj sci'ig'os al mi kiom da salajr'o vi ricev'as, mi tuj pag'os al vi ĉio'n, kio'n vi rajt'as ricev'i.”
“Mi vid'os vi'n en Hadeson antaŭ ol plen'um'i vi'a'n absurd'a'n demand'o'n. Jen mi est'as kaj jen mi rest'os.”
Dum la inter'parol'o, unu el la labor'ist'o'j, Joe Smith, kiu hav'as la fort'ec'o'n de bov'o, vid'int'e ke Snooks lev'is la pugn'o'n kvazaŭ kun intenc'o frap'i la mal'jun'ul'o'n, subit'e kapt'is li'n per ambaŭ man'o'j ĉe la tali'o, renvers'is li'n, supr'o'n mal'supr'e, tia'manier'e ke la mon'er'o'j fal'is el li'a'j poŝ'o'j, kaj post fort'a sku'ad'o, eĉ la dezir'it'a'j ŝlos'il'o'j ankaŭ klak'is ĝis la plank'o. Smith de'nov'e turn'is li'a'n kap'o'n supr'e'n kaj je la sam'a moment'o du ali'a'j labor'ist'o'j lert'e met'is grand'a'n sak'o'n super li'a'j'n ŝultr'o'j'n, al'lig'is ĝi'n ĉirkaŭ la tali'o'n per fort'a ŝnur'o, kaj port'is li'n al la el'ir'ej'o, kie star'is ŝarĝ-aŭtomobil'o. Ili en'ĵet'is li'n, zorg'e ŝlos'is la pord'o'n kaj prepar'is por la for'vetur'ad'o.
“Kio'n vi intenc'as far'i kun li?” demand'is Packman, kiu kur'is kiel ebl'e plej rapid'e al la el'ir'ej'o.
“Ho! Ni long'e sopir'is montr'i al li la grand'a'n am'o'n kiu'n ni ĉiu'j sent'as por li kaj jen est'as bon'a okaz'o por plen'um'i la dezir'o'n... ni en'met'os li'n en la lag'et'o'n por vid'i li'a'n spert'ec'o'n kiel naĝ'ist'o.”
“Tio'n mi ne pov'as permes'i,” dir'is Packman. “Est'as kontraŭ la leĝ'o.”
“Sed ne kontraŭ la vol'o. La plezur'o super'os la pun'o'n,” kaj ili funkci'ig'is la maŝin'o'n kaj for'vetur'is.
“Kio'n ni far'u nun?” demand'is Klem.
“Mi esprim'is la dezir'o'n vizit'i Pastr'o'n Welborn, ĉar li pov'os ni'n help'i rilat'e la en'ter'ig'o'n de vi'a'j parenc'o'j.”
“Mi ŝat'us vid'i li'n, sinjor'o,” dir'is Klem.
S-ro Packman ne erar'is. Klem est'is deklar'it'a la sol'a leĝ'a hered'ant'o de la mort'int'a Henry Kensford. Li far'iĝ'is riĉ'ul'o, sed ne tuj feliĉ'ul'o, ĉar la ĵurnal'ist'o'j, kvankam ili ne pov'as fabrik'i brik'o'j'n sen pajl'o, ŝajn'e posed'as la kapabl'o'n far'i nov'aĵ'o'j'n el la plej ordinar'a'j afer'o'j. Mult'a'j vizit'is Mellowdale por intervju'i Klem kaj ne trov'int'e tio'n, kio'n ili atend'is, uz'is la imag'o'n por el'verk'i artikol'o'j'n kun frap'ant'a'j titol'o'j, kiel
kaj mult'a'j ali'a'j egal'e fals'a'j. Rezult'is, ke ĉiu'maten'e la poŝt'o al'port'is al Klem amas'o'n da korespond'aĵ'o send'it'a'n de hom'o'j, kiu'j pen'as gajn'i si'a'j'n viv'rimed'o'j'n per la verk'ad'o de imag'a'j sufer'ad'o'j anstataŭ per la verk'ad'o de roman'o'j sam'e kiel ali'a'j hom'o'j, kiu'j'n oni nom'as aŭtor'o'j.
Ĝis tiu temp'o, Klem neniam hav'is sci'ig'o'n pri la leter-skrib'ant'a'j almoz'ul'o'j. Li kred'is, ke ĉio, kio'n li leg'is, est'as la ver'o, kaj li'a kor'o preskaŭ de'ŝir'iĝ'is pro la terur'a'j sufer'ad'o'j de la skrib'int'o'j. Leg'int'e leter'o'n de kompat'ind'a vir'o, kiu asert'is, ke li ne en'met'is pec'et'o'n da pan'o en la buŝ'o'n en la daŭr'o de tri tag'o'j kaj kiu pet'is la mal'grand'a'n sum'o'n da unu funt'o por ebl'ig'i la aĉet'o'n de neces'a nutr'aĵ'o, Klem sent'is ke li tut'e ne pov'us ĝu'i si'a'n propr'a'n manĝ'aĵ'o'n antaŭ ol respond'i al la pet'o. Unu vir'in'o mal'ferm'is al li la kor'o'n. Ŝi hav'as dek infan'o'j'n, edz'o'n kun romp'it'a krur'o kaj ne'pag'it'a'n kont'o'n por la dom'lu'ad'o. Ĉu la riĉ'ul'o don'os al ŝi dek ŝiling'o'j'n kaj sav'os per tiu mal'grand'a donac'o dek du viv'o'j'n? Klem tuj send'is du'dek por sav'i ili'n du'foj'e kaj kred'is, ke la kost'o est'as tre mal'kar'a. Tri'a hom'o skrib'is:
“Mi'a av'in'o ĵus mort'is je la aĝ'o de naŭ'dek-du kaj mi dev'os en'ter'ig'i ŝi'n en tomb'o'n por almoz'ul'in'o, se mi ne hav'ig'us tri funt'o'j'n antaŭ vendred'o. Mi ĝoj'as dir'i ke la av'in'o neniam tuŝ'is gut'o'n da alkohol'aĵ'o dum la tut'a viv'o. Send'u la mon'o'n kaj mi preĝ'os por vi ĉiu'tag'e.”
Sed est'is ali'a'j pet'o'j krom tiu'j de la profesi'a'j mon'pet'ist'o'j... leter'o'j de pastr'o'j, klub'o'j, institut'o'j, mal'san'ul'ej'o'j, ktp. Kio'n far'i? Klem hav'as mon'o'n kaj ver'a'n kompat'em'o'n, sed li dezir'is ag'i saĝ'e kaj elekt'i la plej taŭg'a'j'n afer'o'j'n por si'a sub'ten'ad'o. La apetit'o for'las'is li'n, la pov'o dorm'i for'flug'is. Kiam li perd'is la konsci'o'n por kelk'a'j moment'o'j, terur'a'j sonĝ'o'j atak'is li'n. F-in'o Moss, li'a mal'jun'a vart'ist'in'o, ven'is al li'a help'o.
“Ir'u al S-ro Packman, kaj pet'u ke li don'u al vi si'a'n konsil'o'n. Se vi ag'us pli'long'e kiel dum la last'a'j du-tri tag'o'j, vi baldaŭ far'iĝ'us tre'eg'e mal'san'a.”
“Dank'o'n... mi kred'as ke tiu est'as la sol'a voj'o... mi ĉiam imag'is, ke est'us bon'a afer'o posed'i mon'o'n sed ĝis nun mi nur ricev'is kor-dolor'o'j'n. Mult'e pli bon'e est'us tuj for'don'i la tut'a'n hav'aĵ'o'n kaj de'nov'e far'iĝ'i labor'ist'o.”
“Ne, sinjor'o — cert'e dev'as est'i solv'o por vi'a'j ĝen'o'j. Ir'u sen'prokrast'e, mi pet'as.”
Klem vizit'is si'a'n amik'o'n, Advokat'o Packman, kaj klar'ig'is al li la situaci'o'n.
“Est'as mi'a kulp'o, S-ro Klem... mi dev'is avert'i vi'n pri la ebl'ec'o de tiu'j pet'o'j... ili ĉiam sekv'as la anonc'o'n, ke iu hom'o hered'is mon'o'n. Send'u ĉiu'j'n leter'o'j'n al mi kaj mi elekt'os el ili tiu'j'n, kiu'j, mi opini'as, merit'as vi'a'n help'o'n...”
“Bon'e, sinjor'o... sed mi jam mult'e pri'pens'is la afer'o'n kaj kred'as ke mi hav'as tro mult'e da mon'o, mi... mi ŝat'us for'don'i la pli'grand'a'n part'o'n da ĝi... mi est'us pli komfort'a se mi nur hav'us sufiĉ'e por mi'a'j bezon'o'j.”
“Ne est'u tro mal'pacienc'a, sinjor'o... Mi ŝat'as vi'a'n vid'punkt'o'n, sed oni dev'as pens'i kaj re'pens'i antaŭ ol ag'i.”
“Sed mi jam pens'is pri ĉi tiu'j afer'o'j dum mult'a'j jar'o'j... mi ĉiam dir'is al mi mem, ke se mi iam posed'us riĉ'aĵ'o'j'n, mi far'us tio'n kaj tio'n kaj nun...”
“Mi kompren'as, sed... ebl'e post iom da temp'o vi edz'iĝ'os kaj...”
“Mi? Edz'iĝ'u? Ho! S-ro Packman, vi ne kompren'as. Ne est'as jun'ul'in'o en la mond'o, kiu iam ĵet'is al mi rigard'o'n. Mi est'as tro modest'a... ili ne ŝat'as mi'n.”
“Jes, jes. Sed mi opini'as, ke hodiaŭ vi trov'os ŝanĝ'o'n ĉe ili. Hieraŭ vi est'is labor'ist'o, hodiaŭ vi est'as riĉ'ul'o.”
“Mi ankoraŭ est'as la sam'a vir'o.”
“Ne, ne; tut'e ne. Mi est'as mal'jun'ul'o, sed mi ne forges'is mi'a'j'n propr'a'j'n spert'o'j'n kun la mal'fort'a seks'o. Ne est'as la vir'o'j kiu'j'n ili ŝat'as, sed la vest'ar'o'j kiu'j'n ili port'as. Ĉu vi neniam aŭd'is tiu'n popular'a'n melodi'o'n, en kiu trov'iĝ'as la vort'o'j:
“L’ atent'o de vir'o si'n turn'as sen'ĉes'eAl ‘bird'o’ kun bel'a plum'aĵ'o”
kaj la sam'a argument'o taŭg'as ĉe la vir'in'o'j.”
“Mi ne pov'as kred'i tio'n... mi ĉiam imag'is ke ili nur ŝat'as la vir'o'j'n lert'a'j'n.”
“Ne, mi'a kar'a amik'o, tut'e kontraŭ'e... ili pli'ŝat'as la simpl'a'j'n vir'o'j'n, ĉar tiam ili pov'as gvid'i ili'a'j'n paŝ'o'j'n laŭ'vol'e.”
“Vi ek'mir'ig'is mi'n, sinjor'o, sed spit'e ĉio'n... mi nepr'e dev'as for'don'i grand'a'n part'o'n da mi'a hered'aĵ'o.”
“Vi parol'is pri vi'a'j pens'o'j... klar'ig'u al mi pri vi'a'j sonĝ'o'j de la pas'int'ec'o... ebl'e el ili ni pov'us konstru'i bon'a'n plan'o'n por la plen'um'o de vi'a'j dezir'o'j.”
“Mi... unu'e, mi ŝat'us hav'ig'i por la av'o help'ant'o'n... vikari'o'n. Li jam est'as tre mal'jun'a kaj ne plu kapabl'as far'i ĉiu'j'n dev'o'j'n. Ĉu est'us ebl'e aranĝ'i tio'n? ... ke mi pag'u la salajr'o'n?”
“Tre bon'a ide'o... jes... mi not'os tio'n.”
“Plu'e, kiam mi labor'is ĉe la fabrik'o, mi'a'j kun'ul'o'j oft'e parol'is pri si'a'j hejm-afer'o'j... mal'san'o'j de infan'o'j... ne'ebl'ec'o pag'i la impost'o'j'n de la reg'ist'ar'o... ho! pri mult'a'j afer'o'j de la ĉiu'tag'a viv'ad'o... mi tre ŝat'us ke ĉiu el ili nun part'o'pren'u mi'a'n mon'o'n.”
“Jes... est'as ankaŭ bon'a kaj praktik'a ide'o... sed tio bezon'us grand'a'n sum'o'n da mon'o.”
“Ĉu mi ne pov'us trans'don'i al ili du'on'o'n da la akci'o'j kiu'j'n mi posed'as en ‘Kensford’? ... ili sukces'ig'is la firm'o'n per si'a'j labor'ad'o'j kaj merit'as part'o'pren'i la profit'o'j'n. Mi jam leg'is, ke kelk'a'j firm'o'j hav'as simil'a'n aranĝ'o'n.”
“Jes, jes... mi pens'u... jes... pli'bon'e don'i help'o'n al la hom'o'j, kiu'j'n vi kon'as ol send'i mon'o'n al tiu'j, kiu'j ebl'e nur tromp'as vi'n per si'a'j rakont'o'j. Se vi ver'e intenc'as far'i tiu'n grand'a'n serv'ad'o'n al ili, mi facil'e aranĝ'os ĝi'n... sed ne du'on'o'n... ebl'e du'on'o'n krom unu akci'o, ĉar tiam vi ankoraŭ konserv'us la voĉ'don-pov'o'n se iam okaz'us disput'o'j pri la evolu'ad'o de la firm'o.”
“Ankoraŭ plu'a'n ide'o'n mi hav'as kaj tiu'n mi nepr'e dev'as efektiv'ig'i... mi ŝat'us hav'ig'i bel'a'n park'o'n por la vilaĝ'an'o'j, kun'e kun Institut'o kun koncert'a hal'o, gimnastik'ej'o, bilard'ej'o, ktp... kaj, se mon'o sufiĉ'as por tiu afer'o ankaŭ, ... mal'san'ul'ej'o por la hom'o'j ĉi tie kiu'j ne pov'as pag'i operaci'o'j'n. Se mi pov'us help'i ili'n tia'manier'e, ebl'e mi mem post'e ĝu'us la viv'o'n... sed ĝis mi pov'os far'i tio'n, mi est'os iom dolor'em'a.”
Ĉiu'j propon'o'j de Klem efektiv'iĝ'is kiel ebl'e plej fru'e kaj li'a'j dolor'o'j mal'aper'is. Li ankoraŭ loĝ'is en la mal'nov'a dom'o, ĉar li dezir'is hav'i ĉe si la serv'ist'in'o'j'n kiu'j zorg'is pri li en la infan'ec'o. F-in'o Moss est'is li'a dom-mastr'in'o kaj zorg'is pri li, kvazaŭ li est'as ŝi'a propr'a fil'o.
Sed eĉ tiam Klem ne est'is kontent'a. Li sopir'is pri eduk'ad'o kaj pro modest'ec'o ne kuraĝ'is hav'i la help'o'n de instru'ist'o'j, nek ĉe'est'i klas'o'j'n. Li stud'ad'is hejm'e, kaj ne far'is vid'ebl'a'n progres'o'n ĝis kiam la nov'a vikari'o, Pastr'o James Grant, al'ven'is en Mellowdale. S-ro Grant ne bon'e predik'is, ne posed'is grand'a'j'n intelekt'a'j'n talent'o'j'n, sed li baldaŭ far'iĝ'is tre popular'a en la vilaĝ'o, ĉar laŭ la plej bon'a signif'o de la vort'o, li est'is sport'ul'o... lert'e lud'is pied'pilk'o'n, kriket'o'n, bilard'o'n kaj golf'o'n... pov'is rakont'i humor'a'j'n histori'et'o'j'n kaj mult'e ŝat'is far'i long'a'j'n promen'ad'o'j'n tra la val'o'j apud Mellowdale. Klem kaj li far'iĝ'is intim'a'j amik'o'j kaj oft'e ir'is kun'e por far'i vag'ad'o'j'n. Unu tag'o'n, post lac'ig'a grimp'ad'o ĝis la supr'o de mont'o, ili kuŝ'is sur la musk-kovr'it'a grund'o kaj ĝu'is la ver'e mir'ind'a'n panoram'o'n kiu est'as trov'ebl'a en ĉiu direkt'o.
Klem neniam vetur'is pli ol dek mejl'o'j'n de si'a propr'a hejm'o kaj vid'is, por la unu'a foj'o, la vast'a'n pejzaĝ'o'n, kiu nun kuŝ'is je la pied'o'j kaj est'is ating'ebl'a je distanc'o de kelk'a'j mejl'o'j. Li rigard'is ĝi'n kun la plej profund'a interes'o kaj ek'mir'o. Post long'a pri'pens'ad'o li ek'kri'is:
“Ĝis nun, mi neniam kompren'is kiel grand'eg'a est'as la mond'o!”
Li'a kun'ul'o rigard'is li'n sub'kaŝ'e kaj, sci'iĝ'int'e ke Klem parol'is tut'e serioz'e, respond'is: “Jes... est'as ver'e grand'eg'a, ĉar jen est'as antaŭ ni nur fragment'o de ni'a propr'a land'o... oni ne kapabl'us kompren'i la vast'ec'o'n de la tut'a mond'o sen vojaĝ'o'j trans la ocean'o'j'n.”
“Sed... jes, kompren'ebl'e, Jimmy (mi dev'as klar'ig'i ke ili jam kutim'iĝ'is parol'i unu la ali'a'n per si'a'j plej intim'a'j nom'o'j)... sed moment'e mi imag'is, ke ni hav'as antaŭ ni la tut'a'n mond'o'n. Ho! kiel mult'e mi ŝat'us vid'i la tut'o'n!”
“Kial ne? Vi hav'as la temp'o'n je vi'a dispon'o kaj la mon'o'n neces'a'n por la plen'um'o de la dezir'o.”
“Mi neniam kuraĝ'us ir'i ali'land'e'n... mi ne bon'e parol'as mi'a'n naci'a'n lingv'o'n. Kia'manier'e mi sukces'us kompren'ig'i mi'n aŭ kompren'i ali'a'j'n?”
“La angl'a lingv'o ĉiam sufiĉ'as por la hom'o kiu hav'as mon'o'n en la poŝ'o... est'as la mal'riĉ'ul'o'j, kiel vag'ul'o'j kaj pastr'o'j, kiu'j bezon'as ali'a'n metod'o'n por hav'ig'i komfort'o'j'n en ali'a'j land'o'j. Vi pov'us vetur'i unu'a'klas'e ĉiam kaj ĉi'e'n... la plej luks'a'j hotel'o'j tuj mal'ferm'us al vi la pord'o'j'n... ho! vi pov'us hav'i bel'eg'a'n temp'o'n, renkont'i ĉarm'a'j'n hom'o'j'n kaj...”
“Kial parol'i tia'manier'e? Vi bon'e sci'as, ke mi ne posed'as la kuraĝ'o'n kon'at'iĝ'i kun iu, krom tiu'j, kiu'j'n mi jam kon'is de la infan'ec'o...”
“Oni dir'as ke la vojaĝ'o ŝanĝ'as tio'n.”
“Ne... mi rest'os hejm'e,” li respond'is, mal'gaj'e.
“Sed, Klem... mi hav'as ide'o'n. Antaŭ ne'long'e mi renkont'is mal'nov'a'n amik'o'n en Londono, kiu parol'is al mi pri cert'a facil'e lern'ebl'a lingv'o... la inter'naci'a lingv'o, Esperant'o. Li ĵus re'ir'is hejm'e'n post vojaĝ'o tra Eŭrop'o kaj uz'is la lingv'o'n en la divers'a'j land'o'j kun profit'o kaj avantaĝ'o... Ĉu vi ne ŝat'us, ke mi hav'ig'u por vi plu'a'j'n detal'o'j'n... ebl'e la lingv'o est'as la il'o kiu'n vi bezon'as por facil'ig'i al vi voj'o'n por ekster'land'a'j vojaĝ'o'j.”
“Ne pov'us est'i lingv'o kiu taŭg'us por mi, Jimmy... mi est'as ver'e stult'ul'o...”
“Tut'e ne. Vi ne hav'is la okaz'o'n stud'ad'i ĝis nun. Tamen, ĉu vi ŝat'as la ide'o'n, ĉu ne, mi mem jam interes'iĝ'is pri la afer'o kaj tuj skrib'os al mi'a amik'o por hav'ig'i libr'o'j'n. Se mi sukces'us lern'i la lingv'o'n, ne est'as dub'o, ke vi sukces'us ankaŭ, ĉar mi ĉiam sid'is ĉe la last'a lok'o en la lingv'a'j klas'o'j en mi'a'j lern'ej'a'j tag'o'j.”
Jimmy send'is por la libr'o'j, tra'leg'is unu el ili... ĝi est'is gramatik'o pri la lingv'o... kaj tuj re'kon'is la grand'a'n simpl'ec'o'n kompar'e kun la ali'a'j lingv'o'j kiu'j'n li antaŭ'e pen'is mastr'i sen'sukces'e. “Mi'a kar'a Klem, est'as ver'a lud'ad'o por infan'o'j,” li ek'kri'is al la amik'o kelk'a'j'n tag'o'j'n post'e. “Rigard'u... ĉiu'j regul'o'j est'as sen'escept'a'j... unu liter'o, unu son'o... unu sufiks'o por ĉiu'j in'a'j vort'o'j... bel'son'a... agrabl'a... nur unu konjugaci'o...”
“Kio est'as konjugaci'o?” demand'is Klem.
“Mi klar'ig'os post'e... unu konjugaci'o de la verb'o kaj eĉ tiu la sam'a por ĉiu person'o kaj por ĉiu nombr'o... est'os pli'facil'e lern'i ol pri'rab'i infan'o'n de suker'aĵ'o.”
“Esperant'o vi nom'as ĝi'n? Mi ne ŝat'as la vort'o'n,” dir'is Klem, kiu pen'is kaŝ'i si'a'n ne'sci'o'n de la klar'ig'o'j far'it'a'j de la pastr'o.
“Ne, Klem, est'u just'a... la vort'o hav'as ver'e bel'a'n son'o'n. Ni lern'u la lingv'o'n kun'e. Vi help'us mi'n kaj reciprok'e mi help'us vi'n. Kiel Dickens dir'is en la fam'a roman'o de ‘La Du Urb'eg'o'j’... ‘est'as la sol'a voj'o’.”
Klem batal'is iom da temp'o kontraŭ la propon'o de la amik'o, sed fin'e... kiel kutim'e... ced'is al la vol'o de la ali'a. Pas'is kelk'a'j monat'o'j, kaj la progres'o kiu'n li far'is est'is tre'eg'e mal'grand'a... oni est'us supoz'int'a, ke li neniam akir'us mastr'ec'o'n super la facil'e lern'ebl'a lingv'o. Post'e, grand'a ŝanĝ'o okaz'is... li komenc'is vid'i la arb'ar'o'n tra la arb'o'j... li vid'is iom da lum'o en la vast'a mal'lum'ec'o kaj atak'is la tem'o'n kun pli'grand'a entuziasm'o. Baldaŭ ven'is la temp'o, kiam la du vir'o'j tut'e ĉes'is parol'i angl'e dum la promen'ad'o'j... ili sukces'is pri'skrib'i la pens'o'j'n per la lingv'o de lingv'o'j... la plej grand'a mirakl'o de modern'a'j temp'o'j... Esperant'o.
“Ha! Bon'a'n tag'o'n, Klem,” dir'is Jimmy. “Mi hav'as interes'a'n nov'aĵ'o'n por vi. Mi'a sam'ide'an'o skrib'is por dir'i, ke la Universal'a Kongres'o de Esperant'o okaz'os en Finlando... en la ĉef'urb'o Helsingforso... en la ven'ont'a aŭgust'o. Vi nepr'e dev'as ir'i.”
“Mi? Kial ne ni?”
“Ĉar mi hav'as fianĉ'in'o'n kaj dev'as... ne, tiu ne est'as ĝentil'a vort'o... mi sopir'as pas'ig'i mi'a'n liber'temp'o'n ĉe ŝi'a hejm'o... mi am'as Esperant'o'n, sed mi, kun la plej profund'a spirit'o de mi'a anim'o, ador'as...”
“Jes, jes... vi jam dir'is tio'n al mi. Ni pov'os aranĝ'i tiu'n afer'o'n... tuj edz'iĝ'u kaj ir'u al Finlando por la miel'lun'o.”
“Dank'o'n, Klem... vi ankoraŭ ne am'is jun'ul'in'o'n aŭ vi cert'e ne propon'us pas'ig'i la miel'lun'o'n kun'e kun amas'o da kon'at'ul'o'j.”
“Sed vi ne kon'as ili'n... nur mi'n, ĉu ne?”
“Ne... sed oni ne pov'us part'o'pren'i kongres'o'n, ne far'ant'e la kon'at'ec'o'n de la ali'a'j vizit'ant'o'j. Vi ir'os sol'a.”
“Ne en la viv'o, mi'a knab'o. Kiel dir'is Snooks: Jen mi est'as kaj jen mi rest'as.”
“Sed Snooks ne rest'is... li en'ir'is akv'o'n, ĉu ne? Vi ag'os simil'e sed ir'os sur la akv'o'n anstataŭ en ĝi'n.”
“Mi ŝat'us ir'i sed tim'as ke mi sent'us mi'n tre'eg'e sol'ec'a sen kun'ul'o.”
“Mi pov'as hav'ig'i leter'o'j'n de mi'a amik'o, kiu'j'n vi prezent'os al la ali'a'j ĉe'est'ont'o'j... la vojaĝ'o far'os al vi plezur'o'n, ĝoj'o'n kaj feliĉ'ec'o'n... vi gajn'os spert'o'j'n kiu'j pli'grand'ig'os vi'a'j'n vid'punkt'o'j'n, pli'larĝ'ig'os vi'a'j'n opini'o'j'n... ho! elokvent'a'n parol'ad'o'n mi pov'as far'i al vi pri la avantaĝ'o'j de tia vizit'o, sed mi nepr'e dev'as ŝpar'i mi'a'j'n pens'o'j'n por la predik'o, kiu'n mi dev'as verk'i por la morgaŭ'a Di-serv'o... jes, mi predik'os pri ĉi tiu tem'o morgaŭ.”
“Sed vi dir'is ke vi intenc'is verk'i vi'a'n predik'o'n hieraŭ vesper'e.”
“Tio'n mi intenc'is, sed la vort'o'j kaj ide'o'j tiam mank'is... la tut'a cerb'o est'is nur vaku'o. Kial oni elekt'is por mi la rol'o'n de pastr'o, mi ne kompren'as, ĉar kiel golf-profesor'o mi pov'us gajn'i pli'grand'a'n salajr'o'n kaj hav'ig'i mult'e pli'bon'a'n temp'o'n. Tamen, la tem'o sur la agend'o je la nun'a moment'o est'as ‘Pri la ven'ont'a vizit'o de S-ro Klem al Helsingforso’! ... vi ir'os, kompren'ebl'e?”
“Mi promes'as pri'pens'i la afer'o'n.”
“Ŝi, kiu pri'pens'as, est'as perd'it'a por ĉiam.”
“Ŝi... kia ŝi?”
“Est'as dir'aĵ'o bon'e-kon'at'a. Per ŝi mi cel'is vi'n.”
“Ŝajn'is al mi, ke vi de'nov'e parol'is pri vi'a fianĉ'in'o.”
“Vi pen'as tir'i haring'o'n trans la voj'et'o'n... vi nepr'e ir'os al la kongres'o?”
“Por plaĉ'i al vi... jes,” respond'is Klem.
En la last'a semajn'o de Juli'o, 1922, Klem adiaŭ'is si'a'j'n ge'amik'o'j'n en Mellowdale antaŭ ol komenc'i la unu'a'n grand'a'n aventur'o'n de si'a viv'o. Li jam lern'is Esperant'o'n, kvankam li ne parol'is ĝi'n kun iu krom Jimmy, kiu, post long'a kaj pen'eg'a argument'ad'o, fin'e decid'ig'is li'n ir'i al Finlando por part'o'pren'i la Universal'a'n Kongres'o'n en Helsingforso.
La ĉiel'o plor'is je li'a for'ir'o, kaj je la al'ven'o en Hull ŝajn'is, ke la fin'o de la mond'o jam komenc'iĝ'is. Li'a kuraĝ'o pli kaj pli mal'grand'iĝ'is kaj nur est'is la fakt'o, ke ĉiu'j en la hejm'a vilaĝ'o rid'eg'us pri li, se li tuj re'ir'us, kiu pel'is li'n al la ŝip'o. Kiam li ek'vid'is la “Arcturus” ĉe la kaj'o, li'a last'a gut'o da kuraĝ'o mal'supr'e'n'ir'is en li'a'j'n bot'o'j'n kaj la kor'o ek'salt'is en la buŝ'o'n. Est'is terur'a moment'o, ĉar mi mem oft'e sent'is simil'a'j'n. Ĝis tiu tag'o li eĉ ne met'is pied'o'n sur la ferdek'o'n de ia ŝip'o kaj li'a'j krur'o'j ver'e trem'ad'is, kiam li en'ŝip'iĝ'is. Vir'o kiu est'as konduk'it'a al eŝafod'o ne pov'as posed'i pli'grand'a'n tim'o'n ol Klem je tiu temp'o. Oni pren'is li'a'j'n pak'aĵ'o'j'n kaj li sekv'is kiel ŝaf'id'o, kiu ir'as al la buĉ'ej'o.
En la kajut'o est'is lok'o'j por kvar kaj ĉiu'j port'is la nom'o'j'n de tiu'j, kiu'j rezerv'is ili'n. Li'a nom'o aper'is sur unu el la du mal'supr'a'j kaj li iom ĝoj'is pri tio, opini'ant'e ke, se la ŝip'o renvers'iĝ'us, li ne hav'us long'a'n distanc'o'n por la eventual'a fal'o. Li met'is la pak'aĵ'o'j'n sur la lit'o'n kaj re'ir'is al la ferdek'o por “vid'i la viv'o'n” ĉirkaŭ la kaj'o. Hom'o'j konstant'e al'ven'is kaj ŝajn'is al li, ke la tut'a mond'o parol'as Esperant'o'n. Pro la inter'miks'iĝ'o de divers'a'j voĉ'o'j, li ne bon'e kompren'is tio'n, kio'n li aŭd'is, sed de temp'o al temp'o li kapt'is kelk'a'j'n vort'o'j'n klar'e kaj tuj fier'iĝ'is, ke li sam'temp'e kapt'is la senc'o'n.
Spit'e la konsil'o'n de Jimmy, li jam sekret'e decid'is ne tuj anonc'i al iu, ke li est'as “sam'ide'an'o”. Li pli ŝat'is atend'i ĝis li pov'as el'trov'i ĉu aŭ ne la Esperant'ist'o'j est'as ind'a'j kaj agrabl'a'j hom'o'j. Li'a'j tim'o'j baldaŭ for'flug'is, ĉar ili ĉiu'j aspekt'is tiel. Je la kvin'a hor'o post'tag'mez'e oni en'tir'is la ankr'o'n kaj la ŝip'o mal'rapid'e kaj graci'e naĝ'is laŭ'long'e la river'o'n. Li sent'is si'n tre'eg'e sol'ec'a, ĉar krom li, ĉiu'j hav'as amik'o'j'n. Subit'e li pri'pens'is pri la knab'o, kiu star'is sur la brul'ant'a ferdek'o, post la for'ir'o de ĉiu'j kun'ul'o'j, ĉar, kvankam grand'a hom'amas'o star'is ĉirkaŭ li, li ne est'is unu el ili.
Sed neni'u pov'as rest'i ne'kon'at'a long'a'temp'e sur ŝip'o; oni dev'as manĝ'i; kaj ne est'as ebl'e manĝ'i ne'dir'ant'e almenaŭ kelk'a'j'n vort'o'j'n al tiu'j, kiu'j sid'as apud'e, kiel ekzempl'e: Pas'ig'u al mi la mustard'o'n, aŭ: Ĉu vi dezir'as la sal'o'n? Sed ne est'is Klem, kiu dir'is la unu'a'n vort'o'n; est'is ĉarm'a sinjor'in'o nom'it'a Hudson, kiu tuj salut'is li'n kaj demand'is ĉu li est'as Esperant'ist'o. Ruĝ'iĝ'int'e kiel knab'in'o ĉe si'a unu'a bal'o, li konfes'is ke li iom'et'e lern'is la lingv'o'n, sed ne kon'at'iĝ'is kun ali'a'j parol'ant'o'j, krom la amik'o hejm'e. Li est'is ver'e bon'ŝanc'ul'o, ĉar S-in'o Hudson jam far'is mult'a'j'n vojaĝ'o'j'n tra la mond'o kaj tuj met'is li'n sub la protekt'o'n de si'a'j flug'il'o'j. Ŝi not'is je la unu'a ek'rigard'o, ke li hav'is ne'ordinar'a'n modest'ec'o'n kaj grand'a'n tim'o'n, sed post kelk'a'j minut'o'j li sent'is kvazaŭ li kon'is ŝi'n dum la tut'a viv'o.
Tiu'n vesper'o'n okaz'is koncert'o en la manĝ'salon'o, kaj je li'a grand'eg'a surpriz'o la afer'o est'is tre'eg'e ĝu'ind'a. Anstataŭ grav'a'j parol'ad'o'j pri la mov'ad'o, oni kant'is, deklam'is kaj inter'ŝanĝ'is bon'a'j'n humor'a'j'n anekdot'o'j'n. Post'e, li far'is promen'ad'o'n sur la supr'a ferdek'o je la flank'o de la sinjor'in'o kaj est'is prezent'at'a al kelk'a'j ge'sam'ide'an'o'j. La lun'o aper'is en la ĉiel'o kaj la mar'o est'is trankvil'a kaj bel'a. Je la nokt'mez'a hor'o li en'lit'iĝ'is kaj hav'is sonĝ'o'j'n de or'o.
Ĝis tiu vojaĝ'o li ne sci'is ĉu aŭ ne li sufer'os de mar'mal'san'o, sed feliĉ'e li tuj trov'is, ke la mov'ad'o de la ŝip'o est'is por li agrabl'a sensaci'o. Tut'e sen'sci'e li est'is bon'a mar'ist'o. Li pren'is si'a'n lok'o'n inter tiu'j, kiu'j part'o'pren'is la ferdek-lud'o'j'n, sed ne hav'is grand'a'n sukces'o'n. Fakt'e, ĉiu'j rid'et'is je li'a'j klopod'o'j. Tamen, S-in'o Hudson ne permes'is, ke li perd'u kuraĝ'o'n aŭ ke li re'ir'u al si'a natur'a modest'a si'n'ten'ad'o. “Est'as la unu'a paŝ'o kiu sol'e est'as mal'facil'a. La infan'o ramp'as antaŭ ol ĝi marŝ'as, kaj vi dev'as pen'i kaj pen'i ĝis vi kapabl'as far'i tiel bon'e, kiel la ali'a'j jun'ul'o'j. Est'as nur afer'o de la ekzerc'ad'o, sed... ho! jen est'as la prezid'ant'o de ni'a asoci'o; mi dev'as prezent'i vi'n al li,” ŝi subit'e dir'is, vid'ant'e la al'proksim'iĝ'o'n de vir'o kiu hav'is rid'et'o'n je la buŝ'o sed bezon'is har'ar'o'n ĉe la kap'o.
“La prezid'ant'o?” dir'is Klem. “Ebl'e mi dev'as for'ir'i dum vi inter'parol'as kun li.”
“Cert'e ne. Li est'as nur hom'o, ne spec'o de drak'o. S-ro Merchant, ven'u ĉi tie'n, mi pet'as. Mi hav'as nov'a'n rekrut'o'n por vi.”
“Bon'eg'e,” dir'is la vir'o. “Vi ĉiam hav'as i'o'n ŝat'ind'a'n por montr'i al mi... ĉu tiu ĉi sinjor'o est'as ni'a nov'a amik'o?”
“Jes... S-ro Klement Kensford... jen ni'a prezid'ant'o, S-ro Merchant.”
“Mi salut'as vi'n, kaj esper'as ke vi pli'mult'e ĝu'os la vojaĝ'o'n ol mi atend'as por mi mem.”
“Sed vi ne mal'bon'e aspekt'as je la moment'o,” dir'is la sinjor'in'o. “Vi ne pov'as est'i mal'san'a dum ĉi tiu trankvil'a veter'o.”
“Ĉu ne? Vi ne kon'as mi'n... mi pov'as est'i mal'san'a je iu moment'o kaj tut'e sen klopod'o. Mi est'as la plej mal'bon'a el ĉiu'j mal'bon'a'j mar'ist'o'j. Tamen, ne parol'u pri la afer'o. Forges'u ĝi'n kaj parol'u al mi, S-ro Kensford, pri vi'a'j propr'a'j spert'o'j.”
S-in'o Hudson rakont'is ĉio'n, kio'n ŝi jam lern'is pri Klem, kaj kiam ŝi menci'is la fakt'o'n, ke li est'as Jorkŝirano, sam'e kiel la prezid'ant'o mem, la du vir'o'j tuj far'iĝ'is varm'a'j amik'o'j. Oni dir'as, ke kiam ajn unu skot'o renkont'as ali'a'n, eĉ se est'us apud la polus'o, oni tuj propon'as amik'a'n glas'o'n da viski'o, sed kiam Jorkŝirano renkont'as ali'a'n, ili tuj pen'as prunt'e'pren'i mon'o'n unu de la ali'a. Kompren'ebl'e, est'as nur ŝerc'o... ili tuj demand'as ĉu est'as ebl'e far'i serv'ad'o'n unu por la ali'a. S-ro Merchant ag'is tia'manier'e kaj, spit'e de si'a'j mult'a'j dev'o'j, li akcept'is Klem kiel apart'a'n amik'o'n.
“Vi dev'as ĉe'est'i la di'serv'o'n morgaŭ maten'e, Klem,” li dir'is. “Ni aranĝ'is bon'eg'a'n program'o'n... du predik'o'j'n... unu de katolik'a pastr'o kaj la ali'a de angl'a; S-ro Boutwood kolekt'is lert'a'n ĥor'o'n por kant'i ni'a'j'n himn'o'j'n... eĉ nun S-ro Warden maŝin'skrib'as kopi'o'j'n por la ne-esperant'ist'o'j... li prunt'e'pren'is la skrib'maŝin'o'n de la kapitan'o por tiu labor'o kaj mi... ho! mi supoz'as, ke mi hav'os la kutim'a'n task'o'n kolekt'i la mon'ofer'o'j'n. Est'os je la dek-unu'a preciz'e.”
La Dimanĉ'o al'ven'is kaj Klem ir'is al la manĝ'ej'o por la maten'manĝ'o. Li sent'is, ke la ŝip'o ag'as tre strang'e si'n rul'ant'e de unu flank'o ĝis la ali'a ĉiu'moment'e, sed li ver'e ĝu'is la ŝanĝ'o'n. En la Manĝ'ej'o li vid'is nur dek du hom'o'j'n kaj ili est'is skot'o'j. Li sid'iĝ'is ĉe apud'a tabl'o, sed kvankam oni met'is la kutim'a'n manĝ'il'ar'o'n antaŭ li, ĉiu'j aĵ'o'j tuj for'rul'iĝ'is sur la plank'o'n. Li re'kapt'is tranĉ'il'o'j'n kaj fork'o'j'n kaj kun grand'a mal'facil'ec'o sukces'is manĝ'i. Kelk'a'foj'e li sub'rigard'is al la skot'o'j, ĉar ili'a'j vizaĝ'o'j al'tir'is li'n kvazaŭ magnet'o... ili jam hav'is preskaŭ verd'a'n aspekt'o'n; kiam ajn iu el ili al'port'is pec'et'o'n da nutr'aĵ'o apud la buŝ'o, anstataŭ en'glut'i ĝi'n, oni tuj re'met'is ĝi'n sur la teler'o'n kaj fort'e sku'iĝ'is.
Neni'u dir'is eĉ unu vort'o'n sed post kelk'a'j minut'o'j unu post la ali'a'j subit'e el'ir'is, kvazaŭ al'vok'o por help'o est'is ricev'it'a per radi'o. Klem baldaŭ est'is la sol'a hom'o en la salon'o. Li ne pov'is kompren'i la afer'o'n, ĉar por li la veter'o nur pli'grand'ig'is la apetit'o'n. Li fin'is la manĝ'ad'o'n kaj ankaŭ el'ir'is... Al'ven'int'e ĝis la supr'o de la ŝtup'ar'o, li vid'is kun grand'eg'a surpriz'o si'a'n nov'a'n amik'o'n, S-ro'n Merchant. Li'a rid'et'o de hieraŭ jam mal'aper'is kaj est'is anstataŭ'ig'it'a per kor'tuŝ'ant'a agoni'o. Li simil'is al infan'o, kiu ankoraŭ ne lern'is star'i sur la pied'o'j kaj pen'is supr'e'n'ir'i la ŝtup'ar'o'n ramp'ant'e sur la man'o'j kaj genu'o'j.
“Bon'a'n maten'o'n,” dir'is Klem, kun kor'a voĉ'o.
“Bon'a'n! vi nom'as ĝi'n?” respond'is Merchant, en tre'eg'e dolor'em'a ton'o. “Est'as ali'a'j vort'o'j en ni'a lingv'o por ĝi'n pri'skrib'i, sed mi ne kapabl'as ili'n dir'i je la moment'o. Ĉu iu est'as en la manĝ... manĝ'ej'o?” li al'don'is, kun trem'iĝ'o de ĉiu'j nerv'o'j.
“Ne, sinjor'o... mi est'as la last'a. Ĉu vi ankoraŭ ne manĝ—”
“Ne dir'u la abomen'a'n vort'o'n... mi re'ir'os al mi'a kajut'o kaj ebl'e la mort'o baldaŭ don'os al mi komfort'o'n.”
“Sed pri la Di'serv'o, sinjor'o. Ĉu ĝi ne okaz'os?”
“Kompren'ebl'e... sed est'os di'serv'o pri mi'a en'ter'ig'o... adiaŭ,” kaj de'nov'e la prezid'ant'o ramp'is kun ĝem'ad'o'j en la direkt'o'n de si'a kajut'o.
La Di'serv'o ne okaz'is. Klem cert'e renkont'is du sam'ide'an'o'j'n, la ge'sinjor'o'j'n Merrick, kiu'j ŝajn'e ĝu'is la uragan'o'n sam'e kiel li mem, sed ĉiu'j ali'a'j pasaĝer'o'j si'n kaŝ'is en si'a'j tru'o'j dum la tut'a tag'o. Iom lac'ig'it'a per sen'ĉes'a'j promen'ad'o'j, Klem fin'e ir'is al si'a lit'o, kie li trov'is la tri ali'a'j'n okup'ant'o'j'n en stat'o de grand'a tim'o. Unu el ili est'as Radi'o-mekanik'ist'o kaj ĵus sci'iĝ'is de iu ŝip'ist'o, ke la ŝip'o est'as en grav'a danĝer'o, ĉar la fort'ec'o de la uragan'o cert'e romp'is la ĉen'o'j'n per kiu'j la sub'akv'ig'it'a'j eksplod-min'o'j, fiks'it'a'j dum la milit'o de la rus'o'j, est'as ankr'ig'it'a'j, kaj ke ili nun est'as flot'ant'a'j tut'e liber'a'j kaj pov'as kolizi'i kun la “Arcturus” je iu moment'o. Klem tuj el'serĉ'is S-ro'n Merchant, kred'ant'e, ke li nepr'e dev'as avert'i li'n pri la afer'o. Ne est'is mal'facil'e trov'i li'n, sed tre'eg'e mal'facil'e el'vek'i li'a'n atent'o'n al la minac'ant'a danĝer'o, ĉar li est'is en stat'o de du'on'a sen'konsci'ec'o.
“Kio'n vi dir'as? ... ke ni ebl'e sufer'os ŝip-pere'o'n... ke est'as ver'a ŝanc'o ke ni ĉiu'j baldaŭ dron'os?”
“Ver'a ŝanc'o, sinjor'o,” dir'is Klem, en grand'a ekscit'ec'o.
“Vi ne ŝerc'as... ne tromp'as mi'n... eksplod'min'o ebl'e frap'os ni'n je iu moment'o?” demand'is Merchant.
“Je iu moment'o, sinjor'o.”
“Ho! dank'o'n, tut'kor'a'n dank'o'n, Klem. Vi don'is al mi la plej feliĉ'a'n nov'aĵ'o'n; vi met'is nov'a'n esper'o'n en mi'a'n brust'o'n. Mi pen'os atend'i tiu'n glor'ind'a'n frap'ad'o'n kun pacienc'o. Mi neniam forges'os vi'a'n am'ind'ec'o'n... dank'o'n, dank'o'n!”
“Sed... ĉu vi ver'e dezir'as dron'i?”
“Dezir'as? Mi sopir'as por tiu ĝoj'o kun ĉiu'j fibr'o'j de mi'a korp'o. Nun, las'u mi'n, por ke mi pov'u pli'klar'e aŭd'i la unu'a'n frap'o'n, kiu don'os al mi liber'ec'o'n de mi'a grand'a mizer'o,” kaj li de'nov'e fal'ig'is la kap'o'n sur la lit'kusen'o'n kaj laŭ'ŝajn'e dorm'is.
La ek'mir'o de Klem pov'as est'i imag'it'a, sed ne est'as ebl'e ĝi'n pri'skrib'i. Li ankaŭ vizit'is ali'a'j'n pasaĝer'o'j'n, sed ĉiu'j ricev'is li'a'n avert'o'n kun ĝoj'o. S-ro Boutwood eĉ pet'is, ke Klem ir'u sur la ferdek'o'n, kaj pet'u al la kapitan'o, ke li gvid'u la ŝip'o'n rekt'e al la plej danĝer'a lok'o, por ke la eksplod'min'o'j ne mal'traf'u ĝi'n.
Tra la tut'a nokt'o la ond'o'j far'iĝ'is pli kaj pli grand'a'j kaj la vent'eg'o sku'is la ŝip'o'n kvazaŭ ĝi est'as nur kork'o, sed eĉ tra la bru'ad'o de la uragan'o Klem oft'e aŭd'is la terur'a'j'n ĝem'ad'o'j'n de la pasaĝer'o'j. Li ne pov'is trankvil'e dorm'i pro la mank'o de ĝentil'ec'o, kiu'n ili montr'is al li per si'a'j lament'ad'o'j kaj plor'ad'o'j, sed fin'e la maten'o ven'is kaj kun ĝi bel'eg'a veter'o, trankvil'a ir'ad'o tra seren'a akv'o, sun'bril'o sur blu'a ĉiel'o kaj la feliĉ'a re'ven'o de ĉiu'j sam'ide'an'o'j. La babil'ad'o, kiu'n ili far'is, est'is surd'ig'a. Sed la strang'a afer'o est'is, ke neni'u el ili dir'is i'o'n pri la mal'feliĉ'a'j spert'o'j, kiu'j'n ili hav'is dum la antaŭ'a'j du'dek kvar hor'o'j. Tio pas'is kaj est'as jam forges'it'a... nun ili re'viv'as kaj intenc'as hav'ig'i du'obl'a'n amuz'ad'o'n por re'pag'i si'n por la perd'it'a'j hor'o'j.
La ŝip'o vetur'is tra sen'nombr'a'j insul'et'o'j de ver'a bel'ec'o kaj fin'e al'ven'is al la haven'o de Helsingforso. Tie oni vid'is laŭ'long'e de la kaj'o, grand'a'j'n ruband'o'j'n fiks'it'a'j'n al la mur'o'j, kun salut'o'j en Esperant'o al la kongres'an'o'j. Klem ne'klar'e kompren'is, ke tiu est'as la unu'a sign'o, ke li jam al'ven'is en la ver'a land'o de Esperant'o, ke li nun far'iĝ'is an'o de la plej grand'a famili'o en la tut'a mond'o; ke li'a sci'o de la lingv'o de nun ebl'ig'os inter'parol'ad'o'j'n kun hom'o'j el ĉiu'j land'o'j kaj de ĉiu'j ras'o'j. “Bon'ven'o'n al Esperant'uj'o”... la hom'amas'o kant'is kaj rid'et'is kaj montr'is, ke ili hav'as kor'o'j'n plen-plen'a'j'n da feliĉ'ec'o. Kaj antaŭ kvar tag'o'j li est'is nur vilaĝ'an'o, sen sci'o aŭ spert'o de ali'a'j land'o'j; ĉu la ŝanĝ'o est'os por li tro grand'a aŭ tro impon'a? Li ankoraŭ ne sci'is. Li sent'is si'n de'nov'e sol'a inter mult'a'j hom'o'j; li de'nov'e est'is nur Kompat'ind'a Klem. La larm'o'j kolekt'iĝ'is ĉe la okul'o'j, li'a buŝ'o trem'is... ĉu li ne far'is erar'o'n for'ir'int'e la hejm'o'n? ...
“Ha! jen vi est'as, Klem... mi serĉ'is vi'n ĉie. Ir'u kun mi kaj ebl'e ni pov'us aranĝ'i ke vi loĝ'u ĉe mi'a hotel'o. Tio est'os pli agrabl'a spert'o por ni ambaŭ ol est'i tut'e sol'a'j.” Est'is Merchant, kiu kapt'is li'n je tiu moment'o, kiam li hav'is grand'a'n kompat'o'n por si mem.
Ili ne hav'is i'a'n ĝen'o'n ĉe la dogan'ej'o; tuj oni aranĝ'is la detal'o'j'n kaj ili for'vetur'is de la kaj'o en droŝk'o al apud'a hotel'o, kiu star'is kontraŭ al'log'a sub'ĉiel'a vend'ej'o. La en'ir'o ne bon'e impres'is ili'n, ĉar la ŝtup'ar'o est'is nud'a'j ŝton'o'j kaj la mur'o'j sen ia ornam'aĵ'o, sed, mal'ferm'int'e la pord'o'n de si'a'j respektiv'a'j dorm'o'ĉambr'o'j, ili hav'is ver'a'n surpriz'o'n... ili est'is grand'a'j kaj mebl'it'a'j en la plej ĉarm'a kaj luks'a manier'o, tut'e mal'sam'a'j al tiu'j, kiu'j'n ili iam antaŭ'e vid'is.
“Jen mult'e'kost'a afer'o,” dir'is Merchant. “Ebl'e mi posed'as sufiĉ'a'n sum'o'n por pag'i unu nokt'a'n rest'ad'o'n ĉi tie, sed cert'e ne plu. Ni dev'as tuj demand'i la kost'o'n, ĉar jen est'as ĉambr'o'j tut'e taŭg'a'j por princ'o'j.”
Ili al'vok'is la serv'ist'in'o'n, sed ŝi ne kompren'is unu vort'o'n angl'e, franc'e, aŭ german'e, kaj ŝajn'e ne aŭd'is la son'o'n de Esperant'o. Ŝi genu'fleks'is kaj for'kur'is. Post'e al'ven'is la pord'ist'o kun mal'grand'a libr'et'o verk'it'a angl'e kaj finlande, kiu'n li trans'don'is al Merchant. Ĉi tiu serĉ'is tra la paĝ'o'j kaj sukces'is trov'i fraz'o'n, kiu demand'is: “Kiom kost'as ĉambr'o por unu person'o ĉiu'tag'e?” La pord'ist'o leg'is la traduk'o'n, kiu star'is kontraŭ la demand'o kaj si'a'vic'e el'trov'is la taŭg'a'n respond'o'n: “Ĉambr'o de la unu'a klas'o kost'as du ŝiling'o'j'n kaj tri penc'o'j'n ĉiu'nokt'e, kun'e kun maten'manĝ'o.” La amik'o'j re'leg'is la respond'o'n kelk'a'foj'e kaj natur'e imag'is, ke est'as erar'o, sed, montr'int'e la mon'o'n al la pord'ist'o kaj not'int'e li'a'n jes'a'n gest'o'n ili est'is kontent'a'j pri la bon'eg'a aranĝ'o. “Ni loĝ'os ĉi tie por ĉiam,” dir'is Merchant.
Ili'a'j du ĉambr'o'j est'is apud'e kaj ili aranĝ'is hav'i la maten'manĝ'o'j'n en la ĉambr'o de S-ro Merchant je la ok'a ĉiu'maten'e. Ili bon'e dorm'is tiu'n unu'a'n nokt'o'n kaj je la proksim'a maten'o salut'is unu la ali'a'n kun ĝoj'o, ĉar bel'a sun'bril'o atend'is ili'n ekster'e.
“Mi ĵus rigard'is el la fenestr'o,” dir'is Merchant, “kaj se mi ne erar'as, oni vend'as frag'o'j'n. Kiam ni for'ir'is Angl'uj'o'n mi supoz'is, ke mi nepr'e dev'us atend'i ĝis la ven'ont'a jar'o antaŭ ol gust'um'i tiu'n bel'a'n frukt'o'n de'nov'e. Ĉu ankaŭ vi ŝat'as ili'n, Klem?”
“Ho! frag'o'j! Jes... mi ver'e am'as ili'n.”
“Bon'e. Mi ne pov'as hav'i fid'o'n pri ia hom'o kiu ne am'as ili'n... do, ni mend'os... bon'vol'u sonor'ig'i, est'as je vi'a flank'o.”
La serv'ist'in'o en'ir'is kaj, kiel kutim'e, genu'fleks'is. I'o'n ŝi dir'is, sed por ili tio est'is ne kompren'ebl'a. Merchant pren'is ŝi'n per la man'o, konduk'is ŝi'n al la fenestr'o kaj pen'is montr'i al ŝi la frag'o'j'n ĉe apud'a bud'o. “Strawberries... frag'o'j... fraises... freŝ'as... erdbeeren... fragole... Vi ankoraŭ ne kompren'as? Do, rigard'u ĉi tiu'n skiz'o'n; nun, rigard'u la kolor'o'n de la tabl'o'tuk'o... est'as ruĝ'a, ĉu ne? Jen est'as krem'o kaj suker'o... vid'u kiel mi kovr'as la skiz'it'a'n frag'o'n per ili kaj met'as la tut'o'n en la buŝ'o'n kaj rid'et'as je la bon'gust'ec'o de la frukt'o... ĉu vi kompren'as?”
La vir'in'o gaj'e rid'is, kaj de'nov'e genu'fleks'is... ho! kia bel'a kutim'o, tio est'as... kaj rapid'e for'kur'is; ŝi fin'e kompren'is! La frag'o'j al'ven'is; ili est'is tre mal'grand'a'j, sed tre'eg'e dolĉ'a'j kaj bon'gust'a'j kaj Merchant kaj Klem regal'is si'n ĉiu'maten'e per la plej bon'a el ĉiu'j frukt'o'j.
“Tre bon'e vi far'is la afer'o'n, sinjor'o,” dir'is Klem, kun admir'o.
“Oni dir'as ke neces'o est'as la patr'in'o de el'trov'o'j, sed mi opini'as ke kiam ajn oni ver'e am'as, oni ĉiam ating'as la cel'o'n. Mi tiom mult'e ŝat'as frag'o'j'n, ke kred'ebl'e mi sukces'us trov'i voj'o'n por kompren'ig'i al eskim'o, se li posed'as ili'n kaj dezir'as ili'n vend'i.”
“Mi esper'as, ke ia'foj'e vi vizit'os mi'n en Mellowdale,” dir'is Klem. “Mi hav'as bon'a'n proviz'o'n da ili en mi'a ĝarden'o.”
“Klem... ni est'os amik'o'j dum la tut'a viv'o... la invit'o est'as jam akcept'it'a... mi nepr'e ven'os.”
“Vi ne ŝerc'is? Est'as ver'a promes'o?”
“Ne tim'u, mi ne forges'os. Inter'temp'e mi esper'as ke la ven'ont'a somer'o est'os favor'a por la frukt'o. Nun, ni dev'as rapid'e ir'i al la Mal'ferm'a Kun'ven'o... est'os... memor'ind'a tra'viv'aĵ'o por ni ambaŭ.”
Ĉe'est'i Universal'a'n Kongres'o'n de Esperant'o por la unu'a foj'o est'as unu el la plej frap'ant'a'j kaj mir'ind'a'j tra'viv'aĵ'o'j, kiu'n la hom'a cerb'o pov'us imag'i. Tie oni vid'as mil hom'o'j'n el kvar'dek divers'a'j land'o'j kaj parol'ant'a'j hejm'e tiom mult'e da divers'a'j lingv'o'j. Ili nun forges'as tiu'n fakt'o'n kaj nur memor'as, ke per unu sol'a, simpl'a lingv'o ili pov'as kompren'i kaj kompren'ig'i si'n reciprok'e. Ver'e, est'as mirakl'o. Mult'a'j lern'as la inter'naci'a'n lingv'o'n, sed evit'as la Mond-kongres'o'j'n. Tio est'as grand'a domaĝ'o, ĉar eĉ Esperant'ist'o ne kapabl'as imag'i la tut'a'n glor'o'n de la el'trov'o de ni'a am'at'a majstr'o, Zamenhof, krom ĉe tiu'j kun'ven'o'j. Sed ne est'as mi'a dev'o far'i al vi predik'o'n. Mi dev'as re'ir'i sen'prokrast'e al Merchant kaj Klem, kiu'j nepr'e bezon'as mi'a'n help'o'n. Ha! jen ili est'as... ankoraŭ puŝ'ant'e por gajn'i seĝ'o'j'n en la Naci'a Teatr'o. La potenc'o de aŭtor'o est'as sen lim'o'j. Eĉ amator'a aŭtor'o, kiel mi, pov'as for'puŝ'i tut'a'n amas'o'n da hom'o'j kaj facil'ig'i la en'ir'o'n de si'a'j amik'o'j sen perd'o de unu spir'et'o. Vid'u por vi mem... ili jam est'as en bon'a'j lok'o'j kaj rigard'ant'a'j al la ĉe'est'ant'o'j, kiu'j jam plen'ig'as la grand'a'n teatr'o'n en ĉiu'j part'o'j.
Spac'o ne permes'as pri'skrib'o'n de tiu kun'ven'o, sed neni'u, kiu ĉe'est'is, iam forges'os la bel'ec'o'n de la deklam'o de la poet'o, Kalocsay, aŭ la fest'a'n parol'ad'o'n de la orator'o, Edmond Privat. Eĉ hodiaŭ, oni okaz'e cit'as la moment'o'n kiam la jun'a doktor'o si'n turn'is al la loĝi'o en kiu sid'is S-in'o Zamenhof kaj kun grand'a emoci'o proklam'is, ke la ver'a spirit'o de la Majstr'o je tiu hor'o flug'is super la ĉe'est'ant'o'j kaj ben'ad'is ili'n pro la serv'ad'o kiu'n ili far'is por pli'grand'ig'i la dis'vast'ig'ad'o'n de Esperant'o tra la mond'o.
Klem aŭskult'is la divers'a'j'n parol'ad'o'j'n kun profund'a interes'o. Oft'e oni parol'is tro elokvent'e kaj tro rapid'e por ebl'ig'i, ke li kapt'u ĉiu'j'n vort'o'j'n, sed li kompren'is la senc'o'n kaj tiu fakt'o mult'e plaĉ'is al li. Li est'is fier'a pri si'a sci'o de la lingv'o kaj mens'e decid'is, ke por la est'ont'o li labor'ad'os kun la tut'a fort'o por antaŭ'e'n'puŝ'ad'i la mov'ad'o'n. Oni dir'as, ke preskaŭ ĉiu'j Esperant'ist'o'j hav'as la sam'a'n ide'o'n je ĉe'est'o de impon'a'j kun'ven'o'j kaj sub la influ'o de lert'a'j orator'o'j, sed tuj post la re'ven'o hejm'e'n, ili forges'as si'a'n nobl'a'n rezoluci'o'n kaj las'as la labor'ad'o'n al ali'a'j sam'ide'an'o'j.
Unu tag'o'n, Klem ir'is al sub'ĉiel'a restoraci'o kun'e kun ar'et'o de ali'land'an'o'j. Ili sid'is ĉirkaŭ grand'a tabl'o kaj babil'ad'is sen'ĉes'e pri divers'a'j amuz'a'j kaj bagatel'a'j afer'o'j. Est'is memor'ind'a okaz'aĵ'o por la jun'ul'o, ĉar, kvankam li ne kuraĝ'is dir'i pli ol “jes” aŭ “ne”, li tre'eg'e ĝu'is la gaj'a'n inter'parol'ad'o'n de la ali'a'j. Unu sinjor'o rakont'is pri amuz'a spert'o, kiu'n li hav'is ĉe la Akcept'ej'o tiu'n maten'o'n.
“Kompren'ebl'e vi vid'is la ses fraŭl'in'o'j'n, kiu'j tiel bon'e zorg'as la kongres-afer'o'j'n. Do, inter ili est'as unu bel'ul'in'o, kiu ne kon'as la lingv'o'n, krom ebl'e tri-kvar vort'o'j. Mi decid'is far'i ŝerc'o'n kun ŝi. ‘Bon'a'n tag'o'n,’ mi dir'is, kun rid'et'o. ‘Vi mult'e ŝat'as la ali'land'a'j'n kongres'an'o'j'n, ĉu ne?’ ‘Kompren'ebl'e, sinjor'o,’ ŝi respond'is... ‘Kaj vi pli mult'e mal'ŝat'as mi'n ol ĉiu'j'n ali'a'j'n vizit'ant'o'j'n, ĉu ne?’ ... ‘Cert'e, sinjor'o,’ ŝi dir'is... ‘Sed sam'temp'e vi iom am'as mi'n, ĉu ne?’ ... ‘Kompren'ebl'e, sinjor'o’... ‘Tamen, vi pli am'os la tag'o'n kiam mi for'ir'os el Helsingforso, ĉu ne?’ ... ‘Cert'e, sinjor'o,’ ŝi dir'is, kun la plej agrabl'a rid'et'o imag'ebl'a, ĉar ŝi komenc'is kred'i, ke ŝi tromp'is mi'n per si'a'j respond'o'j. Bedaŭr'ind'e ali'a fraŭl'in'o, kiu bon'e sci'as Esperant'o'n, aŭd'is la last'a'n part'o'n de ni'a interes'a inter'parol'ad'o, kaj kun grand'a ekscit'ec'o klar'ig'is al si'a kun'ul'in'o, ke ŝi far'is grav'a'n insult'o'n al la ‘eminent'a sinjor'o’ el mal'proksim'a land'o, kaj la kompat'ind'ul'in'o tuj ek'plor'is. Natur'e mi sen'kulp'ig'is mi'n kaj propon'is ke ĉiu'j help'ant'in'o'j ven'u ĉi tie'n kiel mi'a'j gast'in'o'j... ha! jen ili ven'as,” kaj la ŝerc'ul'o for'kur'is por renkont'i ses bel'eg'a'j'n fraŭl'in'o'j'n, kiu'j, laŭ la opini'o de Klem, dev'as est'i frat'in'o'j, ĉar ĉiu'j simil'is laŭ fizionomi'o'j, vest'ar'o'j, kaj si'n'ten'ad'o.
“Ge'sam'ide'an'o'j, permes'u ke mi prezent'u al vi mi'a'j'n finlandajn amik'in'o'j'n... F-in'o'j Abuto, Acuto, Aduto, Aeuto, Afuto kaj Aguto... tiu'j ne est'as ili'a'j nom'o'j, sed kvankam mi pen'ad'is lern'i ili'n parker'e, la kapabl'o mank'is por far'i sukces'o'n. Nu, estim'at'a'j fraŭl'in'o'j, mi rekomend'as al vi glaci'aĵ'o'j'n. Ĉu ili plaĉ'os al vi?”
“Kompren'ebl'e, sinjor'o,” ... komenc'is li'a amik'in'o de la maten'o, sed subit'e silent'iĝ'is; ŝi tim'is, ke plu'a'j erar'o'j ebl'e sekv'us. Ĉiu'j rid'et'is kaj la konversaci'o far'iĝ'is ĝeneral'a.
La hotel'o, en kiu loĝ'is Klem kaj li'a amik'o, Merchant, est'is bon'eg'a en ĉiu'j rilat'o'j, krom unu... ne est'is en ĝi ban'ĉambr'o'j. Ili dev'is al'vok'i la help'o'n de la ĉambr'ist'in'o ankoraŭ unu'foj'e. Per pantomim'a'j gest'o'j ili kompren'ig'is al ŝi pri si'a bezon'o, sed ŝi ne sukces'is sci'ig'i al ili la respond'o'n. Rezult'is long'a serĉ'ad'o tra la fraz'libr'et'o de la pord'ist'o. Fin'e ili el'trov'is, ke est'us neces'e ir'i al la publik'a'j ban'ej'o'j. Merchant elekt'is la naĝ'ban'ej'o'j'n sed Klem ne pov'is naĝ'i kaj tial ir'is tut'e sol'a al la ali'a'j.
Li pag'is por bilet'o kaj en'ir'is la ban'ej'o'n, elekt'is lok'o'n por sen'vest'ig'i si'n, kaj ĵus de'pren'is ĉiu'j'n vest'o'j'n kiam li el'rigard'is tra la inter'spac'o de la kurten'o'j kaj vid'is vir'in'o'n promen'ant'a'n laŭ'long'e la centr'a'n koridor'o'n. Kio okaz'is? Ĉu li erar'e en'ir'is la ban'ej'o'n por la sinjor'in'o'j? Sed tiu ne pov'as est'i la klar'ig'o, ĉar li jam vid'is kelk'a'j'n vir'o'j'n en la sam'a ĉambr'eg'o. Je tiu moment'o li aŭd'is iu'n parol'ant'a'n esperant'e kaj kun pli grand'a kuraĝ'o ol li iam antaŭ'e montr'is, ek'kri'is: “Pardon'u mi'n, sinjor'o, sed ĉu vi pov'as sci'ig'i al mi, kial vir'in'o est'as en ĉi tiu ĉambr'o?”
“Kompren'ebl'e est'as sinjor'in'o ĉi tie. Ĉu vi ne sci'as, ke en Finlando oni ĉiam hav'as vart'ist'in'o'j'n kaj ke ili tre bon'e masaĝ'as ni'n.”
“Sed... masaĝ'as vir'o'j'n?” demand'is Klem, kun tim'o.
“Jes... est'os nov'a spert'o por vi, sinjor'o el Angl'uj'o,” ven'is la respond'o.
“D... d... dank'o'n,” murmur'is Klem. Sed dank'o'j'n li ne sent'is. Li'a kor'o komenc'is bat'i furioz'e. Kio'n far'i? Li ne pov'as rest'i pli'long'e en tiu ĉambr'o, kvankam li mult'e dezir'is ban'i. Pli'bon'e est'us tuj re'vest'iĝ'i kaj for'kur'i, ol rest'i. Kun trem'ant'a'j membr'o'j li sur'met'is la vest'ar'o'n kaj re'ir'is al la el'ir'ej'o. Vir'in'o kur'is post li kaj al'parol'is li'n sed li ne kompren'is unu vort'o'n. Li met'is kelk'a'j'n mon'er'o'j'n en ŝi'a'n man'o'n, kiu'n ŝi akcept'is, sed est'is tut'e klar'e ke ŝi ne ŝat'is li'a'n for'ir'o'n; ke est'is spec'o de mal'ĝentil'ec'o kontraŭ ŝi mem. Vid'int'e tio'n, li hav'is feliĉ'a'n ide'o'n... li subit'e sving'is la brak'o'j'n kvazaŭ li dezir'as naĝ'i kaj ke li en'ir'is la ban'ej'o'n erar'e. Per dolĉ'a rid'et'o ŝi montr'is, ke la klar'ig'o est'as nun kontent'ig'a kaj adiaŭ'is li'n.
Re'ir'int'e en la strat'o'n, li sent'is si'n ekster danĝer'o, sed oni dev'as konfes'i, ke la kompat'ind'a Klem ne de'nov'e serĉ'is ban'ej'o'n dum la rest'ad'o en Helsingforso.
Grand'a ekscit'ec'o est'is el'vek'it'a, kiam oni anonc'is ke nombr'o da kongres'an'o'j est'os oficial'e ricev'it'a ĉe la Palac'o de la Prezid'ant'o de la Finlanda Respublik'o. Ĉiu'j dezir'is est'i inter la invit'it'a'j “eminent'ul'o'j” kaj la kompat'ind'a Ĝeneral'a Sekretari'o de la Kongres'o, Prof. Setälä, est'is atak'it'a ĉiu'flank'e por invit'kart'o'j. Klem ne part'o'pren'is la batal'o'n, ĉar li bon'e sci'is, ke li tut'e ne rajt'as ricev'i tiu'n honor'o'n. Tial, li hav'is ver'a'n ŝok'o'n kiam Profesor'o Setälä ven'is al li kaj dir'is: “Ĉu vi far'os al mi komplez'o'n, sinjor'o?”
“Cert'e, sinjor'o, se mi pov'as.”
“Pro mi'a'j kongres'a'j dev'o'j, mank'as al mi la temp'o por zorg'i pri mi'a kar'a edz'in'o. Ŝi tre dezir'as ir'i al la Palac'o, sed tim'as ir'i sen mi. Tio ne est'as ebl'a afer'o kaj tial mi serĉ'as sam'ide'an'o'n, kiu afabl'e konduk'os ŝi'n anstataŭ mi. Ĉu vi far'os tio'n, sinjor'o?”
“Kun grand'a plezur'o, sinjor'o, se vi kred'as ke mi...”
“... zorg'os pri ŝi? Mi ne hav'as dub'o'n, ĉar mi tre ŝat'as vi'a'n si'n'ten'ad'o'n. Jen est'as vi'a bilet'o kaj se vi ven'os kun mi, mi tuj prezent'os al vi la edz'in'o'n.”
Klem sekv'is li'n en la ofic'ej'o'n kaj hav'is la ĝoj'o'n renkont'i S-in'o'n Setälä, kiu est'is mal'alt'a kaj tre'eg'e ĉarm'a sinjor'in'o. Sam'e kiel ĉiu'j finlandaj vir'in'o'j, ŝi est'is tre modest'a, mal'babil'em'a, sed sam'temp'e afabl'a kaj al'log'a. Klem hav'ig'is droŝk'o'n kaj al'konduk'is la sinjor'in'o'n al la Palac'o. Ili en'ir'is la antaŭ-ĉambr'eg'o'n, kie en galeri'o milit'a muzik'ist'ar'o ĉarm'is la vizit'ant'o'j'n per lert'a muzik'ad'o de la Naci'a Himn'o de Finlando kaj de “La Esper'o”. Oni invit'is ili'n skrib'i la nom'o'j'n en la “Or'a Libr'o” de la land'o kaj tiam oficir'o, kies uniform'o port'is long'a'n vic'o'n da medal'o'j, instru'is ili'n pri la etiket'a al'ir'o al la ĉe'est'o de la Prezid'ant'o kaj li'a edz'in'o. Oni dev'as ir'i laŭ'vic'e de si'a'j ofic'o'j en la mov'ad'o, kaj, al'ven'int'e en la proksim'ec'o, klin'i la kap'o'n, pren'i la man'o'n de la Prezid'ant'o, kis'i ĝi'n, kaj de'nov'e salut'i li'n per klin'iĝ'o de la kap'o. Neni'u dev'as dir'i eĉ unu vort'o'n, krom por respond'i al demand'o antaŭ'e far'it'a de la Prezid'ant'o mem. La kongres'an'o'j ricev'is la vort'o'n: “En'ir'u” kaj ili ir'is unu post la ali'a'j laŭ la aranĝ'o jam far'it'a. Klem hav'is nur unu ide'o'n... la komfort'o'n de la ĉarm'a kaj tim'em'a S-in'o Setälä. Li rigard'is al ŝi sen'ĉes'e kaj pro tio ne vid'is ke la moment'o preskaŭ al'ven'is por li'a propr'a prezent'o al la Ĉef-ministr'o de la land'o. Tuj antaŭ li star'is tre'eg'e alt'a sinjor'o, kiu ŝajn'e est'is je ia temp'o soldat'o. Li star'is kvazaŭ je “Atent'o!” sed kiam li klin'is si'a'n korp'o'n, li'a dors'o kolizi'is kun la korp'o de la mal'grand'a Klem kaj tuj for'ig'is li'a'n ekvilibr'o'n. Klem du'on'e fal'is mal'antaŭ'e'n, sed ali'a vir'o sav'is li'n tiel fort'e, ke li est'is re'ĵet'it'a antaŭ'e'n kaj post kelk'a'j oscil'ad'o'j, fin'e sid'is sur la plank'o. Je tiu moment'o la Prezid'ant'o parol'is pri ia afer'o kun la alt'a sinjor'o kaj tial ne vid'is la embaras'a'j'n akrobat'aĵ'o'j'n de la angl'a jun'ul'o. Per la am'ind'a help'o de iu sinjor'o, li re'gajn'is si'a'n pozici'o'n en la “procesi'o” kaj sukces'is salut'i la Prezid'ant'o'n sen plu'a fuŝ'ad'o. Sed li'a'j ruĝ'iĝ'o'j daŭr'is dum la tut'a vizit'o kaj eĉ post li'a en'lit'iĝ'o li ankoraŭ sent'is grand'a'n embaras'o'n pro la absurd'a akcident'o, kiu okaz'is. Li pen'is for'ig'i la mal'bon'a'n impres'o'n kiu'n li far'is per sen'ĉes'a zorg'ad'o pri si'a ĉarm'a kun'ul'in'o kaj ŝi est'is tro ĝentil'a por far'i alud'o'n pri li'a strang'a ag'o en la Palac'o.
Ĉiu'j sci'as, ke Finlando est'as bel'eg'a land'o kaj ke la somer'o, kvankam tre mal'long'a, est'as tre'eg'e ĝu'ind'a. La Natur'o ŝajn'e pen'as rekompenc'i la en'land'an'o'j'n por la sever'a'j vintr'o'j per prezent'ad'o de la plej mir'ind'a'j riĉ'aĵ'o'j dum la somer'o. Ĉiu'j frukt'o'j kaj ĝarden'flor'o'j matur'iĝ'as preskaŭ sam'temp'e. La hom'o'j for'ir'as el la urb'o'j kaj loĝ'as sur mal'grand'a'j insul'et'o'j... ili pas'ig'as feliĉ'a'n temp'o'n per vel'ŝip-vetur'ad'o'j kaj naĝ'ad'o en la blu'a'j akv'o'j. Sed kvankam la bel'eg'ec'o kaj la al'log'ec'o de la land'o ĝoj'ig'as la kor'o'j'n, vizit'ant'o'j trov'as ke la ĉarm'o de la finland'an'o'j grand'a'mezur'e super'as la natur'a'j'n vid'ind'aĵ'o'j'n. Neni'e en la mond'o oni renkont'os pli bel'a'j'n, pli modest'a'j'n kaj pli graci'a'j'n vir'in'o'j'n ol en la nord'a land'o de mont'eg'o'j kaj lag'o'j, kiu'n ni nom'as “Finlando”, sed kiu'n la finland'an'o'j nom'as “Suomi”. La tut'a kongres'o est'is ne'forges'ebl'a memor'o pri feliĉ'a'j spert'o'j kaj Klem ĝu'is ĉio'n dum preskaŭ ĉiu moment'o kaj sent'is ver'a'n bedaŭr'o'n kiam al'proksim'iĝ'is la fin'a tag'o. Pens'ant'e pri la impres'o de la Mal'ferm'a Kun'ven'o, pri la Bal'o, pri la ekskurs'o'j, pri la vesper'manĝ'o ĉe la hotel'o, kiu star'as apud arĝent'a lag'o en la mez'o de pra-arb'ar'o'j... kie la tabl'o'j est'is tiel long'a'j ke oni ne pov'is aŭd'i la orator'a'n deklam'ad'o'n de la “eminent'ul'o'j” kaj tial inspir'is humor'ist'o'n propon'i, ke oni aranĝ'u apart'a'j'n parol'ad'o'j'n por si'a propr'a du'on'o de la tabl'o'j; kio ver'e efektiv'iĝ'is je la grand'a amuz'ad'o de ĉiu'j, krom tiu'j, kiu'j sid'is ĉe la ĉe'flok'o'j, kaj tut'e ne sci'as ke konkurs'o okaz'as kontraŭ ili... pri ĉiu'j tiu'j afer'o'j Klem pens'is kaj subit'e hav'is la ide'o'n, ke li mem rest'os en Helsingforso pli'long'a'n temp'o'n. Mon'o'n li hav'as kaj li'a re'ven'o hejm'e'n pov'us okaz'i, kiam plaĉ'us al li... jes... li ankoraŭ rest'os inter tiu'j bon'a'j hom'o'j kaj...
“Klem, mi ven'as por dir'i al vi ‘ĝis la re'vid'o’.”
“S-ro Merchant! Kial? Vi ne tuj for'ir'as?”
“Ne tuj, sed fru'e morgaŭ maten'e... kaj ebl'e temp'o mank'os por inter'parol'i kun vi tiam, ĉar mi bezon'os ĉiu'n moment'o'n por en'pak'i mi'a'j'n vest'ar'o'j'n... mi ne est'as spert'ul'o en tiu kamp'o.”
“Sed... vi dir'is al mi, ke vi ne...”
“... ke mi ne for'ir'os ĝis la ven'ont'a lund'o... jes... sed mi ĵus ricev'is telegram'o'n de ni'a ofic'ej'o, kun instrukci'o'j, ke mi tuj ir'u al Stokholmo por intervju'i ni'a'n agent'o'n en tiu urb'eg'o.”
“Permes'u, ke mi ir'u kun vi, sinjor'o. Mi tre ŝat'us vid'i tiu'n bel'a'n urb'eg'o'n.”
“Mi ĝoj'os hav'i vi'n kun mi. Sed mi dev'as avert'i vi'n, ke post la vizit'o al Sved'uj'o, mi ebl'e ankaŭ ir'os al Berlino kaj Amsterdamo. Ĉu vi pov'as entrepren'i la tut'a'n vojaĝ'o'n?”
“Kun plezur'o, se ne est'us ĝen'o por vi...”
“Tut'e kontraŭ'e. Mi bezon'as kun'ul'o'n kaj vi est'as la unu el mil por pli'gaj'ig'i la viv'o'n.”
“Kor'a'n dank'o'n. Kio'n mi dev'as far'i por hav'ig'i bilet'o'n, ktp?”
“Ven'u kun mi. Ni tuj far'os la neces'a'j'n aranĝ'o'j'n. Mi mem ne sci'as, kio'n far'i, sed ĉiam est'as bon'eg'ul'o'j en Esperant'o-Kongres'o, kiu'j bon'vol'e help'os al ni.”
Klem for'ĵet'is si'a'j'n dezir'o'j'n pri long'a rest'ad'o en la am'at'a land'o de mont'eg'o'j kaj lag'o'j kaj far'is si'a'j'n prepar'ad'o'j'n por tuj'a vizit'o al Sved'uj'o. Li adiaŭ'is la ge'sam'ide'an'o'j'n, kiu'j'n li iom kon'is kaj esprim'is al S-in'o Hudson ver'e sincer'a'n dank'o'n pro ŝi'a amik'a zorg'ad'o pri li je la komenc'o de la vojaĝ'o. Kelk'a'j finlandaj fraŭl'in'o'j ven'is al li tuj antaŭ la en'ŝip'iĝ'o kaj prezent'is al li buked'o'n da ruĝ'a'j roz'o'j. La fakt'o, ke ĉiu'j ali'a'j for'ir'ont'o'j ankaŭ ricev'as simil'a'j'n donac'o'j'n ne est'is kon'at'a de Klem... li kred'is, ke oni far'is erar'o'n kaj ke la roz'o'j est'as intenc'it'a'j por ali'a hom'o. Sed la fraŭl'in'o'j insist'is pri li'a akcept'o kaj la ruĝ'iĝ'o, kiu kovr'is li'a'n vizaĝ'o'n kiam li sid'is sur la plank'o en la Palac'o est'is eĉ pal'a kompar'e al tiu, kiu bombard'is li'n je tiu moment'o... la ruĝ'iĝ'o ne nur kovr'is la vizaĝ'o'n sed kur'is laŭ'long'e la tut'a'n korp'o'n. Se oni est'us sen'vest'ig'int'a li'n, li est'us aspekt'int'a kiel ruĝ'haŭt'ul'o de Nord'amerik'o!
La ŝip'o for'vetur'is kaj larm'o'j star'is en la okul'o'j de mult'a'j sam'ide'an'o'j kiu'j est'is sur la kaj'o kaj ankaŭ sur la ŝip'o mem. Bon'eg'e est'as ir'i al kongres'o kaj kon'at'iĝ'i kun nov'a'j amik'o'j kaj re'vid'i ankoraŭ unu'foj'e la mal'nov'a'j'n, sed ĉiam, kiam al'ven'as la moment'o de adiaŭ'o, ĉiu'j sent'as grand'a'n mal'ĝoj'o'n. Oni laŭt'e kant'is “La Esper'o” kaj kri'eg'is “Ĝis la Re'vid'o!”
“Prosper'u kaj flor'u la bel'a Finlando... Feliĉ'a'j est'u la ĉarm'a'j Finland'an'o'j. Viv'u la kar'a lingv'o de Esperant'o.”
La vojaĝ'o de Helsingforso al Stokholmo est'as unu el la plej al'log'a'j en la tut'a mond'o. La fam'a humor'ist'o, Mark Twain, est'is je ia temp'o redaktor'o de ĵurnal'o en la Okcident'o de Uson'o. Korespond'ant'o skrib'is al li, demand'ant'e kiom da stel'o'j est'as sur la ĉiel'o. Twain ne hav'is i'a'n sci'o'n pri astronomi'o, nek posed'is i'a'j'n libr'o'j'n pri la scienc'o. Sed li ne perd'is la kap'o'n, eĉ se mank'is la kapabl'o. Li simpl'e respond'is: “Est'as 100,999,888,321,001 stel'o'j sur la ĉiel'o, kaj se vi dub'as pri mi'a respond'o, vi hav'as mi'a'n permes'o'n kalkul'i ili'n por vi mem.” Ĉi tiu anekdot'o serv'os por ilustr'i la tra'viv'o'n de Klem dum li'a vojaĝ'o de Helsingforso al Sved'uj'o. Oni demand'is al li: “Kiom da insul'et'o'j trov'iĝ'as inter la du land'o'j?”
“Ho! ebl'e milion'o... ebl'e tri milion'o'j... mi ne sci'as... ŝajn'e ili est'as sen'nombr'a'j,” dir'is Klem.
Est'as ver'e mir'ind'a vojaĝ'o, ĉar en la daŭr'o de du'dek-kvar hor'o'j, la ŝip'o zigzag'ir'as preter bel'a'j verd'a'j insul'et'o'j preskaŭ sen'ĉes'e. Sed la plej interes'a tra'viv'o por Klem est'is la sub'ir'ad'o de la sun'o. En Angl'uj'o, kiam la sun'o tuŝ'as la mar'o'n antaŭ ol kuŝ'iĝ'i por la nokt'o, ĝi ŝajn'e rest'as sur ĝi nur kelk'a'j'n moment'o'j'n kaj tiam subit'e mal'aper'as. Sed en tiu'j nord'a'j akv'o'j, ĝi rest'as sur la mar'o plen'a'n hor'o'n. La mar'o est'is trankvil'a kiel lag'o kaj la sol'a'j ond'et'o'j est'is far'at'a'j per la turn'ad'o de la helic'o de l’ ŝip'o. Rigard'ant'e de la post'o de la ŝip'o al la arĝent'a voj'o, kiu'n ŝi post'las'is, Klem vid'is la mort'ant'a'n, ruĝ'a'n sun'o'n je la horizont'o... la ruĝ'a'j radi'o'j fal'is sur la ond'et'o'j'n, kiu'j tuj en'sorb'is ili'n kaj kolor'iĝ'is kvazaŭ ili est'as milion'o'j da ĉiel'ark'o'j. Li neniam imag'is, ke en la mond'o pov'as est'i tiel bel'eg'a vid'aĵ'o. Kiam fin'e li serĉ'is si'a'n kajut'o'n li sent'is grand'a'n dank'em'ec'o'n pro tio, ke li'a amik'o Jimmy decid'ig'is li'n ĉe'est'i la kongres'o'n en Helsingforso, kaj preĝ'is, ke li ankoraŭ hav'os la privilegi'o'n part'o'pren'i en mult'a'j ven'ont'a'j kongres'o'j en ali'a'j land'o'j.
Tio'n li ankaŭ dir'is al S-ro Merchant, kred'ant'e ke la konstat'o plaĉ'os al li. Sed li'a amik'o tuj respond'is:
“Klem, vi prav'e dir'is ke est'as grand'a privilegi'o part'o'pren'i Esperant'a'n Kongres'o'n... mil kaj mil ankaŭ pens'is sam'manier'e kiel vi, sed, bedaŭr'ind'e, tuj post la re'ven'o hejm'e'n, ili tut'e forges'is ĉio'n, krom la bel'eg'a'j okaz'aĵ'o'j kaj ĝoj'o'j, kiu'j'n ili mem hav'is. Ili tut'e forges'as, ke la Esperant'o-mov'ad'o nur ating'is si'a'n nun'a'n stat'o'n de prosper'o kaj util'ec'o per la grandioz'a'j klopod'o'j kaj si'n'ofer'ad'o'j de mult'a'j hom'o'j, kiu'j labor'ad'is tag'o'n post tag'o por dis'vast'ig'i sci'ad'o'n de la lingv'o en ĉiu'j region'o'j de la mond'o. Vi jam spert'is, ke Esperant'o merit'as la sub'ten'ad'o'n de ĉiu'j naci'o'j, de ĉiu'j hom'o'j, por ke la rev'o de la Majstr'o, Zamenhof, ke ĉiu'j hom'o'j far'iĝ'os unu grand'a rond'o famili'a, baldaŭ efektiv'iĝ'u. Ĝi est'as nobl'a cel'o... est'as ver'a serv'ad'o por la pli'alt'ig'ad'o de la hom'a spirit'o... ĉu vi intenc'as est'i unu el tiu'j, kiu'j ĝu'as la profit'o'j'n, sed tut'e ne kontribu'as al la labor'ad'o? Aŭ ĉu vi intenc'as dediĉ'i vi'a'j'n kapabl'o'j'n al la propagand'ad'o de la lingv'o?”
“Mi far'os mi'a'n plej'ebl'o'n, sinjor'o.”
“Neni'u pov'as far'i plu. Bon'a'n nokt'o'n, Klem. Mi est'as kontent'a pri vi.”
La ses'a hor'o maten'e est'as ĵus anonc'it'a de la preĝ'ej-horloĝ'o'j, unu post la ali'a'j, kiam la du angl'o'j fin'e trov'is si'n sur la kaj'o en Stokholmo. Ĝis tiu temp'o ili est'is inter amik'o'j, kiu'j parol'is esperant'e. Nun ili est'as fremd'ul'o'j en ne'kon'at'a land'o. S-ro Merchant atend'is la ĉe'est'o'n de si'a agent'o, sed kvankam li rest'is ĝis ĉiu'j ali'a'j for'ir'is, ne est'is sign'o de la sinjor'o.
“Feliĉ'e mi hav'as li'a'n adres'o'n,” li dir'is al Klem. “Ni hav'ig'os fiakr'o'n kaj vetur'os al li'a ofic'ej'o.”
Polic'an'o help'is ili'n; ili hav'is iom da mal'facil'o rilat'e la adres'o'n sed post enket'o je ali'a'j hom'o'j, la vetur'ig'ist'o pren'is si'a'n seĝ'o'n kaj ili “honk-honk-is” tra la urb'eg'o.
“Jen vi est'as,” li dir'is, aŭ, por dir'i la ver'o'n, li ne dir'is; sed ili kompren'is la vort'o'j'n per la fakt'o ke li mal'ferm'is la pord'o'n kaj ŝajn'e invit'is ili'n el'ir'i.
“Atend'u moment'o'n,” dir'is Merchant. “Mi ne hav'as sved'a'n mon'o'n, sed mi'a amik'o tuj pag'os vi'n,” kaj li en'ir'is la konstru'aĵ'o'n. Je li'a grand'a surpriz'o est'is butik'o por la vend'ad'o de ĉokolad'o'j kaj bombon'o'j. Bel'et'a fraŭl'in'o est'is en la butik'o kaj tuj salut'is li'n per ĝentil'a'j vort'o'j, kiu'j'n li tut'e ne kompren'is.
“Mi tim'as, ke mi erar'is, fraŭl'in'o,” li dir'is angl'e. “Mi serĉ'as S-ro'n Halstrom. Ĉu li est'as ĉi tie?”
“Halstrom?” ŝi dir'is, “choklad, ja!” kaj ŝi montr'is al li bel'eg'a'n skatol'o'n kun grand'a mult'kolor'ig'it'a ruband'o.
“Mi ne ven'is por aĉet'i ĉokolad'o'j'n, nek suker'aĵ'o'j'n. Mi dezir'as vid'i S-ro'n Halstrom... Herr Halstrom... Monsieur Halstrom... aŭ simpl'e, se tio pli plaĉ'as al vi, ... Mr. Halstrom. Ĉu li ankoraŭ al'ven'is?”
Ŝi ne kompren'is, sed, kred'ant'e, ke li bezon'as pli bon'a'n skatol'o'n ol ŝi jam montr'is al li, komenc'is serĉ'i por pli'luks'a'j. Kiam la pacienc'o de Merchant mal'grand'iĝ'is je la mikroskop'a punkt'o, la vetur'ig'ist'o en'ir'is kaj per energi'a'j gest'o'j montr'is, ke li trov'is la ĝust'a'n lok'o'n. Li ankaŭ klar'ig'is la afer'o'n al la fraŭl'in'o, kiu rid'et'is gaj'e anstataŭ plend'i pri la perd'o de temp'o, kiu okaz'is ĉe ŝi. La ofic'ej'o de S-ro Halstrom est'is ĉe la ses'a etaĝ'o, kaj tial la tri hom'o'j dev'is supr'e'n'ir'i la long'a'j'n ŝtup'ar'o'j'n kun la ĉiu'j pak'aĵ'o'j, ĉar, pro la fru'ec'o de la hor'o, la lift'o ankoraŭ ne funkci'as. Al'ven'int'e ĉe la pord'o, kiu sur'hav'as la nom'o'n: “H. Halstrom”, ili natur'e kred'is, ke ili'a'j ĝen'o'j tuj fin'iĝ'os. Sed, ne. La pord'o est'as ankoraŭ ŝlos'it'a. La angl'o'j ne hav'is sved'a'n mon'o'n por pag'i la vetur'ig'ist'o'n kaj li rifuz'is akcept'i angl'a'n aŭ finland'an. Do, la tri hom'o'j sid'iĝ'is sur la pak'aĵ'o'j'n kaj atend'is la al'ven'o'n de la agent'o. Pas'is ebl'e du'on'a hor'o, kaj mal'jun'a vir'in'o supr'e'n'grimp'is per mal'rapid'a'j, jam lac'a'j paŝ'o'j, la ŝtup'ar'o'n. Ŝi ven'is por pur'ig'i la ofic'ej'o'j'n de tiu etaĝ'o.
“Je kiom'a hor'o kutim'e al'ven'as S-ro Halstrom, sinjor'in'o?” demand'is la vetur'ig'ist'o, sved'e.
“Je la dek'a,” est'is ŝi'a respond'o, kiu'n ŝi klar'ig'is al la amik'o'j, montr'ant'e la cifer'o'n sur la poŝ'horloĝ'o de Klem.
“Ankoraŭ du hor'o'j kaj du'on'o! Ni dorm'u,” dir'is Merchant, kaj la tri ferm'is la okul'o'j'n por ripoz'i, sed de'nov'e oni aŭd'is la al'proksim'iĝ'o'n de pied'o'j. Ĉu pov'as est'i S-ro Halstrom? cert'e la son'o est'as far'it'a de la pez'a'j pied'o'j de ia vir'o... jen li ven'as... jen li... jen li ne ven'as... est'as polic'an'o!
Li kaj la vetur'ig'ist'o hav'is inter'parol'ad'o'n el kiu la angl'o'j ne kompren'is unu vort'o'n, sed montr'is grand'a'n surpriz'o'n kiam eĉ la polic'an'o sid'iĝ'is apud ili kun klar'a intenc'o rest'i ĝis la fin'o de la afer'o, aŭ, kiel oni dir'as angl'e: ĝis la hejm-re'ven'o de la bov'in'o'j. Ili ne pov'is toler'i la strang'a'n silent'o'n kaj tial ili mult'e parol'is unu al la ali'a'j, kvankam sen ia inter'kompren'o. Ili mult'e rid'is kaj fum'is sen'nombr'a'j'n cigared'o'j'n. Klem antaŭ'e ne fum'is finlandajn cigared'o'j'n, ĉar li pren'is sufiĉ'e grand'a'n kvant'o'n da angl'a'j kun si, sed last'a'temp'e la proviz'o konsum'iĝ'is. La finlanda spec'o est'as iom strang'a por tiu'j, kiu'j ne kutim'as al ili, ĉar la tabak'o plen'ig'as nur du'on'o'n de la cigared'o... la ali'a du'on'o est'as tub'et'o el pajl'o. Klem fum'is sen'zorg'e, sed kiam la fajr'o ating'is la lok'o'n, kie la tabak'o fin'iĝ'as, la varm'a cindr'o el'fal'is sur la krur'o'n de la fum'int'o. Klem sent'is pik'et'o'n kaj frot'is la krur'o'n, sed la cindr'o tuj brul'ig'is al li la fingr'o'n kaj li ek'salt'is kun dolor'o. Est'is nur bagatel'a afer'o, sed la surpriz'o kaŭz'is al li moment'a'n ekscit'ec'o'n... li post'e konstat'is, ke li ver'e imag'is, ke oni paf'vund'is li'n.
“Jen domaĝ'o!” dir'is Klem. “La cigared'o brul'ig'is mi'a'n pantalon'o'n... est'as tru'o ĉi tie kaj oni pov'as klar'e vid'i la karn'o'n tra ĝi.”
“Mi pov'as ripar'i tio'n sen help'o de tajlor'o,” dir'is Merchant, kiu tuj pren'is si'a'n font'o'plum'o'n kaj far'is ink'makul'o'n sur la karn'o'n. Ĉiu'j rid'et'is pri la afer'o, ĉar ĝi help'is pas'ig'i iom da temp'o. Tamen, kiam Klem en'ir'is la ban'ej'o'n je la sekv'int'a maten'o kaj ek'vid'is la makul'o'n, li unu'e kred'is, ke est'as kontuz'o... li forges'is la ink'o'n de la ripar'ist'o!
Je la naŭ'a, S-ro Halstrom fin'e al'ven'is kaj grand'a pantomim'o de'nov'e komenc'is, ĉar eĉ li ne sci'is la angl'a'n lingv'o'n. Merchant sukces'is kompren'ig'i li'n, ke li dev'as pag'i la vetur'ig'ist'o'n kaj tio'n li far'is. Li ankaŭ pag'is mon'o'n al la polic'an'o, kiu nur en'ir'is, kiel oni post'e el'trov'is, por demand'i kial oni las'is la fiakr'o'n en la strat'o tiel long'e.
Ili en'ir'is la ofic'ej'o'n kaj S-ro Halstrom montr'is per si'a poŝ'horloĝ'o, ke io okaz'os je la dek'unu'a, sed kio, la angl'o'j ne bon'e kompren'is. Tamen, se oni sufiĉ'e long'e atend'os, afer'o'j kutim'e ord'iĝ'as. Je la dek'unu'a ali'a sinjor'o en'ir'is... est'is la bo'patr'o de S-ro Halstrom, kiu zorg'is pri li'a korespond'ad'o en la angl'a lingv'o, sed ĉiam konstru'is si'a'j'n respond'o'j'n el fraz'libr'o'j... li ne kapabl'is parol'i la lingv'o'n! Sekv'is, ke ankaŭ li el'tir'is la poŝ'horloĝ'o'n kaj montr'is per ĝi, ke je la unu'a post'tag'mez'e, ali'a hom'o al'ven'os!!!
“Sed ni est'as mal'sat'a'j... ĉu ni ne pov'as el'ir'i kaj manĝ'i?” demand'is Merchant. La du sved'o'j gaj'e rid'et'is, sed cert'e ne kompren'is la propon'o'n. Tial, est'is neces'e mal'ferm'i la buŝ'o'n kaj ŝajn'e en'met'i manĝ'aĵ'o'j'n. Tio hav'is bon'a'n efik'o'n. Ili ĉiu'j el'ir'is kaj bon'e regal'is si'n en unu el la plej luks'a'j restoraci'o'j en la urb'eg'o. Je la unu'a hor'o ili re'ir'is al la ofic'ej'o kaj kelk'a'j'n minut'o'j'n post'e al'ven'is la edz'in'o de S-ro Halstrom, kiu ricev'is si'a'n eduk'ad'o'n en Angl'uj'o kaj sekv'e sen'prokrast'e far'is kontent'ig'a'n solv'o'n por ĉiu'j problem'o'j.
Ili post'e pas'ig'is tre'eg'e agrabl'a'n tag'o'n en Stokholmo kaj est'is profund'e en'sorĉ'it'a'j de la bel'ec'o'j de tiu perl'o de la nord'o. Ebl'e pli ol ĉio, ili impres'iĝ'is de la natur'a ĝentil'ec'o de la sved'o'j mem. Oni oft'e dir'as, ke la franc'o'j est'as la plej ĝentil'a'j hom'o'j en la mond'o, sed la sved'o'j ŝajn'e super'as eĉ la franc'o'j'n.
La vesper'manĝ'o okaz'is ĉe bel'eg'a restoraci'o kaj grand'a amas'o da hom'o'j ĉe'est'is. Sed ĉe unu tabl'o est'is apart'e gaj'a ar'et'o kiu tuj al'tir'is la atent'o'n de la ali'a'j gast'o'j.
“Jen est'as feliĉ'a fest'et'o, sinjor'o'j,” dir'is S-in'o Halstrom. “Vi pov'as vid'i por vi mem ke en ĉi tiu urb'o oni si'n amuz'as tre bon'e, ĉu ne?”
La angl'o'j ĵet'is rigard'o'n en la direkt'o montr'it'a de la sinjor'in'o, kaj Merchant ĝoj'e ek'kri'is: “Est'as S-ro Tell kaj grup'et'o da ali'land'a'j Esperant'ist'o'j... Pardon'u al mi, mi kon'as ili'n kaj ŝat'us salut'i ili'n.”
“Esperant'ist'o'j... kiel interes'e... ĉu vi pov'as aranĝ'i ke ni ankaŭ sid'u kun'e kun ili?” ŝi pet'is.
“Plezur'e, se vi permes'os... vi cert'e trov'os ili'n tre agrabl'a'j hom'o'j,” kaj li tuj ir'is al la sam'ide'an'a rond'et'o.
“Jen tiu fripon'o, Merchant!” dir'is Tell. “Ĉu vi ver'e fal'is el la ĉiel'o?”
“Ne, sed mi opini'as, ke mi trov'is paradiz'o'n sur la ter'o. Ĉu vi pov'as hav'ig'i lok'o'n ĉi tie por kvin plu? Mi hav'as mi'a'n amik'o'n, Kensford, kun mi, kaj ankaŭ tri sved'a'j'n ge'amik'o'j'n, kiu'j ne sci'as Esperant'o'n, sed est'os bon'a okaz'o por gajn'i ili'n por la Stokholma Societ'o.”
“Kaj mi nom'is vi'n fripon'o!” dir'is Tell, kun gaj'a rid'et'o. “Nun vi est'as bon'eg'ul'o. Ne perd'u moment'o'n... ni far'os por ili bon'a'n akcept'o'n.”
Ili hav'is ver'e amik'a'n rond'o'n. S-ro Tell al'parol'is al Halstrom en la sved'a lingv'o, D-ro Arnhold, kiu est'is inter la gast'o'j, parol'is german'e kun la bo'patr'o, kaj Klem pen'is varb'i si'a'n unu'a'n rekrut'o'n por la mov'ad'o parol'ant'e angl'e al la sinjor'in'o. La ali'a'j kompren'ebl'e parol'is pri si'a'j spert'o'j dum la kongres'o esperant'e. Mal'bon'a komenc'o oft'e hav'as bon'a'n fin'o'n.
Post kvar tag'o'j de la plej feliĉ'a'j tra'viv'o'j en Stokholmo, Merchant kaj Klem vetur'is per rapid'a vagon'ar'o al Malmö, de kie ili pren'is vapor'ŝip'o'n ĝis Sassnitz kaj post'e ir'is rekt'e al Berlino, kiu'n urb'eg'o'n ili ating'is sen i'a'j not'ind'a'j spert'o'j. Ĉi tio ne est'as gvid'libr'o kaj tial mi ne permes'as al mi pri'skrib'i la vid'ind'aĵ'o'j'n de Sved'uj'o kaj de German'uj'o, kvankam ili ver'e merit'as tut'kor'a'n laŭd'o'n. Mi'a task'o est'as sekv'i la aventur'o'j'n de Klem kaj se mi moment'e for'las'us li'n por rigard'i al ali'a'j aĵ'o'j, neni'u pov'us dir'i, kio okaz'us al li.
La financ'a stat'o de German'uj'o, je tiu temp'o, est'is ver'e terur'a. La mark'o fal'is kaj re'fal'is mult'foj'e ĉiu'tag'e kaj kaŭz'is grand'a'j'n ĝen'o'j'n kaj perd'o'j'n al ĉiu. La du angl'o'j pren'is taksimetr'o'n de la staci'dom'o al la hotel'o kaj la kost'o, laŭ la montr'il'o, est'is unu mark'o, sed ili don'is al la vetur'ig'ist'o cent mark'o'j'n. Li ne dir'is unu vort'o'n sed rapid'e for'ir'is. Je la sam'a tag'o ili pren'is ali'a'n iom pli'long'a'n vetur'ad'o'n kaj don'is kvin'dek mark'o'j'n kaj de'nov'e la vetur'ig'ist'o for'ir'is sen vort'o. Post kelk'a'j simil'a'j spert'o'j ili fin'e prezent'is nur dek mark'o'j'n kaj la vetur'ig'ist'o far'is al ili riverenc'o'n. La klar'ig'o ŝajn'e est'as, ke la unu'a'j vetur'ig'ist'o'j kred'is ke la angl'o'j ne sci'is la valor'o'n de la mon'o kaj tim'is ke per tro grand'a montr'o de dank'em'ec'o, ili el'trov'os si'a'n erar'o'n kaj postul'us re'pag'o'n... kvankam la sol'a ide'o de la angl'o'j est'is, ne profit'i per la mal'bon'a stat'o de la valut'o.
Ne hav'ant'e bon'a'n sci'o'n de la german'a lingv'o, ili ne ĝu'is la rest'ad'o'n en Berlino je la sam'a grad'o kiel en Stokholmo, sed malgraŭ mank'o de kompren'ad'o, ili hav'is mult'a'j'n plezur'o'j'n kaj kiam ili okaz'e renkont'is F-in'o'n Hag'e'n en la fam'a strat'o “Unter de'n Lind'e'n”, ili preskaŭ salt'is por ĝoj'o, ĉar de tiu minut'o ali'a ekzist'ad'o komenc'iĝ'is por ili en la grand'a urb'eg'o. Ŝi konduk'is ili'n al la plej fam'a'j palac'o'j, muze'o'j, art-galeri'o'j, kaj elekt'is por ili bon'eg'a'j'n restoraci'o'j'n kaj teatr'a'j'n prezent'ad'o'j'n.
“Kun Esperant'o,” dir'is Merchant, “ni est'as princ'o'j de la reĝ'a sang'o; sen Esperant'o, ni est'as fremd'ul'o'j kun ne'mov'ebl'a'j lang'o'j, ĉu ne, Klem?”
“Jes, sinjor'o, est'as kvazaŭ mirakl'o subit'e okaz'as kiam ni ie renkont'as sam'ide'an'o'n. Kaj mi opini'as ke Fraŭl'in'o Hag'e'n est'as unu el la plej ĉarm'a'j, kiu'j'n mi ĝis nun vid'is.”
“Ha! Ĉu vi'a kor'o fin'e sufer'as atak'o'n?”
“Ne preciz'e, sed ŝi est'as... mi ne sci'as kiel dir'i... ŝi est'as... ŝi mult'e plaĉ'as al mi.”
“Hav'u zorg'o'n, mi'a jun'a amik'o, aŭ vi re'ir'os al vi'a Mellowdale kun edz'in'o.”
“Ne, sinjor'o. Mi neniam hav'us la kuraĝ'o'n dir'i al ŝi ke mi am'as ŝi'n, eĉ se mi am'us ŝi'n.”
“La kuraĝ'o ven'as kun la knab'in'o, Klem. Se vi ne posed'as la kuraĝ'o'n, est'as bon'a sign'o ke ĉi tiu ĉarm'ul'in'o ne est'as destin'it'a de la sort'o far'iĝ'i S-in'o Kensford.”
“Mi kred'as ke ne... sed ŝi est'as...”
“Est'as konsent'it'e, Klem... ŝi est'as!”
La tag'o por for'ir'i al'ven'is kaj ili ir'is al “Cook” por aĉet'i la bilet'o'j'n. Je si'a grand'a surpriz'o ili dev'is star'i en long'a vic'lini'o, ĉar ŝajn'is ke la tut'a hom'ar'o ankaŭ ven'is kun la sam'a cel'o.
“Vi sid'iĝ'u, sinjor'o,” dir'is Klem. “Mi pov'as hav'ig'i la bilet'o'j'n.”
“Bon'e, vi est'as mult'e pli jun'a ol mi.”
Merchant sid'iĝ'is apud mal'jun'a sinjor'in'o kaj post kelk'a'j minut'o'j not'is ke ŝi aspekt'as angl'e. Li tuj demand'is al ŝi: “Pardon'u mi'n, sed se vi est'as angl'in'o, ebl'e mi pov'as help'i al vi.”
“Dank'o'n, sinjor'o,” ŝi respond'is. “Mi ne est'as angl'in'o sed hav'as la pli grand'a'n honor'o'n est'i skot'in'o!! Feliĉ'e mi ne bezon'as help'o'n, ĉar mi'a fil'in'o jam zorg'as pri ni'a'j bilet'o'j.”
“Bon'e, sed est'ant'e an'o'j de la sam'a Imperi'o, ni pov'as parol'i, se tio plaĉ'as al vi.”
“Kun plezur'o. Mi ne aŭd'is unu vort'o'n angl'a'n dum la pas'int'a'j du monat'o'j, krom tiu'j parol'it'a'j al mi de mi'a fil'in'o. Mi jam est'as tre mal'pacienc'a por re'vid'i la bel'a'n land'o'n de Robbie Burns.”
“Tio'n mi pov'as kompren'i. El kia urb'o vi ven'as, sinjor'in'o?”
“El la fam'a kaj histori'a urb'o Ayr. Ĉu vi iam ir'is tie'n?”
“Unu foj'o'n, kaj mi hav'as bel'a'n memor'o'n pri ĝi. Mi eĉ ricev'is invit'o'n de la Provost vizit'i la urb'dom'o'n kaj hav'is en mi'a'j man'o'j la reĝ'a'n dokument'o'n, kiu proklam'is la liber'ec'o'n de Ayr.”
“Tio est'is ver'e grandioz'a honor'o por vi. Mi'a nom'o est'as Macpherson. Kaj la vi'a?”
“Merchant. Nun, ni est'as kvazaŭ parenc'o'j, ĉu ne?”
“Pli'bon'e, ni est'as amik'o'j: parenc'o'j tro oft'e inter'disput'as... est'as la hom'o'j, kiu'j'n ni ĵus renkont'is, kiu'j est'as la plej agrabl'a'j.”
“Konsent'it'e, sed, por pas'ig'i la temp'o'n ni dev'as est'i parenc'o'j... ĉu vi ne rimark'is la sci'vol'ec'o'n de vi'a fil'in'o? Ŝi ne pren'as la okul'o'j'n de ni.”
“Ha! est'os nov'a spert'o por ŝi... kutim'e est'as mi kiu dev'as ten'i la okul'o'j'n sur ŝi... ŝi ĉiam al'tir'as la atent'o'n de la vir'o'j.”
“Mi hav'as ide'o'n. Ĉu est'as en vi'a famili'o vir'o kiu'n ŝi ne vid'is de long'a temp'o?”
“Est'as ŝi'a onkl'o James, tre mal'ind'a vir'o, kiu for'kur'is el Ayr antaŭ du'dek jar'o'j. Ni ne aŭd'is pri li, sed opini'as ke li loĝ'as en Aŭstrali'o, se oni ne jam pend'ig'is li'n.”
“Bon'e... mi est'os ŝi'a onkl'o, James, kaj mi'a amik'o... kiu star'as en la vic'lini'o iom post ŝi, est'os ŝi'a kuz'o.”
“Vi est'as ŝerc'ul'o, sinjor'o, sed la ide'o ebl'e amuz'os ni'n... kvankam mi konfes'as ke mi ne oft'e ŝerc'as hejm'e... jen ŝi ven'as... ne forges'u, ŝi'a antaŭ'nom'o est'as Maggie kaj la mi'a Mary.”
“Patr'in'o, al kiu vi...” komenc'is la fil'in'o, rigard'ant'e de la sinjor'in'o al la ne'kon'at'ul'o laŭ'vic'e.
“Vi ne memor'as mi'n? Ĉu oni neniam parol'is al vi pri vi'a vagabond'a onkl'o, James?”
“Onkl'o James? ho! mi ĝoj'as vid'i vi'n,” ŝi respond'is, kaj tuj ĉirkaŭ'pren'is la surpriz'it'a'n Merchant per si'a'j fort'a'j brak'o'j.
“Maggie!” ek'kri'is la patr'in'o, tre'eg'e ŝok'it'e.
“Ĉu est'as mal'permes'it'e kares'i long-perd'it'a'n onkl'o'n en ĉi tiu land'o?”
“Sed li ne est'as...”
“... dezir'ind'a parenc'o? Tio'n mi sci'as, sed mi ĉiam admir'is vi'n, onkl'o James. Vi hav'is la kuraĝ'o'n for'kur'i el la dorm'em'a urb'o Ayr, kie ĉiu tag'o simil'as al la ali'a'j.”
“Pardon'u mi'n, Maggie... jen mi'a fil'o, Klem,” dir'is Merchant, por ŝanĝ'i la konversaci'o'n.
“Mi ankaŭ hav'as kuz'o'n... ho! kiel ĝu'ind'a renkont'o... kar'a Klem... mi'a am'at'a kuz'o!” kaj de'nov'e ŝi ĵet'is la brak'o'j'n ĉirkaŭ ali'a'n kol'o'n. Klem natur'e ruĝ'iĝ'is kaj tut'e perd'is la kapabl'o'n parol'i.
“La ŝerc'o sufiĉ'e long'e daŭr'is,” dir'is S-in'o Macpherson, “jen lecion'o por vi, Maggie. Ĉi tiu sinjor'o est'as amik'o de mi kaj ĉi tiu jun'ul'o est'as li'a amik'o. Por pas'ig'i la temp'o'n ni aranĝ'is surpriz'o'n por vi sed vi'a mal'delikat'a kondut'o ruin'ig'is ĉio'n... est'as ni kiu'j ricev'is la surpriz'o'n. Vi dev'as ŝpar'i vi'a'j'n kis'o'j'n por vi'a edz'o... se vi iam kapt'us unu.”
Merchant sent'is ke la temp'o al'ven'is por far'i klar'ig'o'n de la tut'a afer'o kaj tio'n li far'is.
Post la klar'ig'o li dir'is: “La kulp'o est'as mi'a kaj la sol'a rekompenc'o kiu'n mi pov'as propon'i, est'as ke vi ambaŭ vesper'manĝ'u kun S-ro Kensford kaj mi hodiaŭ vesper'e. Se vi rifuz'us, mi sci'us ke vi ne pardon'as mi'n pro mi'a kondut'o.”
“Vesper'manĝ'i kun vi? Est'us agrabl'a okaz'o por ni,” dir'is F-in'o Macpherson. “Ni jam vojaĝ'is dum du monat'o'j kaj ĝis nun ne vid'is la ekster'o'n de hotel'o post la ok'a hor'o.”
“Do, vi est'os ni'a'j gast'o'j?”
“Vi est'as tre afabl'a'j,” dir'is la patr'in'o, “jes... ni ir'os kun plezur'o... sed kie'n?”
“Ne hav'u ĝen'o'n pri tio... ni ven'os por vi ĉe vi'a hotel'o je la du'on'o post la sep'a... ĉu tiu hor'o taŭg'as por vi?”
“Tut'e ne! Ni ne dezir'as perd'i la du'on'o'n de la vesper'o,” ek'kri'is S-in'o Macpherson.
“Bon'e... ni ven'os je la sep'a preciz'e... oni ne vesper'manĝ'as pli'fru'e en la kabared-hotel'o'j.”
Ili “ĝis-la-re'vid'is” unu la ali'a'j'n kaj tiam Klem turn'is si'n al la amik'o kaj dir'is: “Mi tre bedaŭr'as, sed mi ne hav'ig'is la bilet'o'j'n. Kiam mi'a vic'o al'ven'is kaj mi propon'is la mon'o'n, oni dir'is ke la mark'o ankoraŭ fal'ad'is kaj ke mi dev'as pag'i 2,000 pli ol mi hav'is en german'a mon'o.”
“Sed ili akcept'as la angl'a'n, ĉu ne?”
“Ne, oni dev'as ŝanĝ'i la mon'o'n ĉe ali'a bilet'ej'o. Mi nur ven'is por klar'ig'i la afer'o'n al vi antaŭ ol far'i tio'n.”
“Ni ambaŭ ir'os.”
Ili star'is en ali'a long'a vic'lini'o, kaj subit'e sinjor'o al'proksim'iĝ'is al ili kaj dir'is tre mal'laŭt'e: “Ĉu vi dezir'as far'i mon'ŝanĝ'o'n, sinjor'o'j?”
“Jes, ĉu vi hav'as german'a'n mon'o'n por angl'a?”
“Kiom vi bezon'as?”
“Mon'o'n por dek funt'o'j angl'a'j.”
“Jen vi hav'as, sinjor'o'j,” kaj li el'tir'is el la poŝ'o si'a'n mon'uj'o'n.
“Ĉi tiu'j not'o'j est'as en ord'o? ... ili aspekt'as iom mal'sam'a'j ol tiu'j, kiu'j'n ni ĝis nun uz'is.”
“Kompren'ebl'e, sinjor'o'j, demand'u pri ili je la kas-giĉet'o.”
Merchant akcept'is la konsil'o'n kaj oni dir'is ke la not'o'j est'as bon'a'j. Ili re'ir'is al la bilet'ej'o kaj oni dir'is ke la bilet'o'j est'os pret'a'j nur je la morgaŭ'a maten'o. Ili ne pov'as vend'i plu'a'j'n bilet'o'j'n por tiu tag'o!
Plend'o'j ne help'is kaj tial ili for'ir'is al si'a hotel'o por far'i prepar'ad'o'j'n por la regal'ad'o de la skot'in'o'j. La ĉef-kelner'o rekomend'is al ili luks'a'n kabared-hotel'o'n en la centr'o de la urb'eg'o kaj telefon'is por rezerv'i apart'a'n tabl'o'n por ili. Tiam ili vetur'is al la hotel'o kie loĝ'is la gast'in'o'j kaj trov'is ke ili vest'is si'n en si'a'j plej al'log'a'j rob'o'j. Al'ven'int'e ĉe la hotel'o ili sent'is iom da embaras'o pro tio, ke neni'u krom ili jam al'ven'is, sed S-in'o Macpherson dir'is ke ne grav'as pri la ali'a'j hom'o'j; est'as bel'eg'a lok'o kaj ŝi hav'os temp'o'n por ĉirkaŭ'rigard'i la tut'o'n kaj ankaŭ observ'i la al'ven'o'n de la ali'a'j vizit'ont'o'j.
Ili hav'is bon'a'n amuz'ad'o'n. La manĝ'ad'o est'is bon'eg'a, la vin'o'j bon'gust'a'j kaj la danc'ad'o al'log'a. Ili rest'is tie ĝis la du'a maten'e kaj kiam ili re'vetur'is al si'a hotel'o, la du skot'in'o'j deklar'is ke est'is la plej mir'ind'a tra'viv'o de ili'a tut'a viv'o.
“Ho! kiam ni pri'skrib'os la afer'o'n al ni'a'j amik'in'o'j en Ayr,” dir'is la sinjor'in'o, “cert'e neni'u kred'os ni'a'n rakont'o'n. Sed jen est'as la menu'o, jen la program'o de muzik'o, jen la kalkul'o, kiu'n vi for'ĵet'is, sinjor'o, sed feliĉ'e mi kapt'is ĝi'n antaŭ ol ĝi difekt'iĝ'is... jen la bilet'o por la vest'ej'o... kiu'n mi sukces'is re'pren'i post oni en'man'ig'is al mi mi'a'n surtut'o'n kaj jen not'o de la kost'o'j de la divers'a'j taksimetr'o'j kiu'j'n vi hav'ig'is por ni... ho! ili ne dezir'os kred'i al mi, sed mi posed'as la atest'o'j'n por montr'i ke ni ne imag'is la afer'o'n. Mir'ind'a vesper'o, sinjor'o'j... Kiam vi ven'os al Ayr de'nov'e, mi invit'os ĉiu'j'n amik'in'o'j'n por ke ili pov'u vid'i por si mem ke ni'a'j kun'ul'o'j est'is ĝentil'hom'o'j.”
“Est'is por ni ankaŭ tre'eg'e agrabl'a vesper'o, ĉu ne, Klem?”
“Jes, mi tre'eg'e ĝu'is ĝi'n kaj esper'as ke mi hav'os la plezur'o'n ir'i al Skot'land'o por renkont'i vi'n kaj vi'a'j'n amik'o'j'n...”
“Ne amik'o'j'n... amik'in'o'j'n, sinjor'o... mi ne hav'as ali'a'j'n.”
“...amik'in'o'j'n, S-in'o Macpherson.”
“Kor'a'n dank'o'n... ĝis la re'vid'o,” dir'is ŝi.
“Ĝis la re'vid'o... onkl'o James... Feliĉ'a'j'n tag'o'j'n por vi... kuz'o Klem,” dir'is Maggie, kun petol'a rid'et'o.
“Ĝis la re'vid'o,” eĥ'is Klem.
“Ni baldaŭ re'vid'os unu la ali'a'j'n en la bel'a land'o de kuk'o'j kaj de Robbie Burrrrrns,” al'dir'is Merchant, kun van'a pen'o don'i al si'a'j vort'o'j ver'e skot'a'n voĉ'ton'o'n.
Oni oft'e alud'as pri “la maten'o post la antaŭ'a vesper'o” kiu fraz'o signif'as ke oni ne saĝ'e kondut'is kaj tial sufer'as per terur'a kap'dolor'o pro la grand'a kvant'o da vin'o en'glut'it'a kaj la tro grand'a nombr'o da cigar'o'j kiu'j'n oni fum'is. Nek Merchant, nek Klem, kutim'iĝ'is al la ĝoj'o'j de la bon'viv'ant'o'j... ili mal'oft'e trink'is eĉ glas'o'n da vin'o kaj preskaŭ neniam fum'is i'o'n krom cigared'o'j. Sed ĉe la vesper'manĝ'o kun la skot'a'j sinjor'in'o'j, ili si'n ŝajn'ig'is est'i hom'o'j de la mond'o kaj rezult'is, ke la maten'o'n post'e, ili ambaŭ hav'is kap'o'n plen'ig'it'a'n per rapid'e funkci'ant'a maŝin'o, kiu ŝajn'e klopod'as por dis'pec'ig'i ĉiu'j'n part'o'j'n de la cerb'o, kaj stomak'o'n, kiu fort'e ribel'is je la vid'o de nutr'aĵ'o.
“Est'as strang'a spert'o por ni, Klem,” dir'is Merchant. “Mi neniam antaŭ'e sent'is tiu'n ĉi antipati'o'n kontraŭ manĝ'ad'o. Ĉu est'as ebl'e ke ni tro mult'e trink'is hieraŭ vesper'e?”
“Mi sent'as la sam'a'n... ebl'e est'is la nutr'aĵ'o'j kiu'j ne taŭg'is por ni,” respond'is Klem.
“Mi ne sci'as, sed... est'os la last'a foj'o por ni, Klem, ...la last'a foj'o.”
“Mi volont'e konsent'as. Sed ebl'e ni dev'as iom promen'ad'i anstataŭ manĝ'i... la freŝ'a aer'o help'os ni'n re'gajn'i ni'a'n fort'o'n.”
“Jes... aŭ ebl'e ni pov'us trov'i ban'ej'o'n...”
“Ne, sinjor'o... publik'a'j ban'ej'o'j pov'as hav'i vir'in'o'j'n sam'e kiel en Helsingforso... mi ne kuraĝ'os en'ir'i ali'a'n ĝis mi est'as de'nov'e en Angl'uj'o.”
Ili el'ir'is kaj, trov'int'e ke marŝ'ad'o est'as iom tro lac'ig'a, pren'is taksimetr'o'n kaj pet'is ke la vetur'ig'ist'o ir'u en la kamp'ar'o'n, sed nepr'e re'ir'u sufiĉ'e fru'e, por ke ili pov'u hav'ig'i si'a'j'n bilet'o'j'n antaŭ la tag'mez'a hor'o, ĉar pro tio, ke est'as sabat'o, la ofic'ej'o de “Cook” ferm'iĝ'os je tiu hor'o.
La vetur'ad'o est'is tre ĝu'ind'a kaj baldaŭ for'ig'is ĉiu'j'n dolor'o'j'n. Sed, kiam la temp'o al'ven'is por la re'ir'ad'o, unu el la pneŭmatik'o'j tra'pik'iĝ'is kaj pro la mal'spert'ec'o de la vetur'ig'ist'o, prokrast'ad'o okaz'is. Ili fin'e al'ven'is ĉe “Cook” kun sol'e dek minut'o'j je si'a dispon'o. Kaj tiam ili'a'j ver'a'j ĝen'o'j komenc'iĝ'is. La ofic'ist'o ne pov'is akcept'i la not'o'j'n, kiu'j'n ili prezent'is. Oni pag'us ili'n nur per'e de bank'o. “Vi hav'as temp'o'n por ir'i al la Dresdena Bank'o, tut'e apud'e, kaj oni ŝanĝ'os ili'n por vi.”
La du amik'o'j rapid'ir'is kaj en'ir'is la bank'o'n tuj antaŭ la ferm'ad'a hor'o. Ili prezent'is la mon-not'o'j'n kaj dir'is ke ili nur hav'as kelk'a'j'n minut'o'j'n je si'a dispon'o, sed la ofic'ist'o ne kompren'is la angl'a'n lingv'o'n kaj ir'is por serĉ'i interpret'ist'o'n. Post'e, ven'is ali'a vir'o, kiu ĝentil'e pet'is ke ili en'ir'u ali'a'n ĉambr'o'n.
“Cert'e, sinjor'o,” dir'is Merchant, “sed bon'vol'u don'i al ni la ŝanĝ'o'n ĉar la ofic'ej'o de ‘Cook’ ferm'iĝ'os post kelk'a'j sekund'o'j.”
“Pri vi'a'j dezir'o'j mi atent'os, sinjor'o'j... pardon'u mi'n unu moment'o'n,” kaj li el'ir'is kaj ferm'is la pord'o'n post si.
Ankaŭ plu'a vir'o en'ir'is... evident'e unu el la ĉef'ul'o'j de la bank'o, ĉar li est'is akompan'at'a de du ali'a'j vir'o'j, unu en uniform'o.
“Vi dezir'as hav'i ali'a'n mon'o'n por ĉi tiu'j not'o'j, sinjor'o'j, sed... antaŭ ol ŝanĝ'i ili'n, mi dev'as sci'i de kiu vi hav'ig'is ili'n kaj kiam kaj kie... ili est'as bon'a'j not'o'j sed ne ŝanĝ'ebl'a'j je vid'o.”
La angl'o'j detal'e pri'skrib'is tio'n, kio okaz'is ĉe “Cook” je la antaŭ'a tag'o, montr'is si'a'j'n pasport'o'j'n kun'e kun leter'o'j kiu'j'n ili hav'is en la poŝ'o'j kaj kontent'ig'is la bank'ist'o'n pri si'a mal'kulp'ec'o.
“Mi ĝoj'as, ke vi hav'ig'is posed'o'n de la not'o'j tut'e laŭ'leĝ'e, sed bedaŭr'ind'e ne est'os ebl'e ŝanĝ'i ili'n ĝis lund'o, ĉar la bank'o est'as nun ferm'it'a pro la semajn-fin'o. Se vi afabl'e ven'os ĉi tie'n je lund'o, est'os plezur'o vi'n help'i. Bon'a'n tag'o'n, sinjor'o'j,” kaj oni preskaŭ el'puŝ'is ili'n el la bank'o. Ili ir'is al “Cook” kaj trov'is, ke eĉ tiu ofic'ej'o est'is ferm'it'a kaj la ofic'ist'o'j jam for'ir'is por lud'i ĝis lund'o.
Ne est'as neces'e pri'skrib'i la vort'o'j'n uz'it'a'j'n de la amik'o'j... por pri'skrib'i ili'a'j'n pens'o'j'n oni bezon'us la plum'o'j'n de kelk'a'j aŭtor'o'j de verk'aĵ'o'j pri la Grand'a Milit'ad'o, ĉar neni'u, krom ili, posed'as la fort'ec'o'n de fraz'esprim'ad'o taŭg'a por la okaz'o. Post kvin minut'o'j, la koler'o for'flug'is kaj ili telefon'is al si'a amik'in'o, F-in'o Hag'e'n, kiu de'nov'e help'is al la du angl'o'j, kaj tre ĝu'ind'a semajn-fin'o en la ĉef-urb'eg'o de German'uj'o est'is bon'a rekompenc'o por la ne'atend'it'a plu'a rest'ad'o. La fraŭl'in'o dir'is, ke ili ver'e est'as bon'ŝanc'ul'o'j, ĉar ne est'as dub'o en ŝi'a kap'o, ke oni unu'e intenc'is arest'i ili'n ĝis la afer'o est'us kontent'ig'e solv'it'a... la ĉe'est'o de la uniform'it'a vir'o est'is atest'o pri tiu intenc'o.
“Arest'it'e?” ek'kri'is Klem. “Ho! tio est'us detru'int'a la karakter'o'n por ĉiam. Mi neniam akcept'os mon'ŝanĝ'o'n krom ĉe Bank'o eĉ se ĝi est'us prezent'it'a de la ĉef-ministr'o mem.”
Je la lund'o ili ankoraŭ ne pov'is ricev'i mon'o'n por la not'o'j... oni promes'is send'i ĉek'o'n pag'ebl'a'n je ia angl'a bank'o... la ĉek'o'n ili fin'e ricev'is, sed antaŭ ol ili pov'is en'bank'ig'i ĝi'n, la mal'feliĉ'a mark'o de'nov'e sufer'is grand'eg'a'n mal'supr'e'n'iĝ'o'n kaj ili'a'j dek funt'o'j fin'e hav'is nur la valor'o'n de kelk'a'j ŝiling'o'j. Anstataŭ akcept'i tiu'n sum'et'o'n, Klem en'kadr'ig'is ĝi'n por ke ĝi ĉiam re'memor'u li'n pri la decid'o, neniam far'i negoc'o'j'n kun ne'kon'at'ul'o'j. Okaz'e li rigard'as ĝi'n kaj rezult'as, ke li sonĝ'as pri la afer'o kaj imag'as ke la german'o'j konduk'as li'n al mal'liber'ej'o en la Nigr'a Arb'ar'o, kie li dev'as pas'ig'i la ceter'o'n de la viv'o! Kompat'ind'a Klem... li ne est'is far'it'a el la materi'o el kiu la societ'o far'as krim'ul'o'j'n. Ili pag'is por la bilet'o'j per ali'a'j bank'not'o'j kaj en'vagon'iĝ'is por la vetur'ad'o al Amsterdamo.
Oni oft'e konstat'as, ke Amsterdamo est'as la Venecio de la nord'o. Ne est'as ebl'e far'i kompar'o'n inter ĉeval'o kaj bov'o kaj laŭ la sam'a princip'o, oni ne pov'as far'i kompar'o'n inter la nom'it'a'j urb'o'j, ĉar ili est'as tro mal'sam'a'j en ĉiu'j rilat'o'j. Sed ne imag'u, ke mi ne ŝat'as Amsterdamon. Kontraŭ'e, mi am'as la mal'grand'a'n land'o'n de kanal'o'j kaj vent'um'il'o'j, kie la hom'o'j klak'ad'as tra la rond'ŝton'a'j strat'o'j en si'a'j larĝ'a'j rob'o'j kaj pantalon'o'j, kun pied'o'j vest'it'a'j per lign'o-ŝu'o'j. La viv'o ĉe ili ŝajn'as tre'eg'e trankvil'a kaj seren'a; oni hav'as sufiĉ'a'n temp'o'n por la pri'pens'ad'o kaj tut'e mank'as la ekscit'ec'o kaj sen'ĉes'a gest'ad'o de la sud'a'j popol'o'j.
Est'is iom post la nokt'mez'a hor'o, kiam la vagon'ar'o, per kiu ni'a'j amik'o'j vetur'is, en'ir'is la staci'dom'o'n... kiu'n ĝi al'proksim'iĝ'is tra ŝajn'e long'a river'o, ĉar oni vid'is la akv'o'n el la du flank'o'j de la kupe'o... kaj unu sol'a fiakr'o star'is ekster'e de la pord'eg'o. Klem tuj kapt'is ĝi'n kaj baldaŭ ili vetur'is tra la strat'o'j al si'a hotel'o. La sonor'il'o el'vek'is la pord'ist'o'n kaj ili en'ir'is tre lac'a'j kaj kun la esper'o ke ili sen'prokrast'e met'us la kap'o'j'n sur mol'a'j'n kap'kusen'o'j'n sed... la pord'ist'o port'is en la buton'tru'o mal'grand'a'n kvin'pint'it'a'n verd'a'n stel'o'n... li est'as sam'ide'an'o!!! Dorm'em'o tuj for'flug'is. Ili hav'as amik'o'n en tiu ne'kon'at'a urb'o. “Ĉu oni pov'as hav'i botel'o'n da vin'o por ebl'ig'i, ke ni tuj trink'u glas'o'n al la nov'a amik'ec'o?” Kompren'ebl'e. Oni ne est'as en Angl'uj'o, kie la hom'o'j dev'as ĉiam ag'i laŭ la ordon'o'j de la reg'ist'ar'o! Kiel oni kant'is dum la bel'eg'a Budapesta kongres'o post'e: “Trink'u, trink'u ruĝ'a'n vin'o'n,” ili ankaŭ trink'is je tiu okaz'o sed ne tro mult'e, ĉar la memor'o de la vesper'o en Berlino ankoraŭ rest'is freŝ'a. “Bon'a'n san'o'n, sinjor'o'j,” dir'is la pord'ist'o. “Feliĉ'a'n rest'ad'o'n en ni'a urb'o.” Ili tost'is unu la ali'a'j'n kaj tiam, laŭ la vort'o'j de la fam'a Pepys... “al la lit'o.”
La renkont'o kun la pord'ist'o est'is por ili bon'eg'a paŝ'o, ĉar li tuj aranĝ'is por la ĉe'est'o de kelk'a'j ge'sam'ide'an'o'j. Bedaŭr'ind'e, la ge'sinjor'o'j Isbrücker ankoraŭ ne re'ven'is de si'a liber'temp'o, sed S-ro Sevenhuijsen kaj li'a fil'in'o est'is hejm'e kaj invit'is la angl'o'j'n vizit'i li'n en li'a kamp'ar'a hejm'o. Unu afabl'a sam'ide'an'o ir'is kun ili al la Zuider-Zee, kie ili vid'is la vilaĝ'an'o'j'n en la naci'a'j kostum'o'j. Klem not'is, ke unu vir'o hav'is nombr'o'n da angl'a'j penc'o'j fiks'it'a'j al si'a pantalon'o anstataŭ buton'o'j kaj al'parol'is li'n pri la strang'a elekt'o: “Ho! ĉi tiu'j ne est'as grav'a'j. Ven'u je Dimanĉ'o kaj tiam mi montr'os al vi mi'a'n plej bon'a'n pantalon'o'n... ĝi sur'hav'as angl'a'j'n arĝent'a'j'n mon'er'o'j'n anstataŭ kupr'o'j'n.”
“Sed... kial?” demand'is Klem.
“Kiel reklam'o'n, sinjor'o. La angl'o'j est'as pli mal'avar'a'j ol ĉiu'j ali'a'j vizit'ant'o'j kaj por plaĉ'i al ili, mi nur uz'as angl'a'j'n mon'er'o'j'n.”
“Vi est'as brav'ul'o,” dir'is Merchant. “En ni'a land'o, la edz'in'o'j kutim'e serĉ'as en la poŝ'o'j de la edz'o'j por la mon'er'o'j kaj vi, kiu port'as ili'n ekster'e, met'as eĉ pli'grand'a'n tent'o'n antaŭ la okul'o'j'n de vi'a edz'in'o.”
“Mi'a edz'in'o, sinjor'o! Ĉu vi imag'as, ke mi kapabl'us ŝpar'i mon'o'n por fiks'i la pantalon'o'n se mi hav'us edz'in'o'n? Ne, mi est'as feliĉ'e ankoraŭ fraŭl'o kaj ĉi tiu'j mon'er'o'j est'as mi'a dot'o.”
“Nun mi kompren'as. Jen est'as mon'o, por ke vi aĉet'u buton'o'j'n kiu'j serv'os al vi post vi'a edz'iĝ'o.”
“Dank'o'n, sinjor'o... est'as la sam'a ŝerc'o kiu'n far'as preskaŭ ĉiu'j vizit'int'o'j. Se vi ne est'us dir'int'a tio'n, mi komenc'us kred'i, ke mi'a reklam'o jam far'iĝ'is tro mal'mod'a.”
Ili vizit'is la dom'o'n kie loĝ'is la Car'o Petro de Ruslando, nom'it'a en la histori'a'j libr'o'j “la Grand'a”. La sam'ide'an'o ankaŭ montr'is al ili kia'manier'e la holand'an'o'j re'gajn'as por la land'o vast'a'n ter'o'n, kiu sub'akv'iĝ'is dum jar'cent'o'j... mir'ind'a labor'ad'o sed far'ant'a grand'a'j'n profit'o'j'n al la en'land'an'o'j. Post'e ven'is la plej agrabl'a kaj plej interes'a tra'viv'o... vizit'o al diamant-polur'ej'o. Cert'e neni'u hom'o pov'us imag'i la lert'a'n kaj delikat'a'n labor'ad'o'n kiu neces'as por prepar'i tiu'j'n valor'a'j'n ŝton'et'o'j'n por pli'feliĉ'ig'i la vir'in'o'j'n. Ĉi tie ne est'as la lok'o por far'i detal'a'n pri'skrib'o'n, sed oni pov'as rekomend'i al ĉiu'j leg'ant'o'j kapt'i la unu'a'n okaz'o'n por mem vid'i la proced'o'n. Je la sugest'o de la gvid'ist'o la du angl'o'j pren'is kun si skatol'o'n da cigar'o'j por ili'n donac'i al la labor'ist'o'j. Post la dis'don'o la gvid'ist'o dir'is:
“Ĉi tiu'j hom'o'j ricev'as grand'eg'a'j'n salajr'o'j'n por si'a spert'a labor'ad'o, sed bedaŭr'ind'e ili ne zorg'as pri la mon'o. Rigard'u tiu'n hom'o'n nun... vi donac'is al li cigar'o'n kaj vi pov'as vid'i por vi mem, ke li ĵus ek'brul'ig'as ĝi'n per bank'not'o,” kaj tiu ŝajn'e okaz'is, ĉar la vir'o pren'is el amas'et'o da paper'o'j kiu kuŝ'is sur la benk'o apud li, unu foli'et'o'n, far'is el ĝi ek'brul'ig'il'o'n kaj tuj aplik'is ĝi'n al la cigar'o.
Klem al'proksim'iĝ'is al la vir'o por vid'i, ĉu aŭ ne est'is ver'a bank'not'o kaj je li'a grand'a surpriz'o trov'is ke est'as unu por dek gulden'o'j!!! Merchant ankaŭ far'is la sam'a'n sed ide'o en'ir'is la kap'o'n... li ankaŭ el'tir'is foli'et'o'n el la amas'et'o kaj ag'is sam'manier'e kiel la labor'ist'o... li uz'is bank'not'o'n por ek'brul'ig'i... ne cigar'o'n, sed... cigared'o'n! Klem imag'is, ke la amik'o tuj perd'is la raci'o'n. Kial ag'i laŭ tiu mal'saĝ'a kaj mal'ŝpar'a manier'o? Vid'int'e la indign'o'n de la jun'ul'o, Merchant montr'is al li la ali'a'n flank'o'n de la “bank'not'o”... est'as reklam'o por la cigar'o'j de ia firm'o en Amsterdamo. La mister'o klar'iĝ'is kaj la mal'ŝpar'ec'o de la holand'an'o'j ŝanĝ'iĝ'is al admir'o por ili'a gaj'ec'o.
La amik'o plu'e klar'ig'is al ili, ke la labor'ad'o est'as ver'e danĝer'a, ĉar pov'as okaz'i je iu moment'o ke unu el la transmisi'il'o'j ek'salt'us for de la rapid'e turn'iĝ'ant'a'j rad'o'j kaj kaŭz'us terur'a'n akcident'o'n. Je tiu moment'o oni ek'fal'ig'is kelk'a'j'n grand'a'j'n fer'stang'o'j'n kio far'is laŭt'a'n bru'o'n, sed nek Klem, nek Merchant, mov'et'is eĉ brov'o'n... ili est'is tro interes'it'a'j pri la polur'ad'o de la gem'o'j por not'i la “akcident'o'n”. Oni tuj gratul'is ili'n pro ili'a kuraĝ'o! “Oft'e okaz'as, ke vizit'ant'o'j preskaŭ el'salt'as el si'a haŭt'o, kiam ni far'as tiu'n bru'o'n... kred'ant'e ke la antaŭ'e menci'it'a ŝanc'o de akcident'o ver'e okaz'is.”
“Ne est'as kuraĝ'o, sinjor'o'j,” dir'is Merchant, “sed en ni'a ordinar'a viv'o, ni long'e kutim'iĝ'is al grand'a bru'ad'o en ni'a'j fabrik'o'j.”
“Ebl'e mank'as al la angl'o'j la imag'o,” dir'is unu el la apud'a'j vir'o'j, kiu mal'kontent'iĝ'is pro la mal'sukces'o de la laŭ'ŝajn'a akcident'o.
“Kiel vi vol'as, sinjor'o, sed ni est'as tre dank'em'a'j pro la privilegi'o kiu'n vi far'is al ni, permes'int'e vizit'o'n al ĉi tiu interes'a polur'ej'o. Est'ont'e, ni nur aĉet'os diamant'o'j'n kiu'j ricev'is si'a'n polur'o'n ĉi tie,” dir'is la angl'o.
La sekv'int'a'n nokt'o'n ili ir'is al la “Hoek van Holland” por en'ŝip'iĝ'i por la re'ven'o hejm'e'n. Ili forges'is rezerv'ig'i kajut'o'j'n kaj dev'is ankoraŭ unu'foj'e pren'i lok'o'n en long'a vic'lini'o por hav'ig'i bilet'o'j'n ĉe unu el la du bilet'ej'o'j. Ili moment'e hezit'is por vid'i je kiu el la du ili hav'us la pli'bon'a'n ŝanc'o'n, kiam Klem ek'kri'is: “Vid'u la afiŝ'o'n tie, sinjor'o... ‘Ĉi tie oni parol'as Esperant'e’... tiu est'as la bilet'ej'o por ni.”
“Sen'dub'e,” kaj ili pren'is si'a'j'n lok'o'j'n. Kiam ili al'ven'is je distanc'o de kelk'a'j metr'o'j de la fenestr'o, Merchant dir'is tre laŭt'e: “Mi esper'as ke oni ankoraŭ hav'os kajut'o'n de la unu'a klas'o por du sam'ide'an'o'j,” kaj tiam atend'is ĝis est'os li'a vic'o ĉe la fenestr'o.
“Du en kajut'o de la unu'a klas'o, mi'a kar'a amik'o,” dir'is la ruz'ul'o.
“Ha! vi est'as la sinjor'o, kiu antaŭ'avert'is mi'n, ĉu ne?”
“Jes... mi dub'is ĉu vi pov'us aŭd'i mi'n.”
“Feliĉ'e mi bon'e aŭd'is kaj ankaŭ prepar'is por vi, ĉar, por dir'i la ver'o'n, mi ne hav'as plu. Jen est'as la vi'a'j. Ĉu vi ŝat'as la serv'ad'o'n, kiu'n mi far'as ĉi tie por la mov'ad'o, sinjor'o?”
“Tre'eg'e mi ŝat'as ĝi'n kaj ĝoj'as ke ni pov'as profit'i per vi'a bon'a ide'o. Jen mi'a kart'o... se mi pov'us iam far'i al vi reciprok'a'n help'o'n ne forges'u skrib'i al mi.”
“Vi est'as la prezid'ant'o de la Brit'a Esperant'ist'a Asoci'o! Mi ĝoj'as renkont'i vi'n, sinjor'o. Kaj vi'a amik'o est'as ankaŭ sam'ide'an'o?”
“Jes... S-ro Kensford... memor'u la nom'o'n, ĉar li est'as la prezid'ont'o de ni'a asoci'o... mi pov'as cert'ig'i al vi...”
“Hurry up! if you please”* ek'kri'is voĉ'o tuj mal'antaŭ la babil'em'a Merchant.
“Excuse me, sir... this is an old friend.* Ĝis la re'vid'o, mi'a alt'estim'at'a sam'ide'an'o,” kaj la du angl'o'j for'ir'is al si'a'j lit'o'j.
La vojaĝ'o de Holando ĝis Harwich est'is tiel terur'a kaj dolor'ig'a, ke mi intenc'as tuj for'las'i Merchant kaj Klem. Mi est'as ebl'e la plej mal'bon'a mar'ist'o en la mond'o, kaj se mi rest'us sur la ŝip'o por pri'skrib'i la sufer'ad'o'j'n de mi'a amik'o kaj ankaŭ hav'i antaŭ la okul'o'j la mizer'o'j'n de mult'a'j ali'a'j kompat'ind'a'j hom'o'j, mi mem sen'dub'e far'iĝ'us mal'san'a.
Jes, mult'e pli'bon'e est'os for'flug'i al Mellowdale kaj sci'iĝ'i, kio okaz'is de post la for'ir'o de Klem al Finlando. Aŭtor'o, kiel jam dir'it'e, posed'as grand'a'j'n pov'o'j'n. Li pov'as sid'ig'i la leg'ant'o'n sur magi'a'n tapiŝ'o'n kaj en la daŭr'o de palpebr'um'o de okul'o, transport'i li'n kie'n ajn plaĉ'as al li. Li pov'as far'i eĉ pli mir'ind'a'j'n ag'o'j'n. Ebl'e vi memor'as la vort'o'j'n de D-ro Faust'us en la fin'a scen'o de la fam'a tragedi'o de Marlow... (mi est'as preskaŭ cert'a, ke vi neniam leg'is la tragedi'o'n, eĉ se vi aŭd'is pri ĝi, sed oni dev'as flat'i la leg'ant'o'n kaj ŝajn'ig'i ke li hav'as pli'grand'a'n sci'ad'o'n ol li ver'e posed'as, kaj sam'temp'e far'i al li bon'eg'a'n impres'o'n per'e de la mal'grand'a sci'o, kiu'n la aŭtor'o mem posed'as)... kiam la doktor'o ek'kri'is kun terur'a pasi'o:
“Halt'u! vi ĉiam-turn'iĝ'ant'a'j sfer'o'j de l’ ĉiel’
“Por ke la temp'o ĉes'u kaj neniam
“Ven'u la nokt'mez'a hor'o!”
La temp'o ne halt'is kaj la doktor'o mal'aper'is je la nokt'mez'a hor'o kun la demon'o'j. Sed aŭtor'o pov'as facil'e halt'ig'i la temp'o'n kaj eĉ aranĝ'i ke la leg'ant'o part'o'pren'u afer'o'j'n, kiu'j jam far'is part'o'n de la est'int'ec'o. Nur est'as neces'e imag'u, ke vi aŭd'is la magi'a'j'n vort'o'j'n, kiu'j'n mi ĵus deklam'is: “Alabam'o Prestolago”, kaj vi tuj trov'os vi'n antaŭ la Institut'o de Mellowdale. Est'as la sep'a hor'o vesper'e, kvankam ni ne for'ir'is de la ŝip'o ĝis iom post la dek'a. Ĉu ne est'as ver'e mir'ind'a ag'o? Eĉ Einstein, kiu pretend'as hav'i pli lert'a'n kaj pli intim'a'n sci'ad'o'n de la leĝ'o'j de la Univers'o ol ĉiu'j ali'a'j hom'o'j, ne kapabl'as mal'antaŭ'e'n'ir'ig'i la hor'o'j'n kun pli'grand'a facil'ec'o.
La vesper'a aer'o est'as iom freŝ'a kaj nur la ge'jun'ul'o'j ankoraŭ promen'ad'as tra la bel'a'j ale'o'j de la Park'o. Ĉiu'j ali'a'j jam en'ir'is la Institut'o'n. En la gimnastik'ej'o est'as grand'a bru'o kaj ekscit'ec'o kaj la instru'ist'o pen'eg'as por hav'ig'i iom da bon'a ord'o en la ekzerc'ad'o'j. En la bilard'ej'o grav'a'j konkurs'o'j okaz'as inter pli kaj mal'pli lert'a'j lud'ant'o'j. Ĉirkaŭ la ĉambr'o sid'as ebl'e du'dek mal'jun'ul'o'j, kiu'j neniam pren'is frap'il'o'n en la man'o'n sed tiu fakt'o ne mal'help'as ke ili ĉiu'j far'u konsil'o'j'n pri la plej bon'a metod'o por akir'i la poent'o'j'n. Ĉiam est'as la sam'a afer'o... neni'u iam hav'as lert'ec'o'n egal'a'n al tiu'j, kiu'j neniam part'o'pren'as la lud'ad'o'n! Sed temp'o ne permes'as long'a'n rest'ad'o'n ĉi tie... ni dev'as en'ir'i la Koncert'a'n Hal'o'n, kie ni'a amik'o, S-ro Wright, la orgen'ist'o, labor'eg'as por perfekt'ig'i la lud'ad'o'n de la orkestr'o. Ni aŭd'as la fin'a'j'n not'o'j'n de Marŝ-melodi'o je ni'a en'ir'o.
“Ho! mi'a'j amik'o'j,” dir'is la orgen'ist'o en ton'o de ver'a mizer'o, “ni neniam sukces'os, se vi ne ĉiu'j rigard'os al mi'a baston'et'o dum la prov'o'j. Ni jam lud'is la kompon'aĵ'o'n almenaŭ tri'dek foj'o'j'n kaj ankoraŭ est'as kelk'a'j mejl'o'j for de la perfekt'ec'o. Tom Bowles, bon'vol'u memor'i, ke vi dev'as silent'i dum tri takt'o'j post la kvin'a lini'o... kaj post'e est'as plu'a silent'o de tri takt'o'j post la sep'a, ktp. Vi'a kopi'o est'as klar'e mark'it'a. Anstataŭ rest'i, vi sen'ĉes'e blov'as ĝis la fin'o de la muzik'o kaj tial fin'as kvin minut'o'j'n antaŭ la ali'a'j.”
“Ne, sinjor'o,” respond'is Tom, indign'e. “Mi ne far'as tio'n. Kiam la fin'aĵ'o est'as fin'it'a, mi ĉiam re'lud'as la unu'a'n part'o'n por ke mi fin'u ĝust'e kun la ali'a'j... mi sci'as ke ni dev'as ĉiu'j fin'i je la sam'a moment'o... tio est'as bon'a lud'ad'o.”
“Jes, jes, kompren'ebl'e... sed tiu metod'o ne taŭg'as por bon'a harmoni'o. Don'u al mi vi'a'n instrument'o'n. Rigard'u mi'n. Mi lud'as jen'e... mi silent'as jen'e... nun mi de'nov'e lud'as... ĉu vi nun kompren'as?”
“Mi mal'ŝat'as tiu'n metod'o'n. Nur imag'u, ke kiam Klem... pardon'u... Sinjor'o Klem... al'ven'as ĉe la staci'dom'o... li aŭd'os la muzik'o'n... li rigard'os al ni... li vid'os ke ĉiu'j vir'o'j lud'as krom mi... li kred'os, ke mi ne pov'as blov'i mi'a'n trumpet'o'n... ne, ne! Tio ne taŭg'as por mi. Se mi ne pov'as blov'i la tut'a'n temp'o'n, ni dev'as hav'i ali'a'n ari'o'n por ke mi ne est'u silent'a.”
“Ne est'as ebl'e, Tom... kaj vi, Henry Smiles... vi dev'as bat'i la tambur'o'n laŭ la temp'o montr'it'a per mi'a baston'et'o... ne subit'e rapid'e kaj post moment'o mal'rapid'e.”
“Est'as facil'e parol'i, sinjor'o, sed tre mal'facil'e ag'i. Ĉi tie mi fort'e bat'as... tre bon'e... sed kiam ni est'as en la strat'o mi ne kapabl'as bat'i laŭ regul'a temp'o, sinjor'o. Kiam ni mal'supr'e'n'ir'as la strat'o'n, mi pov'as bat'i ĝi'n tiel rapid'e kiel plaĉ'as al vi, sed kiam ni supr'e'n'ir'as, mank'as al mi la spir'o por rapid'a frap'ad'o... mi preskaŭ ne pov'as port'i la tambur'o'n... la fort'o for'ir'as. Est'us pli'bon'e bat'i rapid'e dum la mal'supr'e'n'ir'o kaj mal'rapid'e dum la supr'e'n'ir'o, ĉu ne?”
“Ne ebl'a afer'o, Henry. Vi dev'os far'i long'a'j'n promen'ad'o'j'n anstataŭ en'ir'i la drink'ej'o'n... muzik'ist'o'j ne pov'as bon'e lud'i kaj mult'e drink'i.”
“Sed mi ne far'as tio'n.”
“Ver'e? Oni dir'as ke vi pas'ig'as mult'a'j'n hor'o'j'n en la “Blu'a Pork'o”.
“Ne por drink'i, sinjor'o... nur por inter'parol'i kun mi'a'j amik'o'j.”
“Sed...”
“... ho! mi konfes'as, ke de temp'o al temp'o mi hav'as glas'et'o'n. Ne est'as ebl'e rigard'i la bier'o'n en'ir'ant'a la mal'ĝust'a'j'n buŝ'o'j'n la tut'a'n temp'o'n.”
“Jes, jes... sed ni perd'as valor'a'j'n minut'o'j'n. Kaj vi, George Vales... kial vi far'is tiu'n terur'a'n blov'eg'o'n je la mez'o de la last'a prov'o?”
“Mi bedaŭr'as tio'n, sinjor'o... ne est'is mi'a kulp'o... est'is muŝ'o kiu rest'is sur la paper'o... mi kred'is ke est'is not'o kaj mi lud'is ĝi'n.”
“Ni ne pov'as permes'i muŝ'o'j'n ĉi tie... morgaŭ mi aĉet'os muŝ'mort'ig'il'o'n... sed nun, ni re'lud'os... ĉu vi ĉiu'j est'as pret'a'j? Joseph Barlow! kio'n vi far'as? vi'a violon'o est'as ĉe la dekstr'a ŝultr'o!”
“Jes, sinjor'o... mi pov'as pli'bon'e lud'i ĝi'n tie... mi est'as mal'dekstr'o'man'a.”
“Met'u ĝi'n sur la ali'a'n ŝultr'o'n... ne est'as ebl'e lud'i ĝi'n tia'manier'e.”
“Sed ĉiam mi...”
“... ŝanĝ'u la pozici'o'n aŭ for'ir'u, la temp'o for'flug'as. Sinjor'o'j... unu, du, tri... lud'u.”
Ili lud'is. La bru'ad'o est'is terur'a. Ŝajn'is ke ĉiu'j mal'akord'o'j kun'iĝ'is amas'e por for'tim'ig'i ĉiu'j'n aŭskult'ant'o'j'n.
“Fort'e!” kri'is Wright, kaj ĉiu'j lud'is pli laŭt'e ol iam.
“Fort'e! fort'e!” ripet'is la orgen'ist'o, kun mal'esper'o, kaj de'nov'e la bru'ad'o pli'grand'iĝ'is. Li kri'eg'is: “Halt'u!” Ili halt'is por ricev'i la kompliment'o'j'n, kiu'j, ili sent'is, est'as merit'it'a'j per la bon'eg'a lud'ad'o.
“Ho! mi'a'j kompat'ind'ul'o'j, ni neniam sukces'os. Mi pet'is kaj pet'eg'is, ke vi lud'u “fort'e” kaj vi tuj lud'is “du'obl'a'fort'e”. “Fort'e”, ne est'as la angl'a vort'o signif'ant'a “forty”... ho! kio'n mi pov'as far'i? Ebl'e mi dev'as tuj instru'i vi'n pri la signif'o de la divers'a'j muzik'a'j vort'o'j ankoraŭ unu'foj'o'n. Aŭskult'u... pianissimo signif'as mal'laŭt'e... fort'e signif'as...”
Sed, kar'a leg'ant'o, vi nepr'e dev'as est'i tre lac'a post la long'a vojaĝ'o kiu'n ni kun'e far'is de Holando, kaj tial mi propon'as ke vi tuj en'lit'iĝ'u, ĉar mi dezir'as konduk'i vi'n al grav'a komerc'a kun'ven'o morgaŭ post'tag'mez'e ĉe la ofic'ej'o de “Kensford Limited”. Do, bon'a'n nokt'o'n... dorm'u bon'e!
—
Ĉu vi sufiĉ'e re'freŝ'iĝ'is per vi'a nokt-ripoz'o? Mi ĝoj'as pri tio. Nun, ni dev'as rapid'ir'i al la kun'ven'o. Eĉ nun ni est'as iom mal'fru'e, ĉar la direktor'o'j de la firm'o jam sid'as ĉirkaŭ la tabl'o en la privat-kontor'o. Est'as kvar vir'o'j: S-ro Packman, kiu prezid'as kiel la oficial'a reprezent'ant'o de Klem, S-ro Armstrong kaj S-ro Moody, kiu'j reprezent'as la ofic'ist'o'j'n kaj la labor'ist'o'j'n de la firm'o, kaj S-ro Mansard, la administr'ist'o, kiu sekv'is la mal'am'at'a'n Snooks.
Je la moment'o je kiu ni en'ir'as, Mansard hav'as la parol'o'n:
“La afer'o est'os tre facil'e aranĝ'ebl'a... ne est'as ia dub'o ke ni'a'j ĉef-konkur'ul'o'j, Sinjor'o'j Browning, ne pov'os pli'long'e funkci'i. Mi hav'ig'is la sci'ig'o'n de privat'a sed ne'disput'ebl'a font'o. Ili'a kapital'o antaŭ long'e mal'aper'is kaj la Bank'o hav'as kontraŭ ili grand'a'n hipotek'o'n por kiu ili trans'don'is la akci'o'j'n de la fabrik'o kiel garanti'o'n. La Bank'o ĵus postul'is plu'a'j'n garanti'o'j'n kaj ili ne pov'as plen'um'i la postul'o'n. Est'as nepr'e neces'e hav'ig'i plu'a'j'n mon'rimed'o'j'n sen'prokrast'e. Laŭ mi'a taks'o la nun'a stat'o de Browning, kun la fabrik'o, proviz'aĵ'o'j, kaj la sen'dub'e bon'a reputaci'o kiu'n ili posed'as ĉe si'a klient'ar'o, valor'as almenaŭ £80,000. Mi opini'as ke ni pov'us akir'i la tut'o'n hodiaŭ por kvar'on'o de tiu sum'o. Ni'a'j profit'o'j dum la last'a jar'o pli'grand'iĝ'is je du'dek procent'o, kaj se ni kapt'us ĉi tiu'n ŝanc'o'n for'ig'i ni'a'j'n ĉef-konkur'ul'o'j'n... kaj memor'u, sinjor'o'j, se ni ne aĉet'us, ali'a firm'o nepr'e far'os tio'n... ni'a progres'ad'o en la ven'ont'a jar'o est'os eĉ pli grand'a.”
“Est'as tre mal'nov'a firm'o,” dir'is Armstrong. “Mi kon'is la patr'o'n de la nun'a'j posed'ant'o'j kaj li est'is tre'eg'e bon'a kaj afabl'a hom'o. Est'is ĉe li ke S-ro Kensford mem lern'is si'a'n komerc'ad'o'n.”
“Kiam oni estr'as komerc'a'n afer'o'n, S-ro Armstrong, oni dev'as flank'e'n'met'i ĉiu'j'n ide'o'j'n pri sentimental'ec'o. La afer'o'j est'as la afer'o'j.”
“Jes, sed viv'u kaj permes'u viv'i est'as ankaŭ bon'a ide'o. Kaj ne forges'u ke ĉi tiu'j hom'o'j est'as an'o'j de la sam'a graf'land'o kiel ni mem... ne fremd'ul'o'j! Tamen, mi ne intenc'as ĵet'i mal'varm'a'n akv'o'n sur vi'a'n plan'o'n. Tut'e ne. Vi nom'is la sum'o'n de £20,000. Ni ne hav'as la mon'o'n. Kial parol'i pli long'e? Sen la mon'o ni est'as sen'pov'a'j.”
“Mi nur pet'as ke vi voĉ'don'u por la princip'o... se vi akcept'us tio'n, ni post'e parol'os pri la metod'o'j.”
“Mi ne konsent'as pri tio,” dir'is Moody, “vi met'as la ĉar'o'n antaŭ la ĉeval'o. Trov'u la mon'o'n kaj tiam diskut'u pri la dispon'o... jen la konsil'o de mi'a edz'in'o.”
“Ebl'e S-ro Packman klar'ig'os tiu'n punkt'o'n,” sugest'is Mansard.
“Jes, sinjor'o'j,” dir'is Packman, “jes... la mon'o. Kompren'ebl'e ni sukces'us hav'ig'i la mon'o'n se ĝi est'us bezon'it'a. Sed... mi pli ŝat'us parol'i unu'e pri la princip'o. Mi hav'as grav'a'n dub'o'n pri ĝi... sam'e kiel mi'a amik'o, Armstrong, mi ankaŭ bon'e kon'is la famili'o'n Browning dum mult'a'j jar'o'j. Feliĉ'e, S-ro Browning mem mort'is antaŭ la afer'o'j far'iĝ'is mal'kontent'ig'a'j. Li est'is ver'e ĉarm'a hom'o... unu el la plej bon'a'j. Li oft'e invit'is mi'n al si'a hejm'o kaj...”
“S-ro Packman, ĉu ĉi tio est'as neces'a?” ek'kri'is la administr'ist'o.
“Ha! jes, jes. La temp'o ne permes'as, bedaŭr'ind'e, ke oni parol'u pri la mort'int'o'j. Sed S-in'o Browning ankoraŭ viv'as... ŝi est'as iom mal'jun'a nun, sed mi klar'e memor'as kiam ŝi est'is la plej bel'eg'a el ĉiu'j jun'ul'in'o'j en ĉi tiu part'o de la graf'land'o... ŝi hav'is ĉiel-blu'a'j'n okul'o'j'n, or'a'n har'ar'o'n kaj voĉ'o'n kiu simil'is al la son'o de arĝent'a'j sonor'il'o'j...”
“Pardon'u mi'n, S-ro Packman, sed ĉi tiu est'as kun'ven'o de la direktor'o'j por diskut'i grav'a'n afer'o'n kaj mi insist'as ke vi evit'u ĉiu'j'n alud'o'j'n pri vi'a'j am'a'j afer'o'j...”
“Mi'a'j am'a'j afer'o'j!!!” indign'e protest'is Packman. “Vi kuraĝ'as parol'i al mi tia'manier'e? Mi pov'as cert'ig'i al vi, ke la sent'o'j kiu'j'n mi hav'as, kaj ĉiam hav'is por tiu nobl'a sinjor'in'o, est'as honest'a'j kaj mi ne permes'os al vi, aŭ al ia ali'a hom'o...”
“Mi re'pren'as la vort'o'j'n,” respond'is Mansard, “sed mi dev'as insist'i ke...”
“Vi est'as prav'a, S-ro Mansard... pardon'u mi'n de'nov'e...”
“Mi demand'is: Kia'manier'e ni pov'us aĉet'i la afer'o'n sen mon'o,” dir'is Armstrong, “ĉu vi hav'as respond'o'n aŭ ne?”
“Kompren'ebl'e mi hav'as, se vi nur don'os al mi la temp'o'n,” varm'e dir'is Packman, “la du frat'o'j, kiu'j nun'temp'e estr'as la afer'o'j'n de Browning, est'as tre bon'a'j hom'o'j... mi mult'e ŝat'as ili'n... honest'a'j, energi'a'j, zorg'em'a'j kaj bon'e eduk'it'a'j jun'ul'o'j... est'as terur'a temp'o por ili.”
“Mi demand'is...” komenc'is Armstrong.
“... kaj mi respond'as. Hav'u iom da pacienc'o, mi'a amik'o. Ĉe la bank'o ni hav'as iom pli ol £10,000. Se ni decid'us aĉet'i laŭ la propon'o de S-ro Mansard, ni dev'us konsil'i al la akci'ul'o'j, ke est'as je ili'a avantaĝ'o ne ricev'i dividend'o'n je la nun'a temp'o, sed util'ig'i la mon'o'n por pli'grand'ig'i la profit'o'j'n per aĉet'o de plu'a entrepren'o...”
“Ne hav'i dividend'o'n!” kri'eg'is Moody. “Jen rid'ind'a propon'o. Mult'e pli'bon'e hav'i unu dividend'o'n en la man'o ol du en la dub'a est'ont'o.”
“Sed ankoraŭ mank'us al ni £10,000,” dir'is Armstrong.
“... jes, mi pri'parol'os tiu'n ĉi punkt'o'n, se vi afabl'e don'os al mi du minut'o'j'n... Inter'romp'o'j ne help'os,” dir'is Packman, varm'e. “Ni aranĝ'os kun la bank'o, ke la hipotek'o kiu'n ili jam hav'as kontraŭ Browning, est'u trans'met'at'a al ni.”
“Mi neniam konsent'os al tiu aranĝ'o,” dir'is la apotek'ist'o. “Unu'foj'e oni met'as si'n en la pov'o'n de bank'ist'o kaj el'ir'o ne okaz'os antaŭ la bankrot'iĝ'o.”
“Mi neniam aŭd'is pri io, kio est'as pli absurd'a,” dir'is Moody. “Jen ni hav'as bon'eg'a'n komerc'ad'o'n kaj ricev'as bon'a'n profit'o'n, kaj anstataŭ dis'don'i la profit'o'n al tiu'j, kiu'j labor'is por ili, vi propon'as donac'i ĝi'n al hom'o'j, kiu'j jam est'as tro riĉ'a'j.”
“Sinjor'o'j,” inter'romp'is Mansard, kies pacienc'o preskaŭ mal'aper'is. “Mi sub'met'is al vi propon'o'n, kiu merit'as vi'a'n plej zorg'em'a'n atent'o'n kaj konsider'ad'o'n. Est'as ver'e simpl'a afer'o. Aĉet'ant'e la komerc'o'n de Browning, ni tuj for'ig'as ni'a'j'n ĉef-konkur'ul'o'j'n. Se ni ne far'us tio'n, ali'a firm'o en'ir'us la kamp'o'n kaj ni sufer'us perd'o'j'n en la ven'ont'a'j jar'o'j. Mi avert'as vi'n, sinjor'o'j, ke ni nepr'e dev'as ag'i sen'prokrast'e.”
“Kial sen'prokrast'e? Romo ne est'is konstru'it'a en la daŭr'o de unu tag'o.”
“Jes, sed leon'o'j ne star'as ĉe la sam'a lok'o dum la ĉas'ist'o re'ir'as hejm'e'n por hav'ig'i fusil'o'n.”
“Kial parol'i pri leon'o'j,” demand'is Moody. “Ĉu vi imag'as ke ni ne hav'is sufiĉ'e de mal'agrabl'a'j spert'o'j dum la Milit'o por kontent'ig'i ni'n por ĉiam rilat'e paf'ad'o'n?”
“La afer'o bezon'as pli'long'a'n diskut'o'n. Ni ne rajt'as prunt'e'pren'i mon'o'n sen la konsent'o de S-ro Klement... li ne mult'e sci'as pri komerc'a'j afer'o'j, sed li dev'as hav'i voĉ'o'n en la propon'it'a'j ŝanĝ'o'j,” dir'is Packman.
“Vi ek'mir'ig'as mi'n,” respond'is Mansard. “Hodiaŭ la temp'o est'as je ni'a flank'o, sed morgaŭ est'os la posed'o de ĉiu'j firm'o'j, kiu'j hav'as interes'o'n en la komerc'ad'o de Browning. Vi aŭd'is mi'a'n propon'o'n... se iu el vi hav'as argument'o'j'n kontraŭ la plan'o, met'u ili'n antaŭ la kun'ven'o'n. Post'e, se mi ne sukces'os for'ig'i ili'n per pli bon'a'j, mi est'os kontent'a. Ali'e, mi insist'os, ke ni aĉet'u sen plu'a prokrast'o.”
“Ebl'e Ĝeneral'a Kun'ven'o de la akci'ul'o'j...”
“Mil foj'o'j'n ne!” tondr'is Mansard. “Ĉu mi ne dir'is, ke ni est'as la sol'a'j hom'o'j, kiu'j kon'as la mal'facil'aĵ'o'j'n de Browning... ĉu vi dezir'as dis'vast'ig'i la sci'ad'o'n al ĉiu'j interes'ot'o'j? Far'u tio'n, kaj ili en'ir'os la aren'o'n por batal'i kontraŭ ni.”
“Mi ne est'as tut'e feliĉ'a pri la afer'o, sed mi konsent'as,” dir'is Armstrong.
“Vi konsent'as? Konsent'as for'ĵet'i ni'a'j'n profit'o'j'n... est'as ag'o de mal'fid'o,” dir'is Moody.
“S-ro Moody... vi parol'as sen sci'o de la komerc'o,” dir'is Mansard. “Mi klar'ig'os la afer'o'n per simpl'a'j vort'o'j. Vi sci'as, ke la firm'o de Kensford est'as sukces'plen'a afer'o, ĉu ne?”
“Mi bon'e sci'as tio'n.”
“Se vi hav'us mon'o'n, ĉu vi volont'e aĉet'us la tut'a'n entrepren'o'n por vi mem?”
“Sen'dub'e... se mi'a edz'in'o...”
“Ĉu vi prunt'e'pren'us la mon'o'n por tio'n far'i se iu propon'us ĝi'n al vi... kun la konsent'o de la edz'in'o?”
“Kun ŝi'a konsent'o, mi kred'as, ke jes.”
“Do, kial ne aĉet'i simil'a'n entrepren'o'n je tre'eg'e favor'a prez'o kiam la okaz'o prezent'as si'n?”
“Ĉar mank'as al mi la mon'o...”
“Sed la bank'o...”
“Mi fin'e kompren'as kaj konsent'as... sed mi tim'as, kio'n dir'os la labor'ist'o'j kaj apart'e la edz'in'o, kiam mi klar'ig'os al ili la afer'o'n.”
“Tio'n mi mem far'os... mi pren'as sur mi'n la tut'a'n respond'ec'o'n.”
“Mi'a kor'o ne est'as en la afer'o, sed mi'a juĝ'o konsil'as ke mi dev'as voĉ'don'i por aĉet'o,” dir'is Packman, mal'gaj'e.
“Bon'e... fin'e ĉiu'j konsent'as,” dir'is la administr'ist'o.
Post'e ili ir'is al la bank'o, kie financ'a sub'ten'ad'o est'is aranĝ'it'a kaj la voj'o por la aĉet'o de Browning facil'ig'it'a. Konferenc'o inter la du frat'o'j Browning kaj la direktor'o'j de Kensford okaz'is je la sekv'int'a tag'o. Mansard met'is la propon'o'n antaŭ la kun'ven'o'n. Li'a'j fin'a'j vort'o'j est'is: “Jen ni'a propon'o, sinjor'o'j... ni pag'os al vi hodiaŭ la sum'o'n de £20,000 por la aĉet'o de la tut'a entrepren'o de Browning, kaj vi du sinjor'o'j don'os al ni garanti'o'n, ke vi ne en'ir'os simil'a'n komerc'a'n entrepren'o'n en la daŭr'o de dek jar'o'j.”
“Tio est'as mal'amik'a kondiĉ'o,” dir'is la pli'mal'jun'a frat'o. “Hodiaŭ mi jam hav'as tri'dek-kvin jar'o'j'n kaj la sol'a komerc'a spert'o, kiu'n mi posed'as, est'as akir'it'a en ni'a propr'a fabrik'o. Ĉu vi dezir'as, ke mi rest'u sen'labor'a ĝis mi est'as preskaŭ tro mal'jun'a por i'o'n far'i?”
“Kaj mi hav'as tri'dek jar'o'j'n,” dir'is la ali'a. “Ĉu ne kontent'ig'os vi'n, se ni konsent'us ne part'o'pren'i en simil'a komerc'ad'o en distanc'o de cent kvin'dek mejl'o'j... tiu kondiĉ'o don'us al ni la ŝanc'o'n hav'ig'i labor'ad'o'n kun firm'o en Londono.”
“Jes, kaj vi tuj okup'us vi'n por al'tir'i la mend'o'j'n de vi'a nun'a klient'ar'o por tiu firm'o, je ni'a kost'o. La sum'o, kiu'n ni propon'as al vi, est'as sufiĉ'e grand'a por ebl'ig'i, ke vi eks'iĝ'u el la komerc'a mond'o,” dir'is Mansard.
“Ver'e? Mi dev'as sci'ig'i al vi, ke el tiu sum'o ni dev'as re'pag'i ni'a'n ŝuld'o'n ĉe la bank'o, kaj el la rest'aĵ'o aranĝ'i por la viv'ten'ad'o de ni'a'j patr'in'o kaj frat'in'o... ĉu est'as honor'ind'a propon'o dev'ig'i, ke ni for'pren'u la komfort'o'j'n de du mal'fort'a'j vir'in'o'j anstataŭ labor'i kiel honest'a'j hom'o'j?”
“Almoz'ul'o'j ne pov'as elekt'i...”
“Ne... tio'n mi ne permes'as al vi, S-ro Mansard,” inter'romp'is Packman. “S-ro'j Browning est'as ĝentil'hom'o'j... amik'o'j de Armstrong kaj mi mem... ni tre ŝat'as ili'n kaj ne permes'os ke ili sufer'u je ni'a'j man'o'j...”
“Mi cert'e ne intenc'is insult'i S-ro'j'n Browning,” dir'is Mansard, ĝentil'e, “est'as nur mal'nov'a dir'aĵ'o, kiu ven'is el la buŝ'o ne'atend'it'e... pardon'u mi'n, sinjor'o'j.”
“Ni kompren'as,” dir'is Fred Browning, kun afabl'a rid'et'o, “kaj mi ankaŭ opini'as ke la vort'o'j, kvankam fort'a'j, hav'as en ili ver'ec'o'n. Ni ne pov'as far'i elekt'o'n... nur fid'i je vi'a sent'o de just'ec'o. Sed pri vi'a'j kondiĉ'o'j: Ĉu vi ne pov'as uz'i ni'a'j'n serv'o'j'n en la fabrik'o, kie ni pli'bon'e sci'as ĉio'n ol ali'a'j hom'o'j? Vi nepr'e bezon'os spert'ul'o'j'n por zorg'i vi'a'j'n interes'o'j'n.”
“Ni ne hav'as sufiĉ'e favor'a'n opini'o'n pri vi'a'j kapabl'o'j... vi jam far'is unu mal'sukces'o'n kaj ebl'e fuŝ'ad'us la ni'a'n.”
“Tio ne est'as ver'a... mank'is al ni sufiĉ'a kapital'o, ali'e ni pov'us rapid'e re'bon'ig'i la afer'o'j'n. Nur la subit'a kaj tut'e ne'atend'it'a fal'ad'o de prez'o'j met'is ni'n en financ'a'j'n embaras'o'j'n.”
“Sed ekzist'as ali'a kial'o... vi tiel mult'e parol'as pri vi'a'j afer'o'j, ke ni ne pov'as hav'i fid'o'n pri vi'a prudent'o.”
“Pardon'u mi'n, sinjor'o, se ni parol'is tiel mal'kaŝ'e, ni opini'as ke vi est'as honest'a'j hom'o'j, kiu'j...”
“Jes, kaj vi prav'e opini'as,” dir'is Packman. “Mi kon'is vi'a'n patr'o'n kaj pov'as dir'i al vi...”
“... ke vi pov'as help'i ni'n? Ni jam aŭd'is mult'a'j'n bel'a'j'n parol'ad'o'j'n de divers'a'j amik'o'j, sed ĝis nun neni'u ofert'is al ni amik'a'n ag'o'n.”
“Mi tre ŝat'us help'i vi'n, sed...”
“... sed?”
“Mi ne est'as komerc'ist'o. Mi dev'as est'i gvid'at'a de la spert'o de ni'a administr'ist'o.”
“Do, ne perd'u la temp'o'n per sen'util'a'j vort'o'j. Vi insist'as pri la kondiĉ'o, S-ro Mansard?” dir'is la pli mal'jun'a frat'o.
“Sen tiu kondiĉ'o, la aĉet'o ne okaz'os.”
“Ĉu vi sub'skrib'os la kontrakt'o'n, Ernest?” li demand'is al la frat'o.
“Ŝajn'as est'i la sol'a voj'o... jes... mi sub'skrib'os, Fred.”
“S-ro Packman hav'as la dokument'o'n... kompren'ebl'e vi bezon'os iom da temp'o por tra'leg'i kaj stud'ad'i ĝi'n?”
“Ne... S-ro Packman hav'as tro bon'a'n reputaci'o'n por ke ni tim'u tromp'ad'o'n... don'u al mi la paper'o'n, ĉar ni hav'as ali'a'j'n afer'o'j'n por pri'zorg'i.”
“Unu moment'o'n, sinjor'o'j,” dir'is Packman, “mi dev'as al'vok'i atest'ant'o'j'n.”
La sonor'il'o ek'son'is kaj la pord'o mal'ferm'iĝ'is... En'ir'is ofic'ist'o.
“Mi bezon'as du el vi por far'i atest'o'n, James.”
“Jes, sinjor'o... sed... S-ro Klement ĵus en'ir'is la ofic'ej'o'n... ĉu mi dev'as pet'i, ke li en'ir'u, sinjor'o?”
“S-ro Klement est'as ĉi tie? Kompren'ebl'e, pet'u ke...”
“Li'a ĉe'est'o ne est'as neces'a,” dir'is Mansard, tim'ant'e plu'a'n prokrast'o'n.
“Sed almenaŭ dezir'ind'a, ĉu ne?”
“Ho! rapid'ig'u la afer'o'n... ni jam perd'is tro mult'e da temp'o,” dir'is Fred Browning.
“Jes... tro mult'e... mi far'is promes'o'n al la edz'in'o ke...”
“Moody! se vi far'us plu'a'n alud'o'n pri vi'a edz'in'o en ĉi tiu ĉambr'o, mi ver'e romp'os al vi la kol'o'n,” dir'is Armstrong.
“Pas'ig'u al mi la dokument'o'n, mi pet'as... kie'n mi dev'as met'i la nom'o'n... ĉi tie'n?”
“Jes... sed la atest'ant'o'j... mi hav'ig'os ili'n por vi,” kaj Packman turn'is si'n al la atend'ant'a ofic'ist'o: “Al'vok'u Simmings kaj dir'u al S-ro Klement, ke mi est'os kun li post du minut'o'j.”
Post kelk'a'j sekund'o'j la jun'ul'o re'ven'is kun'e kun Simmings. “Bon'vol'u atest'i la sub'skrib'o'j'n de Sinjor'o'j Browning,” dir'is Packman. Fred pren'is si'a'n plum'o'n kaj pret'iĝ'is skrib'i, kiam en'ir'is la ĉambr'o'n ni'a amik'o, Klem. Li'a'j kun'ul'o'j preskaŭ ne re'kon'is li'n. Li est'is vest'it'a tiel laŭ'mod'e, aspekt'is tiel san'e kaj mem'fid'e, ke je la unu'a rigard'o li ŝajn'is ali'a hom'o.
“Bon'a'n tag'o'n, sinjor'o'j. Ĉu okaz'as io grav'a?”
“Jes, S-ro Klement... Bon'ven'o'n hejm'e,” dir'is Packman, “... est'as... est'as kun'ven'o por la aĉet'o de la komerc'o de Browning... S-ro'j Browning nun pret'iĝ'as por sub'skrib'i la dokument'o'n.”
“Ni... Kensford... aĉet'as la komerc'o'n de Browning... ne est'as ebl'e... mi ne kompren'as,” ek'kri'is Klem.
“Mi volont'e klar'ig'os la afer'o'n al vi laŭ'detal'e post'e,” dir'is Mansard.
“Post'e? Mi dev'as sci'iĝ'i pri ĉio antaŭ ol oni far'as i'o'n definitiv'a'n. S-ro'j Browning, mi re'ven'is subit'e por pet'i intervju'o'n kun vi pri vi'a'j afer'o'j. Ne sub'skrib'u tiu'n paper'o'n... ni trov'os pli bon'a'n voj'o'n ol tiu jam propon'it'a.”
“Sed temp'o est'as valor'a,” respond'is Fred. “Ni nepr'e dev'as aranĝ'i ni'a'j'n afer'o'j'n hodiaŭ.”
“Hav'u fid'o'n je mi, mi pet'as. Se mi'a plan'o ne plaĉ'us al vi, vi pov'us sekv'i la nun'a'n... amik'o'j, bon'vol'u las'i mi'n sol'a kun S-ro'j Browning. Post'e, mi dir'os al vi tio'n, kio'n ni decid'is.”
La ali'a'j direktor'o'j... antaŭ unu moment'o Napoleonoj de Komerc'o, kaj nun humil'a'j kiel knab'o'j, kiu'j'n la farm'ist'o kapt'is en si'a frukt'ĝarden'o kun pom'o'j en la poŝ'o'j, el'ir'is la ĉambr'o'n kun ver'a ek'mir'o. Ĉu ĉi tiu est'as Klem... kompat'ind'a Klem, kiu ĉiam sekv'is ili'a'n konsil'ad'o'n sen'hezit'e, kiu ĉiam ag'is laŭ ili'a'j dezir'o'j, kaj kiu nun ĝentil'e el'puŝ'as ili'n el la ĉambr'o? Se tio est'as la rezultat'o de vojaĝ'o'j ekster'land'e, kaj la stud'ad'o de Esperant'o, tiam Klem nepr'e dev'os rest'i hejm'e por la est'ont'o!
La temp'o al'ven'is por re'ir'i al la ŝip'o. Strang'a afer'o, ke mi far'as tiu'n propon'o'n, ĉar vi ĵus renkont'is Klem en Mellowdale. Sed por ke vi bon'e kompren'u la tut'a'n histori'o'n, est'as neces'e re'ir'i por rikolt'i divers'a'j'n sci'iĝ'o'j'n. Tial, vol'e-ne'vol'e, mi dev'as konduk'i vi'n al Harwich. Dank’ al la akurat'ec'o de mi'a'j plan'o'j, ni al'ven'as je la moment'o kiam ni'a'j du amik'o'j, Klem kaj Merchant, ven'as por trov'i komfort'a'j'n seĝ'lok'o'j'n en la vagon'ar'o.
Est'as ver'e feliĉ'a moment'o, ĉar mi pov'as de'nov'e help'i ili'n en tiu pen'ad'o. Grand'a amas'o sam'temp'e serĉ'as kupe'o'j'n, sed sen i'a'j fals'a'j paŝ'o'j mi tuj konduk'as ili'n al bon'a'j lok'o'j en la manĝ'vagon'o. Ili sid'iĝ'as sen ia pens'o pri la klopod'o'j kiu'j'n mi far'is por ili, kaj komenc'as parol'i.
“Jen la fin'aĵ'o antaŭ la fin'a fin'aĵ'o de Finlando,” dir'is Merchant, kiu hav'as la strang'a'n kutim'o'n ne dir'i unu vort'o'n kiam li pov'as uz'i ses.
“Est'is por mi mir'ind'a tra'viv'o, sinjor'o,” dir'is Klem, “cert'e mi trezor'os por ĉiam la plezur'o'j'n, kiu'j'n mi ricev'is dum la last'a'j du monat'o'j. Mal'pacienc'e mi atend'os ĝis la ven'ont'a kongres'o en Nürnberg... vi est'os tie, ĉu ne?”
“Mi esper'as; sed inter'temp'e dev'as far'i mult'o'n... hom'o'j, kiu'j pren'as sur si'n oficial'a'j'n respond'ec'o'j'n en la Esperant'o-Mov'ad'o neniam rust'iĝ'as. Tamen, est'as bon'a rekompenc'o, ĉar ni hav'as inter ni pli mult'e da jun'a'j mal'jun'ul'o'j ol en ĉiu'j ali'a'j mov'ad'o'j en la mond'o. Sed vi ven'os al ni'a Brit'a kongres'o je Pentekost'o, ĉu ne?”
“Esper'ebl'e, sed kie okaz'os la kongres'o?”
“La konsil'ant'ar'o ankoraŭ ne decid'is... kial ne en Mellowdale?”
“Tio'n mi tre ŝat'us... sed mank'as ĉe ni hotel'o'j por pli ol ebl'e dek vizit'ant'o'j sam'temp'e.”
“Jes... mi forges'is tio'n. Tamen, mi cert'e ven'os por far'i parol'ad'o'n ĉe la Institut'o, laŭ vi'a invit'o.”
“Tio mult'e plaĉ'os al S-ro Grant kaj mi mem.”
“Ĉu vi rest'os long'a'temp'e en Londono?”
“Ebl'e kelk'a'j'n semajn'o'j'n... mi ne kon'as la ĉef'urb'eg'o'n kaj dezir'as vid'i la ĉef'konstru'aĵ'o'j'n kaj vid'ind'aĵ'o'j'n. Mi jam skrib'is leter'o'n al Sir James Cant, ni'a Parlament'a reprezent'ant'o, por hav'ig'i bilet'o'n por aŭskult'i debat'o'n en la ‘Dom'o’*.”
“Est'os amuz'a okaz'o por vi, Klem... la parlament'an'o'j ŝajn'e kapabl'as far'i parol'ad'o'j'n dum si'a dorm'ad'o.”
“Sed la ĵurnal'o'j ĉiam pri'skrib'as la parol'ad'o'j'n...”
“... kvazaŭ ili est'as perl'o'j de grand'eg'a valor'o, ĉu ne? Jes, est'as mir'ind'e kia'manier'e la parlament'an'o'j kaj la ĵurnal'ist'o'j sub'ten'as unu la ali'a'j'n kaj kun'iĝ'as por tromp'i la publik'o'n. Kelk'a'foj'e mi vizit'is la ‘Dom'o'n’ kaj ĉiam not'is la sam'a'j'n afer'o'j'n... unu deklam'as kaj parol'ad'aĉ'as, dum la ali'a'j, anstataŭ aŭskult'i li'n per ambaŭ orel'o'j, laŭt'e rakont'as anekdot'o'j'n al la ali'a'j. Ĉu la parol'ant'o ofend'iĝ'as? Tut'e ne... li parol'as, ne al ili, sed al la ĵurnal'ist'o'j en la gazet'ist'a galeri'o. La sekv'int'a'n maten'o'n, la parol'ad'o aper'as en ĉiu'j ĵurnal'o'j kiu'j sub'ten'as la parti'o'n de la parol'int'o kaj la ali'a'j silent'as pri ĝi. La vort'o'j: ‘laŭt'eg'a aplaŭd'o’, per kiu'j la raport'o'j fin'iĝ'as, est'as el'tir'it'a'j el la imag'o de la ĵurnal'ist'o'j mem. Kaj la Mond'o ne ŝanĝ'iĝ'as... la stel'o'j vizit'as unu la ali'a'j'n sam'e kiel antaŭ'e... la sun'o lev'iĝ'as kaj sub'ir'as... la hom'o'j manĝ'as, labor'ad'as kaj dorm'ad'as... flor'o'j kaj legom'o'j kresk'as... kaj la parlament'an'o'j pren'as sur si'n la kredit'o'n por ĉio.”
“Sed ili far'as la leĝ'o'j'n de la land'o...”
“Mal'feliĉ'e, jes! Kaj post'e, kio okaz'as? Ni dev'as pag'i al la advokat'o'j por klar'ig'i al ni la signif'o'n de la nov'a'j leĝ'o'j.”
“Vi far'us bon'a'n parlament'an'o'n, sinjor'o.”
“Ho! Klem... ĉu mi ver'e est'as tiel babil'em'a? Ĉu vi ne sci'as, ke por est'i sukces'o en la ‘Dom'o’, oni dev'as posed'i la kapabl'o'n dir'i mult'o'n sed sam'temp'e esprim'i neni'o'n. Ebl'e vi memor'as la vort'o'j'n kiu'j'n Bassanio dir'is rilat'e al si'a amik'o, Graŝiano: ‘Li parol'as terur'a'n kvant'o'n da neni'o... li'a'j pens'o'j est'as kvazaŭ du grajn'o'j tritik'a'j en du buŝel'o'j da gren'vent'um'aĵ'o: la tut'a'n tag'o'n vi serĉ'os ili'n antaŭ ol trov'i, kaj trov'it'e ili ne valor'as la serĉ'ad'o'n’... jen vi hav'as bon'a'n bild'o'n por sukces'plen'a parlament'an'o... sed, rigard'u la hor'o'n... ni dev'as aranĝ'i ni'a'j'n aĵ'o'j'n... jen est'as vi'a'j libr'o'j... Bedaŭr'ind'e, mi est'is tro mal'san'a dum la trans'ir'ad'o por leg'i eĉ unu paĝ'o'n. La trezor'o'j de Literatur'o est'as grand'a konsol'ad'o hejm'e, sed tut'e mal'taŭg'as por for'ig'i la dolor'o'j'n de mal'trankvil'a mar'o... ho! eĉ nun mi sent'as la terur'a'n rul'iĝ'ad'o'n de tiu abomen'a ŝip'o. Kial la scienc'ul'o'j ne sukces'is el'trov'i pli'bon'a'n metod'o'n por ir'i de unu land'o al ali'a?”
“Oni pov'as flug'i,” dir'is Klem.
“Flug'i! Terur'a pens'o! Kelk'a'j amik'o'j dir'as ke la aer'o kaŭz'as eĉ pli grand'a'j'n mizer'o'j'n ol la mar'o, sed tio ne est'as ebl'a... ŝajn'as al mi ke la sol'a rimed'o est'as tunel'o'j... ha! jen est'as la antaŭ'urb'o'j de Londono. Mi ĉiam ĝu'as vizit'o'j'n ali'land'e, sed la plej grand'a ĝoj'o el ĉio est'as re'ir'i al la hejm'urb'o... la plej bel'a, komfort'a kaj ŝat'ind'a el ĉiu'j lok'o'j sur la ter'o.”
Ĉe la dogan'ej'o Klem preskaŭ kaŭz'is sensaci'o'n. La ofic'ist'o dir'is al li, kiel kutim'e: “Ĉu vi hav'as i'o'n por deklar'i, sinjor'o?”
“Jes,” respond'is Klem, “ĉi tiu pak'aĵ'o est'as plen'a de aĵ'o'j kiu'j'n mi aĉet'is ekster'land'e... bon'vol'u ekzamen'i ili'n kaj mi pag'os al vi la neces'a'j'n impost'kost'o'j'n.”
“Sinjor'o, mi lev'as pro vi la ĉapel'o'n... vi est'as la sol'a hom'o kiu tiel mal'kaŝ'e parol'is al mi en la daŭr'o de la nun'a jar'o... se mi pov'us, mi ne kost'ig'us al vi unu penc'o'n. Kontraŭ'e, mi donac'us al vi or'a'n medal'o'n por vi'a honest'ec'o.”
La amik'o'j man'prem'is kaj promes'is vid'i unu la ali'a'n en Mellowdale post kelk'a'j monat'o'j. Tiam Klem en'ir'is aŭtomobil'o'n kaj vetur'is al la “Hotel'o Kingsley”... rekomend'it'a al li pro tio, ke ĝi star'as apud la ofic'ej'o de la Brit'a Esperant'ist'a Asoci'o... kaj post iom da ripoz'o el'ir'is al la strat'o por far'i si'a'n unu'a'n sol'a'n promen'ad'o'n tra la grand'eg'a urb'o. La mal'nov'a sent'o de sol'ec'o baldaŭ kapt'is li'n, kaj tial li subit'e turn'is la pied'o'j'n al la B.E.A., kred'ant'e ke inter'parol'o kun S-ro Butler re'bon'ig'us la spirit'o'j'n. S-ro Butler est'is, kiel kutim'e, tre'eg'e okup'at'a, sed kun si'a natur'a ĝentil'ec'o, flank'e'n'puŝ'is la leter'o'j'n kaj kun pez'a kor'o pret'iĝ'is dediĉ'i du'on'a'n hor'o'n al la serv'o de la vizit'ant'o.
“Mi est'as amik'o de S-ro Merchant,” dir'is Klem.
“En tiu okaz'o vi est'as amik'o de ni ĉiu'j,” respond'is S-ro Butler, kap'klin'ant'e kun graci'o, kiu'n eĉ la plej fam'a'j aktor'o'j pov'us envi'i. S-ro Butler akcept'is li'n, kvazaŭ li est'as la sol'a hom'o en la mond'o, kiu'n li dezir'as renkont'i je tiu temp'o... admir'ind'a trajt'o en la karakter'o de sekretari'o. Klem tuj amik'iĝ'is kun li kaj promes'is ke li nepr'e ripet'os la vizit'o'n antaŭ ol for'ir'i el Londono. S-ro Butler ne tro mult'e entuziasm'iĝ'is pri tiu minac'o, ĉar li jam dediĉ'is pli long'a'n temp'o'n al Klem ol li rajt'is dispon'i, kaj ne ŝat'is la ide'o'n de plu'a perd'o. Li ankoraŭ ne sci'is, ke Klem hav'as grand'a'n rent'o'n kaj la pov'o'n help'i la asoci'o'n laŭ grand'a financ'a grad'o. Se li est'us posed'int'a tiu'n sci'ig'o'n, ebl'e Klem neniam el'ir'us sen'kost'e, ĉar kvankam ni'a bon'a sekretari'o est'as ver'a ideal'ist'o, li ĉiam ten'as unu okul'o'n firm'e fiks'it'a'n sur la “ebl'ec'o'j'n”.
Klem de'nov'e promen'ad'is la strat'o'j'n sen'cel'e, sed subit'e trov'is si'n antaŭ si'a hotel'o. Li en'ir'is... kial li ne sci'is. Oni tuj trans'don'is al li leter'o'n. Klem ne atend'is tio'n kaj anstataŭ mal'ferm'i ĝi'n, pas'ig'is almenaŭ kvin minut'o'j'n per van'a'j imag'o'j pri la send'int'o. Ne trov'int'e kontent'ig'a'n solv'o'n li fin'e far'is tio'n, kio'n li dev'is far'i komenc'e... li mal'ferm'is ĝi'n. Ĝi est'is invit'kart'o de Lady James Cant kaj dir'is:
Queen’s Park Avenue, W.
“Lady James Cant send'as si'a'j'n respekt'plen'a'j'n salut'o'j'n al S-ro Klement Kensford kaj esper'as ke li far'os al ŝi la honor'o'n vesper'manĝ'i kun Sir James kaj ŝi mem je la 8a, ĵaŭd'o'n la 19an. Se plaĉ'us al S-ro Kensford, Sir James konduk'us li'n al la ‘Dom'o’ post'e.”
La ne'atend'it'a invit'o far'is al Klem la plej grand'a'n impres'o'n. Hejm'e, Sir James hav'as la reputaci'o'n est'i iom snob'em'a, sed jen li montr'as si'n tre agrabl'a al jun'ul'o, kiu'n li ankoraŭ ne kon'as, kaj simpl'e pro tio, ke li ven'as el la vilaĝ'o Mellowdale. Kompren'ebl'e Klem ne hav'is la plej mal'grand'a'n ide'o'n pri inter'parol'o, kiu okaz'is inter Sir James kaj li'a edz'in'o. Permes'u ke mi konfid'u la sekret'o'n al vi.
“Jen est'as leter'o de ia Klement Kensford, pet'ant'e ke mi send'u al li en'ir'bilet'o'n por la ‘Dom'o’. Ŝajn'as al mi ke mi renkont'is la nom'o'n antaŭ'e, sed kie, mi ne pov'as memor'i.”
“Kensford?” dir'is la edz'in'o. “Est'as la fil'o de Henry Kensford, kiu perd'is si'a'n viv'o'n en aŭtomobil'a akcident'o kun'e kun li'a fil'o antaŭ ebl'e du jar'o'j... jes, mi memor'as... li hav'is pli jun'a'n fil'o'n, kiu'n li trakt'is tre mal'just'e... li hered'is la tut'a'n posed'aĵ'o'n de la patr'o.”
“En tiu okaz'o, ĉi tiu hom'o est'as riĉ'ul'o?”
“Sen'dub'e.”
“Serĉ'u detal'o'j'n kaj se est'as la sam'a hom'o, ni dev'as invit'i li'n vesper'manĝ'i... li pov'os help'i ni'n en Mellowdale post'e.”
“Bon'a ide'o... sed mi ankaŭ hav'as ali'a'n. Mi invit'os Rose Browning por la sam'a vesper'o... ŝi vizit'as mi'a'n onkl'in'o'n nun'temp'e. Se mi ĵet'us ili'n kun'e, ebl'e bon'a edz'iĝ'o sekv'us.”
“Ho! vi vir'in'o'j... ĉiam la sam'a lud'ad'o. Tamen, la ide'o est'as bon'a, ĉar ili pov'us inter'parol'i anstataŭ dev'ig'i mi'n diskut'i afer'o'j'n kun li. Sed, antaŭ ol send'i la invit'o'n, cert'iĝ'u pri la fakt'o'j... mi ne dezir'as dediĉ'i temp'o'n al sen'taŭg'ul'o'j.”
Feliĉ'e, Klem ne suspekt'is la kial'o'n de la invit'o. Li hav'is ali'a'j'n ĝen'o'j'n antaŭ si, ĉar mank'is al li taŭg'a'j vest'o'j por ceremoni'a vizit'o. Li ir'is al la ĉef-pord'ist'o.
“Mi ĵus ricev'is invit'o'n vesper'manĝ'i ĉe impon'a afer'o kaj ne hav'as kun mi taŭg'a'n vest'ar'o'n. Ĉu vi pov'as rekomend'i al mi tajlor'o'n kiu pov'us hav'ig'i al mi nov'a'j'n vest'o'j'n en la daŭr'o de du tag'o'j?”
“Tajlor'o'n, sinjor'o... ne, mi kred'as ke tio ne est'us ebl'a, sed se vi ir'os al ĉi tiu adres'o (la pord'ist'o sam'temp'e skrib'is sur paper'o'n) en Regent strat'o, oni cert'e kontent'ig'os vi'n. Oni dir'as ke eĉ se vag'ul'o en'ir'us per unu pord'o... kompren'ebl'e kun mon'o en la poŝ'o... li pov'us aĉet'i vest'ar'o'j'n, hav'i ban'o'n, raz'o'n, kaj post re'vest'iĝ'o per nov'a'j vest'ar'o'j, el'ir'i per ali'a pord'o aspekt'ant'e kiel an'o de la nobel'ar'o.”
“Dank'o'n... jen por vi... mi cert'e sekv'os vi'a'n konsil'o'n.”
Klem vetur'is al Regent strat'o kaj en'ir'is grandioz'a'n Magazen'o'n. Li el'spez'is sufiĉ'e grand'a'n sum'o'n da mon'o, sed far'iĝ'is la posed'ant'o de la plej mir'ind'a vest'ar'o, kiu'n oni pov'us facil'e imag'i. Li pas'ig'as la tut'a'n vesper'o'n en si'a dorm'o'ĉambr'o, vest'ant'e kaj mal'vest'ant'e si'n per la divers'a'j aĉet'aĵ'o'j. Kiam li sur'met'is la frak'o'n, li star'is antaŭ la spegul'o preskaŭ tiel long'e kiel bel'eg'a vir'in'o... admir'ant'e si'n mem kun ver'a entuziasm'o. Nur unu detal'o kaŭz'is al li ver'a'n ĝen'o'n... la serv'ist'o ĉe la Magazen'o fort'e rekomend'is, ke li port'u nur kravat'o'j'n, kiu'j'n li pov'us ĉirkaŭ'lig'i por si mem... la jam fiks'it'a'j est'as mal'permes'it'a'j en la soci'a'j rond'o'j. Klem aĉet'is dek du blank'a'j'n por vesper'a uz'o. Unu post la ali'a tuj ruin'iĝ'is pro la mal'lert'a'j fingr'o'j de la jun'ul'o. Klem hav'as grand'a'n pacienc'o'n pri preskaŭ ĉiu'j afer'o'j, sed kiam est'is afer'o pri perd'it'a kol'um-buton'o aŭ romp'it'a bot'laĉ'o, li tuj koler'iĝ'is. Kaj je tiu okaz'o, li preskaŭ frenez'iĝ'is pro la van'a'j klopod'o'j aranĝ'i la kravat'o'n taŭg'e. Mult'a'j ali'a'j hom'o'j sufer'as sam'e. Napoleono perd'is la batal'o'n de Waterloo kiel ver'a filozof'o, sed kiam oni serv'is al li mal'varm'a'n kaf'o'n, li laŭt'e blasfem'is. Lord'o Nelson pas'ig'is la plej grand'a'n part'o'n de la viv'o sur la mar'o, batal'ant'e furioz'e kontraŭ la mal'amik'o'j de la land'o, ĉiam gaj'a, ĉiam bon'humor'a, sed kiam li'a raz'il'o okaz'ig'is tre'eg'e mal'grand'a'n tranĉ'et'o'n sur la vang'o, li kri'eg'is laŭt'e, kvazaŭ li sufer'is terur'a'n vund'o'n. Mi pov'as rakont'i simil'a'j'n afer'o'j'n pri mi mem, sed ebl'e mi jam dir'is sufiĉ'e pri fam'ul'o'j! Jes, Klem ne est'as sol'a en ĉi tiu afer'o. Li for'ĵet'is la nov'a'j'n kravat'o'j'n kaj de'nov'e el'ir'is por aĉet'i ali'a'j'n... jam fiks'it'a'j'n. Unu li sur'met'is, rigard'is si'n ankoraŭ unu foj'o'n ĉe la spegul'o, ŝat'is la efekt'o'n kaj dir'is: “Al la diabl'o kun la regul'o... jen la kravat'o por mi.”
Kiam fin'e ven'is ĵaŭd'o, li est'is en stat'o de grand'a ekscit'ec'o. Li vestiĝ'is almenaŭ unu hor'o'n antaŭ la hor'o por las'i la hotel'o'n kaj pas'ig'is la inter'temp'o'n antaŭ la spegul'o. Ĉe la buton'tru'o li port'is bel'a'n blank'a'n roz'o'n... la emblem'o de li'a graf'land'o... kaj sur la lit'o rest'is buked'o da diant'o'j, kiu'j'n li antaŭ'vid'is donac'i al si'a gast'ig'ant'in'o. Li ne sci'is la kutim'o'j'n de Londono, sed opini'is ke est'us pli'bon'e far'i erar'o'n kun flor'o'j ol sen ili, kaj li ag'is saĝ'e, ĉar per tiu donac'o li tuj gajn'is la estim'o'n de la edz'in'o. Sam'e kiel mult'a'j ali'a'j vir'in'o'j, kiu'j edz'in'iĝ'is kun publik'a'j hom'o'j, ŝi antaŭ long'e sufer'is sen'iluzi'o'n. Sir James est'as bon'a edz'o, sed ne montr'as al ŝi tiu'j'n ŝat'it'a'j'n ĝentil'aĵ'o'j'n, kiu'j'n vir'in'o am'as eĉ pli ol ornam'aĵ'o'j'n. La afabl'a pens'o de Klem far'is al ŝi bon'eg'a'n impres'o'n pri li'a karakter'o kaj, kiel vi post'e sci'iĝ'os, ŝi neniam forges'is ĝi'n.
Respond'e al li'a sonor'ad'o ĉe la dom'o de Sir James, bel'e vest'it'a lake'o tuj mal'ferm'is la pord'o'n.
“Bon'vol'u en'ir'i, sinjor'o,” li dir'is, kiam Klem prezent'is si'a'n kart'o'n. Li help'is al Klem de'met'i la surtut'o'n, pren'is li'a'j'n gant'o'j'n kaj ĉapel'o'n, kaj ŝajn'e intenc'is pren'i ankaŭ la buked'o'n, sed tio'n la jun'ul'o ne permes'is: “Mi mem trans'don'os la flor'o'j'n al Lady Cant,” li dir'is.
En la salon'o li est'is prezent'it'a al tri ali'a'j gast'o'j... Kapitan'o kaj S-in'o Morris, kiu'j ĵus re'ven'is hejm'e'n post long'a rest'ad'o en Hind'uj'o, kaj Fraŭl'in'o Browning. La moment'o'n je kiu Klem turn'is si'a'j'n okul'o'j'n al ŝi'a bel'a vizaĝ'o kaj vid'is ŝi'a'j'n blu'a'j'n okul'o'j'n kaj or'a'n har'ar'o'n, li'a kor'o komenc'is fort'e bat'i... fin'e, li pens'is, mi trov'is la knab'in'o'n de mi'a'j sonĝ'o'j; sed, anstataŭ far'i bon'a'n impres'o'n ĉe ŝi de la komenc'o de ili'a kon'at'ec'o, li ruĝ'iĝ'is kaj nur kapabl'is balbut'i kelk'a'j'n tut'e ne inteligent'a'j'n vort'o'j'n. Tamen, F-in'o Browning met'is li'n el la embaras'o.
“Ho! kia'j bel'eg'a'j flor'o'j... ĉu vi mem kresk'ig'is ili'n?”
“Bedaŭr'ind'e ne... mi aĉet'is ili'n por Lady Cant. Mi esper'as ke ŝi ne akcept'os... ke ŝi ili'n akcept'os.”
“Kompren'ebl'e ŝi akcept'os ili'n... kiu ne akcept'us ili'n... ha! jen ŝi ven'as. Annie, mi envi'as vi'n... S-ro Kensford al'port'is por vi la plej bel'eg'a'j'n flor'o'j'n.”
“Por mi, S-ro Kensford? Tut'kor'e mi vi'n dank'as. Tuj post la ricev'o de vi'a leter'o, Sir James kaj mi mal'pacienc'e atend'is la plezur'o'n vid'i vi'n ĉe ni... est'as ver'a ĝoj'o renkont'i vi'n... vi jam kon'as ni'a'j'n ali'a'j'n amik'o'j'n, ĉu ne?”
“Jes, sinjor'in'o... Sir James prezent'is mi'n... est'as plezur'o por mi... mi... mi dank'as vi'n,” kaj de'nov'e la pov'o parol'i for'las'is li'n.
Ĉe la vesper'manĝ'o li hav'is ĉe si'a flank'o la ĉarm'a'n fraŭl'in'o'n kiu tuj kapt'is li'a'n kor'o'n. Ŝi'a voĉ'o son'is dolĉ'e en li'a'j orel'o'j... eĉ pli dolĉ'e ol la kant'o de la najtingal'o en la val'o'j apud Mellowdale. Li sent'is, ke la plej grand'a ĝoj'o en la mond'o est'us sid'i apud ŝi kaj aŭskult'i ŝi'a'j'n dolĉ'a'j'n not'o'j'n ĝis la fin'o de la viv'o. Feliĉ'e Kapitan'o Morris est'is sen'ĉes'a parol'ant'o, kaj tial ne est'is neces'e, ke Klem dir'u i'o'n al la ali'a'j gast'o'j... li pov'is don'i si'a'n tut'a'n atent'o'n al F-in'o Browning, kiu babil'ad'is gaj'e kaj facil'e pri si'a'j tra'viv'o'j en Londono. Ho! ŝi jam hav'is bon'eg'a'n temp'o'n en la last'a'j du-tri semajn'o'j... teatr'o'j, ekskurs'o'j kaj tiel plu.
“Dev'as est'i ĝu'ind'a okaz'o ir'i ali'land'e'n,” ŝi dir'is, “ĝis nun mi ne for'ir'is el Angl'uj'o. Ĉu vi?”
Kun iom da fier'ec'o Klem menci'is si'a'n ĵus fin'it'a'n vojaĝ'o'n.
“Esperant'o? ... mi neniam aŭd'is la vort'o'n antaŭ'e... vi mult'eg'e interes'as mi'n. Mi lern'is la franc'a'n kaj german'a'n lingv'o'j'n ĉe la lern'ej'o, sed mi dev'as konfes'i ke mi'a parol'kapabl'ec'o est'as tre mal'grand'a... mi cert'e hezit'us fid'i al mi'a sci'o de ili, se mi dev'us ir'i al la land'o'j, kie oni parol'as ili'n.”
“Sed ĉiu'j pov'as facil'e parol'i Esperant'o'n, fraŭl'in'o...”
“... ne ĉiu'j... oni dev'as hav'i natur'a'n talent'o'n por akir'i lingv'o'j'n.”
“Tut'e ne. Mi'a amik'o, la vikari'o de Mellowdale...”
“Mellowdale? ... ne pov'as est'i, ke vi sci'as i'o'n pri tiu vilaĝ'o? ... vi ne pov'as est'i parenc'o de tiu kanajl'o, kiu ruin'ig'is mi'a'n patr'o'n kaj mi'a'n tut'a'n famili'o'n per si'a'j tromp'o'j.”
“Mi cert'e ne sci'as pri tio, kio'n vi alud'as... bon'vol'u klar'ig'i la tut'a'n afer'o'n al mi?”
“Kompren'ebl'e... mi ĵus sci'iĝ'is ke morgaŭ mi'a'j frat'o'j dev'os vend'i ni'a'n komerc'o'n al la firm'o Kensford... la sam'a nom'o kiel la vi'a... ho! est'as terur'a afer'o, sed mi klar'ig'os ĉio'n de la komenc'o... se tio hav'us interes'o'n por vi?”
“Jes... mi tre'eg'e interes'iĝ'as pri la afer'o... mi ŝat'us sci'i eĉ pri la plej mal'grand'a'j detal'o'j.”
Kaj F-in'o Browning rakont'is al li la plen'a'n histori'o'n de la famili'o Kensford, kia'manier'e Henry Kensford gajn'is posed'o'n de la sekret'o'j de ŝi'a patr'o kaj post'e ruin'ig'is la afer'o'j'n de la firm'o de Browning per si'a'j sen'ĉes'a'j atak'o'j kontraŭ ĝi.
“Kaj nun, S-ro Kensford,” ŝi dir'is, kiam la rakont'o est'as fin'it'a, “vi kompren'os kial mi ne dezir'is, ke vi est'u parenc'o de tiu famili'o, ĉar, kvankam la patr'o kaj unu fil'o mort'is, oni dir'as ke ankoraŭ viv'as ali'a fil'o, kiu nepr'e hav'as la sam'a'j'n mal'bon'a'j'n trajt'o'j'n kiel la ali'a'j.”
“Sed... F-in'o Browning... mi est'as tiu ali'a fil'o... mi est'as la vir'o kontraŭ kiu vi far'as vi'a'j'n akuz'o'j'n.”
“Vi... vi... ho! kial vi permes'is, ke mi dir'ad'u la tut'o'n? ĉu tio est'is amik'a ag'o? Mi neniam parol'os al vi de'nov'e... ne... neniam!”
“Vi ne kompren'as, fraŭl'in'o... mi ne sci'is i'o'n pri la afer'o... mi ne pov'is... tamen, mi tuj re'bon'ig'os ĉio'n... mi...”
“Facil'e est'as parol'i pri re'bon'ig'o, kiam eĉ morgaŭ, vi'a firm'o propon'as aĉet'i la ni'a'n.”
“Dev'as est'i erar'o... mi ne aŭd'is unu vort'o'n pri tia propon'o...”
“Ili jam far'is ofert'o'n kaj mi'a frat'o skrib'is ke ili nepr'e dev'os ĝi'n akcept'i, ĉar la bank'o ne pli'long'e permes'os... ho! mi ne pov'as klar'ig'i plu.”
“Mi jam sci'as sufiĉ'e, fraŭl'in'o, kaj morgaŭ maten'e mi tuj re'ir'os hejm'e'n por ĝust'ig'i ĉio'n... jes... je vi'a tut'a kontent'ig'o... Vi dir'is ke vi neniam parol'os al mi post hodiaŭ. Se mi ne sukces'us re'bon'ig'i la afer'o'n mi ne kuraĝ'us ven'i al vi por dir'i eĉ unu vort'o'n... sed, se mi sukces'us... kaj mi intenc'as sukces'i... tiam vi dev'os for'ig'i tiu'n konstat'o'n... vi dev'os permes'i ke mi... ke mi...”
“S-ro Kensford, mi bon'e kompren'as ke vi dezir'as montr'i al mi iom da ĝentil'ec'o; sed est'as ag'o'j, ne vort'o'j, kiu'j hav'as valor'o'n en ĉi tiu mond'o.”
“Ne tim'u, mi tuj ag'os.”
“Ĉu vi est'as pret'a, S-ro Kensford?” inter'romp'is Sir James. “Mi dev'as tuj ir'i al la ‘Dom'o’, sed se vi pli'ŝat'as, vi pov'as ankoraŭ rest'i ĉi tie kun mi'a'j ge'amik'o'j.”
“Mi dank'as vi'n, Sir James, sed bedaŭr'ind'e mi dev'os tuj prepar'iĝ'i por mi'a re'ven'o hejm'e'n... mi... mi esper'as ke vi permes'os, ke mi ir'u kun vi je ia est'ont'a temp'o.”
“Kompren'ebl'e... mi est'as je vi'a dispon'o,” dir'is Sir James, kiu lert'e kovr'is si'a'n surpriz'o'n.
“Ĉu vi nepr'e dev'as for'kur'i?” demand'is Lady Cant.
“Jes... mi ĵus memor'is... mi nepr'e dev'as re'ir'i hejm'e'n per la plej fru'a vagon'ar'o... eĉ hodiaŭ vesper'e, se tio est'us ebl'a... ĉu vi afabl'e pardon'os mi'a'n tuj'a'n for'ir'o'n?”
Klem preskaŭ for'kur'is el la dom'o. Kapitan'o Morris dir'is, ke je la unu'a ek'rigard'o li bon'e vid'is, ke la jun'ul'o hav'is tre strang'a'n mien'o'n... kvazaŭ iom el li'a cerb'o far'as liber'temp'o'n, aŭ pov'as eĉ est'i ke li far'is terur'a'n krim'o'n.
“Vi far'is erar'o'n pri li,” dir'is Lady Cant. “Mi opini'as ke li est'as tim'ul'o kaj ke li'a unu'a vizit'o inter ni montr'iĝ'is tro grand'a tra'viv'o por li... mi est'as cert'a ke li est'as bon'a jun'ul'o.”
“Ebl'e... sed en Hind'uj'o...” kaj la kapitan'o de'nov'e parol'is pri mil afer'o'j, kiu'j ne hav'is rilat'o'n al Klem.
Post'e, Rose Browning klar'ig'is kio okaz'is inter ŝi kaj ni'a amik'o.
“Do, mi ne erar'is pri li,” dir'is Lady Cant, “vi pov'as est'i cert'a ke tiu jun'ul'o parol'is la ver'o'n... li nepr'e help'os vi'a'j'n frat'o'j'n. Li hav'as bon'a'n kaj ver'e honest'a'n vizaĝ'o'n... ne juĝ'u li'n ĝis vi ricev'as plu'a'j'n detal'o'j'n.”
“Mi natur'e ŝat'us kred'i li'n, sed la cirkonstanc'o'j parol'as tro laŭt'e kontraŭ li.”
“Vi ankoraŭ ne sci'as la tut'o'n... atend'u ĝis la plen'a histori'o de la afer'o ven'as en vi'a'j'n man'o'j'n.”
“Kial vi defend'as li'n? Vi ne kon'is li'n ĝis hodiaŭ.”
“Ne, sed li al'port'is al mi ĉi tiu'j'n flor'o'j'n... kaj mi ne ricev'is flor'o'j'n de iu vir'o de post la tag'o de mi'a edz'in'iĝ'o... mi hav'as grand'a'n fid'o'n pri li.”
“Ne mi... sed, supoz'u ke vi don'u al mi unu el vi'a'j diant'o'j... ebl'e tio help'os mi'n hav'i pli'bon'a'n fid'o'n.”
“Jen vi est'as, kar'a Ros'e, port'u ĝi'n sur la kor'o kaj sen'dub'e sonĝ'o'j baldaŭ far'iĝ'os ver'aĵ'o'j.”
La vir'o'j, kiu'j fanfaron'e imag'as, ke ili aparten'as al la super'a seks'o, grav'e erar'as. Kiam est'as simpl'a afer'o pri la konstru'ad'o de lokomotiv'o aŭ vapor'ŝip'o, aŭ ali'a'j inĝenier'a'j entrepren'o'j, ili hav'as la avantaĝ'o'n, sed kiam rilat'as al tiu'j impon'a'j ĉiu'tag'a'j afer'o'j, kiu'j help'as al la komfort'o de la viv'ad'o, kiel, ekzempl'e, la pak'ad'o de valiz'o, tiam la vir'o far'iĝ'as mal'fort'a verm'o en kompar'o kun Ŝi'a Reĝ'a Moŝt'o, La Vir'in'o.
Ni'a amik'o, Klem, serv'as kiel bon'a ekzempl'o de tiu konstat'o. Kiam li unu'e prepar'is si'n por for'ir'i el Mellowdale por vizit'i Finlandon, li imag'is, ke unu valiz'o taŭg'us por en'ten'i li'a'j'n vest'aĵ'o'j'n, sed F-in'o Moss, kiu pri'zorg'is li'a'j'n afer'o'j'n hejm'e, konsil'is, ke li pren'u du. “Tiam,” ŝi dir'is, “est'os sufiĉ'a spac'o por en'met'i plu'a'j'n aĵ'o'j'n, se vi okaz'e far'us post'a'j'n aĉet'o'j'n...” Tiu'n konsil'o'n li akcept'is, sed spit'e tio'n, li dev'is hav'ig'i tri'a'n en Helsingforso, ĉar la objekt'o'j kiu'j'n F-in'o Moss en'met'is kun la plej grand'a facil'ec'o, obstin'e rifuz'is re'pren'i si'a'j'n lok'o'j'n, kiam la temp'o ven'is por re'en'pak'i ili'n. Est'is por li strang'a spert'o. Li antaŭ'e bon'e not'is kia'manier'e F-in'o Moss fald'is li'a'j'n ĉemiz'o'j'n, sub'vest'o'j'n kaj vest'ar'o'j'n ĝeneral'e... ŝi simpl'e don'is al ili tuŝ'et'o'n tie kaj tie kaj ili tuj fal'is en si'a'j'n propr'a'j'n lok'o'j'n sen ia mal'facil'ec'o... ili okup'is nur du'on'o'n da spac'o ol ili ŝajn'e bezon'is antaŭ la tuŝ'et'o'j de tiu'j lert'a'j man'o'j. Sed Klem tuŝ'et'is kaj retuŝ'et'is; li prem'eg'is kaj puŝ'eg'is; li star'iĝ'is sur la kovr'il'o'n kaj salt'eg'is; sed la valiz'o'j rifuz'is ag'i laŭ li'a vol'o. Est'is absolut'e neces'e hav'ig'i plu'a'n. La sam'a afer'o ripet'iĝ'is en Berlino pro la mult'a'j aĉet'o'j, kiu'j'n li far'is tie. Sed la plej grand'a dilem'o okaz'is, kompren'ebl'e, post la aĉet'o de la nov'a vest'ar'o en Londono. Re'ven'int'e al la hotel'o de la dom'o de Sir James, li tuj supr'e'n'ir'is al si'a dorm'o'ĉambr'o kaj kun ver'a konfuz'o rigard'is al la divers'a'j objekt'o'j kiu'j kuŝ'is en ĉiu'j part'o'j de la ĉambr'o.
“Ho! mi neniam sukces'us en'met'i ĉi tiu'n grand'a'n amas'o'n da aĵ'o'j en kvar mal'grand'a'j'n valiz'o'j'n... mi nepr'e bezon'os ŝarĝ-vagon'o'n! Eĉ se mi hav'us sufiĉ'e da valiz'o'j, mi ne pov'us en'met'i la tut'o'n en la daŭr'o de mal'pli ol du tag'o'j. Cert'e, mi dev'as hav'i help'o'n... ebl'e en la hotel'o est'as hom'o, kiu don'os al mi konsil'o'n.” Li sonor'ig'is kaj ĉambr'ist'in'o baldaŭ ven'is kun la kutim'a demand'o: “Ĉu vi sonor'ig'is, sinjor'o?”
“Jes... mi dev'as for'ir'i morgaŭ maten'e je la sep'a kaj ne pov'as en'pak'i mi'a'j'n posed'aĵ'o'j'n... la butik'o'j jam ferm'iĝ'is kaj ne est'as ebl'e hav'ig'i plu'a'j'n valiz'o'j'n. Kio'n far'i?”
“Ne ĝen'u vi'n, sinjor'o... est'os simpl'a afer'o... mi pov'as far'i la tut'o'n en du'on'a hor'o... jes... mi trov'os skatol'o'n por la pez'a'j aĵ'o'j... la bot'o'j, broĉ'o'j, libr'o'j ktp... kaj tiam est'os sufiĉ'a spac'o en la valiz'o'j... ho! jes, sinjor'o, mi pov'os facil'e en'pak'i la ali'a'j'n objekt'o'j'n en la kvar valiz'o'j'n... mi far'os la tut'o'n antaŭ ol vi pov'os palpebr'um'i du foj'o'j'n... nur dir'u al mi, kio'n vi bezon'os por port'i morgaŭ, por ke mi pov'u el'las'i ili'n por vi.”
Klem rigard'is ŝi'n kun la plej grand'a admir'o, kiam ŝi atak'is la grand'a'n labor'ad'o'n. Ho! la mond'o ne en'hav'as i'o'n egal'a'n al la fals'e-nom'it'a “mal'fort'a seks'o”. Li'a'j pens'o'j re'ir'is al la ĉarm'ec'o de Rose Browning... la plej dolĉ'a an'o en la in'a mond'o... kaj de'nov'e al la mal'dik'a, ŝajn'e-mal'fort'a knab'in'o, kiu per rapid'e-mov'ant'a'j man'et'o'j aranĝ'ad'as la antaŭ'e minac'ant'a'n amas'o'n da objekt'o'j... unu post la ali'a'j ili fal'is en la valiz'o'j'n kaj je la fin'o de du'on'a hor'o ili ĉiu'j mal'aper'is de li'a vid'o. Mir'ind'a labor'o far'it'a de tre ordinar'a... laŭ aspekt'o... vir'in'et'o! Kun ĝoj'o kaj dank'em'ec'o li don'is al ŝi angl'a'n funt'o'n.
“Ne, sinjor'o, mi ne pov'as akcept'i tiom mult'e por tia mal'grand'a task'o,” ŝi protest'is.
“Mal'grand'a!!!” ek'kri'is Klem. “Est'as ver'a mirakl'o... mi insist'as, ke vi akcept'u kaj kun ĝi mi'a'j'n tre sincer'a'j'n dank'o'j'n.”
“Sed est'as mon'o por neni'o.”
“Ni hav'as mal'sam'a'j'n opini'o'j'n pri tio.”
“Se vi est'as kontent'a, sinjor'o, mi ne dev'as plend'i, mi nur esper'as, ke se iam vi bezon'us plu'a'n help'o'n mi hav'us la bon'ŝanc'o'n est'i en la najbar'ec'o.”
Klem bon'e traf'is la plej fru'a'n for'ir'int'a'n vagon'ar'o'n, pren'is si'a'n seĝ'o'n en la manĝ'salon'o, kaj pen'is koncentr'i si'a'n tut'a'n atent'o'n pri la intervju'o, kiu'n li intenc'as hav'i kun la frat'o'j de la plej bel'a el ĉiu'j vir'in'o'j, kiam li al'ven'os en Mellowdale. Jes, est'as neces'e plen'e konsider'i la tut'a'n afer'o'n kaj se ebl'e, hav'i plan'o'n pret'a'n por met'i antaŭ ili. Ŝi merit'as tio'n de li... ŝi jam sufer'is tro mult'e pro la zorg'o'j kaŭz'it'a'j per la mal'just'a'j ag'o'j de la firm'o de Kensford, kaj tiel plu.
Oni serv'is al li la lunĉ'o'n, sed li ne far'is i'a'n progres'o'n pri la plan'o de ag'ad'o. Kontraŭ'e, li'a'j pens'o'j turn'is de'nov'e kaj ankoraŭ de'nov'e al la bel'ec'o'j de la jun'ul'in'o. Sed mi cert'e enu'ig'us vi'n, se mi pen'us pri'skrib'i la ir'ad'o'n de li'a'j pens'o'j inter Londono kaj Mellowdale. Sufiĉ'e est'as konstat'i ke, kiam li el'ir'is la vagon'ar'o'n en Leeds por en'ir'i la mal'rapid'a'n vagon'ar'o'n, kiu dev'is port'i li'n al li'a propr'a vilaĝ'o, li ne hav'is eĉ la plej element'a'n ide'o'n pri tio, kio'n li esper'as far'i. Tamen, kun ŝi'a bild'o firm'e fiks'it'a antaŭ la okul'o'j, li ne tim'is pri la fin'a rezultat'o. Al'ven'int'e en la staci'o de Mellowdale, li las'is si'a'j'n pak'aĵ'o'j'n ĉe la staci'dom'o kaj pren'is la sol'a'n fiakr'o'n, kiu'n la vilaĝ'o posed'as, rekt'e al la fabrik'o. Mi jam pri'skrib'is pri li'a dram'a en'ir'o en la ofic'ej'o'n; kaj nun, post long'a inter'romp'o, pet'os ke la leg'ant'o re'turn'u kun mi al tiu moment'o, forges'ant'e ĉio'n, se li pov'as, kio okaz'is inter'temp'e.
Post la el'ir'o de la ali'a'j direktor'o'j, Klem turn'is si'n al la frat'o'j Browning, kaj dir'is: “Ŝajn'as ke mi al'ven'is je la ĝust'a moment'o por evit'i grav'a'n tragedi'o'n.”
“Mi ne kompren'as kia'manier'e vi pov'os ŝanĝ'i la mal'feliĉ'a'n sort'o'n de ni'a firm'o,” dir'is Fred Browning.
“Ne dub'u pri tio, sinjor'o. Mi pov'as kaj mi far'os,” dir'is Klem emfaz'e, ne sci'ant'e pli ol la ali'a'j, kio'n far'i.
“Ebl'e vi klar'ig'os al ni, kio'n vi propon'as.”
“Unu'e, mi dev'as sci'ig'i al vi, ke nur hieraŭ vesper'e mi aŭd'is pri ĉi tiu afer'o. Nur tiam mi unu'e ek'sci'is, ke mi'a patr'o iam hav'is rilat'o'j'n kun vi'a firm'o; ke li sub'kaŝ'e el'trov'is la sekret'o'j'n, per kiu'j li post'e far'iĝ'is sukces'plen'a komerc'ist'o... kred'u mi'n, sinjor'o... est'as la ver'o,” li tuj al'don'is, observ'int'e dub'a'n rigard'o'n en la okul'o'j de la du frat'o'j.
“De kiu vi ek'sci'is tio'n?”
“De vi'a frat'in'o, F-in'o Browning,” respond'is Klem, kun subit'a ruĝ'iĝ'o de la vizaĝ'o.
“Ne'ebl'e... ŝi est'as en Londono.”
“Mi ankaŭ est'is en Londono hieraŭ. Ni vesper'manĝ'is kun'e kiel gast'o'j de Sir James Cant. Tut'e hazard'e mi ek'sci'is pri la fakt'o'j kaj tuj decid'is re'ir'i hejm'e'n por re'bon'ig'i la mal'just'ec'o'n, kiu'n vi sufer'is je la man'o'j de mi'a famili'o.”
“Vi est'as aŭ spec'o de Don Kiĥoto aŭ lert'a ĉarlatan'o,” dir'is Ernest.
“Vi rajt'as hav'i dub'o'n pri mi'a'j intenc'o'j, sed mi dir'as al vi la ver'o'n, kiel mi tuj pruv'os per mi'a'j ag'o'j.”
“Ĉu vi propon'as tiu'n re'bon'ig'o'n pro tio, ke vi ver'e dezir'as far'i just'ec'o'n al ni, aŭ ĉu est'os kondiĉ'o, ke ni permes'u, ke vi far'u am'vizit'o'j'n al ni'a frat'in'o?” demand'is Fred, kiu suspekt'is, ke est'as am'o por ŝi kiu spron'is la intenc'o'j'n de Klem.
“Mi far'os neni'a'j'n kondiĉ'o'j'n,” dir'is Klem, “sed mi ne dezir'as kaŝ'i de vi ke mi mult'e ŝat'as F-in'o'n Browning... mult'eg'e ŝat'as ŝi'n... sed tio ne hav'is influ'o'n je mi... mi tut'kor'e bedaŭr'as tio'n, kio okaz'is kaj dezir'as help'i al kontent'ig'a solv'o.”
“Kio'n vi propon'as?”
“Mi pen'is pens'i pri la afer'o dum mi'a vojaĝ'o ĉi tie'n sed mal'sukces'is, sed nun... subit'e... ide'o kapt'is mi'n. La firm'o de Kensford ankoraŭ ne aparten'as al mi...”
“Mi kred'is, ke...” inter'romp'is Fred.
“... pardon'u mi'n; mi pet'as, ke vi aŭskult'u mi'n pacienc'e... ne aparten'as al mi en'tut'e. Mi trans'don'is du'on'o'n de la akci'o'j al la labor'ist'o'j... ne, ne du'on'o, ĉar S-ro Packman konsil'is, ke mi konserv'u la pov'o'n en mi'a'j propr'a'j man'o'j per du'on'o krom unu, por ke mi ankoraŭ posed'u la pli'mult'o'n. Est'is ĝust'e pro tio, ke mi pov'as aranĝ'i la afer'o'n kun vi sen la inter'ven'o de la ali'a'j direktor'o'j. Kompren'ebl'e, mi hav'as dev'o'n al la ali'a'j akci'ul'o'j kaj tio'n mi ne forges'os. La ide'o est'as la jen'a: Ĝis nun ni'a'j du firm'o'j batal'is unu kontraŭ la ali'a. Mi sugest'as, ke ni kun'fand'u la du sed ke ĉiu re'ten'u si'a'n propr'a'n sen'de'pend'ec'o'n kaj karakter'o'n... ni konsent'os pri la prez'o'j de vend'ad'o kaj se ebl'e, ni pov'us part'o'pren'i en la profit'o'j laŭ grad'o, kiu'n la advokat'o'j pov'us fiks'i... tio ne mult'e interes'as mi'n... nur la princip'o, ke Kensford kaj Browning ĉes'u est'i konkur'ul'o'j kaj far'iĝ'u fili'o'j de la sam'a entrepren'o. Mi...”
“Pardon'u mi'n, sinjor'o... ni nur perd'as temp'o'n,” inter'romp'is Fred Browning. “Ni ne posed'as kapital'o'n kaj tial ne pov'as far'i egal'a'n ofert'o'n.”
“Pri tio mi dezir'as parol'i. Kiom da mon'o vi bezon'as por met'i vi'a'j'n afer'o'j'n en bon'a stat'o?”
“Almenaŭ £20,000.”
“Mi prunt'e'don'os al vi la mon'o'n,” respond'is Klem.
“Sed la bank'o...”
“Mi prunt'e'don'os la mon'o'n sen garanti'o, aŭ, por parol'i pli'ĝust'e, ĉar mank'as al mi la mon'o... mi don'os mi'a'j'n akci'o'j'n al la bank'o por vi'a ŝuld'o.”
“Vi ne ŝerc'as?”
“Mi tuj ir'os kun vi al la bank'o,” deklar'is Klem.
“Est'as jam ferm'it'a...”
“En tiu okaz'o, mi ir'os kun vi al la ofic'ej'o de S-ro Packman por met'i en vi'a'j'n man'o'j'n la akci'o'j'n.”
“Sed...”
“... Sinjor'o'j, mi ne pov'us dorm'i antaŭ ol met'i la afer'o'n en bon'a'n ord'o'n.”
Ne est'as neces'e... kaj cert'e ne dezir'ind'e... ke mi pri'skrib'u la tut'a'n diskut'o'n, kiu okup'is pli ol du hor'o'j'n. Sufiĉ'as dir'i, ke la frat'o'j akcept'is la ofert'o'n de Klem kaj el'ir'is kun feliĉ'a'j kor'o'j.
Fin'e, mi'a amik'o est'is liber'a por ir'i hejm'e'n kaj ricev'i la bon'ven'ig'o'n de si'a mal'jun'a vart'ist'in'o, F-in'o Moss, kaj la ali'a'j an'in'o'j de si'a dom'o. Kiam la nov'aĵ'o de li'a re'ven'o hejm'e'n ating'is la orel'o'j'n de S-ro Wright, ĉi tiu sent'is ver'a'n dolor'o'n. Preskaŭ ĉiu'vesper'e en la daŭr'o de tri semajn'o'j li barakt'ad'is kun si'a'j amator'a'j muzik'ist'o'j por instru'i ili'n lud'i la Marŝ-melodi'o'n, kiu'n li mem verk'is kaj kiu'n li nom'is “Ni'a Klem”. Mil'foj'e li rev'is pri la feliĉ'a moment'o, kiam Klem el'ir'os la staci'dom'o'n kaj... je li'a grand'a ĝoj'o... aŭd'os la kor-frap'ant'a'n melodi'o'n de la bel'eg'a verk'aĵ'o... kia moment'o de triumf'o! ... la re'ven'o de la vilaĝ'a hero'o, aklam'it'a per la aplaŭd'o'j de la hom'amas'o kaj kun la bel'a son'o de muzik'o!!! Kaj nun... Klem jam ating'is si'a'n hejm'o'n sen ia sci'o pri la grandioz'a labor'ad'o, kiu'n li'a'j amik'o'j far'is por li'n honor'i. La kompat'ind'a orgen'ist'o kovr'is la kap'o'n per la man'o'j kaj plor'is. Feliĉ'e Pastr'o Welborn ĝust'a'temp'e al'ven'is kaj, sci'iĝ'int'e pri la katastrof'o tuj el'vek'is nov'a'n entuziasm'o'n en la kor'o de la mal'feliĉ'a hom'o per la sugest'o, ke oni pov'us anstataŭ'ig'i la Parad-marŝ'o'n per koncert'o ĉe la Institut'o.
“Ho! Est'as ver'e bel'eg'a ide'o, Sinjor'o. Mi prepar'os program'o'n sen plu'a prokrast'o.”
La koncert'o est'is bon'eg'a sukces'o kaj la hal'o de la Institut'o est'is plen'a da ĉe'est'ant'o'j. Pastr'o Welborn prezid'is kaj Klem sid'is ĉe li'a dekstr'a kaj Jimmy Grant ĉe la mal'dekstr'a flank'o'j. Krom la Orkestr'o kaj la plej lert'a'j deklam'ist'o'j de Mellowdale, ankaŭ aper'is kelk'a'j pli'spert'a'j art'ist'o'j el Leeds. Tamen, la ĉef'a er'o dum la vesper'o est'is la lud'ad'o de “Ni'a Klem”, per la Orkestr'o de Mellowdale. Mi dev'as konfes'i, kun ver'a dolor'o, ke ili mort'ig'is la verk'et'o'n kaj kun egal'a mal'ĝoj'o dev'as al'don'i ke la verk'et'o ver'e merit'is tiu'n sort'o'n.
Sed la aplaŭd'o sku'is la tut'a'n Institut'o'n kaj S-ro Wright far'iĝ'is la plej feliĉ'a hom'o sur la ter'o. Li komenc'is kred'i, ke en la est'ont'ec'o la ankoraŭ-ne'nask'it'a'j generaci'o'j menci'os li'a'n nom'o'n kun'e kun tiu'j de Handel, Mozart, Verdi, Sullivan kaj Sousa!! Volont'e mi al'don'us plu'a'j'n nom'o'j'n sed mi'a sci'ad'o pri muzik-afer'o'j hav'as definitiv'a'j'n lim'o'j'n.
Post'e okaz'is parol'ad'o de Pastr'o Jimmy Grant, kiu propon'is tost'o'n je la san'o de Klem, kaj, respond'e al la ripet'it'a'j al'vok'o'j de la vilaĝ'an'o'j, mi'a amik'o star'iĝ'is por dir'i kelk'a'j'n vort'o'j'n. Ebl'e vi imag'os, ke li tuj ruĝ'iĝ'is. Tut'e ne! Sed li'a vizaĝ'o hav'is la pal'ec'o'n de la lili'o'j de la kamp'o'j. Jen ver'a raport'o de li'a unu'a publik'a parol'ad'o.
“Mi'a kar'a av'o... ho! pardon'u, mi forges'is... mi... mi re'komenc'os. Sinjor'o Prezid'ant'o kaj S-ro Jimmy... ne, James... jes, S-ro James Grant kaj... kaj... ge'amik'o'j. Mi... ha! mi, ha, mi vol'as dir'i ke la sent'o'j, kiu'j'n mi sent'as vi pov'as imag'i... mi esper'as kaj... ke... vi pov'as... sed cert'e mank'as al mi la vort'o'j por esprim'i la sent'o'j'n kiu'j'n mi sent'as. Mi ĉiam memor'os... tio est'as... mi neniam forges'os memor'i ke la... la ĝoj'o, kiu'n mi sent'as est'as la ĝoj'o ke... por pli'ĝust'e dir'i, est'as... aŭ, mi est'as dank'em'a al vi kaj tial mi dank'as vi'n pro la dolor'o... ne... la ĝoj'o kiu'n mi ĉiam memor'os ne forges'i... mi ne pov'as dir'i plu... est'as terur'a spert'o... mi neniam ofend'os de'nov'e... mi dank'as vi'n.”
Kiam li subit'e fal'is de'nov'e sur la seĝ'o'n, grand'eg'a aplaŭd'o eĥ'is tra la hal'o, sed ĉu por montr'i dank'o'j'n, ke li fin'is si'a'n parol'ad'o'n, ĉu por montr'i la ĝoj'o'n, kiu'n li far'is al la aŭskult'int'o'j, mi ne sci'as.
Je la fin'o de la Koncert'o, Klem ricev'is la man'pren'o'j'n kaj salut'o'j'n de mult'a'j vilaĝ'an'o'j kaj tiam... Paradiz'o fal'is sur la ter'o'n, ĉar tuj antaŭ li star'is la plej bel'a... ne... la sol'a knab'in'o en la mond'o. Ĉu vi, kar'a leg'ant'o, pov'as imag'i, kiu ŝi est'is? Mi permes'os al vi nur unu diven'o'n, jes, vi prav'e diven'is... est'is F-in'o Ros'e Browning!!!
Klem flug'is al ŝi kaj ek'kri'is: “Ho! Mi'a kar'a F-in'o Browning! De kie vi ven'is? Kiam vi ven'is? Kun kiu vi ven'is? Kaj kial vi ven'is?”
Gaj'e ŝi respond'is: “De la hejm'o, je la sep'a, kun la frat'o'j, por vid'i vi'n... kaj... jen la ĉef'a afer'o... por dank'i vi'n pro tio, kio'n vi far'is por mi'a famili'o...”
“... pardon'u mi'n moment'e,” li dir'is, kaj tuj re'ir'is al la estrad'o, kie ankoraŭ kuŝ'is buked'o da bel'a'j roz'o'j kiu'n la vilaĝ'a'j knab'in'o'j prezent'is al li pli'fru'e dum la vesper'o. Li al'port'is la flor'o'j'n al F-in'o Browning kaj dir'is:
“Bon'vol'u akcept'i ĉi tiu'j'n roz'o'j'n... oni don'is ili'n al mi, sed ili mult'e pli taŭg'as por vi.”
“Kor'a'n dank'o'n, S-ro Kensford. Ili est'as bel'eg'a'j, sed ne pli ol tiu, kiu'n mi ricev'is de Lady Cant.”
“Mi ne...”
“... kompren'ebl'e vi ne kompren'as. Sed Lady Cant don'is al mi unu el si'a'j diant'o'j post... post vi'a for'ir'o de ŝi'a dom'o.”
“Kaj vi ne rifuz'is ĝi'n?”
“Cert'e ne! Mi... mi ankoraŭ hav'as ĝi'n... hejm'e.”
“Tio'n mi apenaŭ pov'as kred'i.”
“Ven'u kaj vid'u por vi mem,” ŝi dir'is.
“Ĉu vi permes'os?” demand'is Klem, kies kor'o bat'is kun la fort'ec'o de lokomotiv'o.
“Kiam plaĉ'os al vi?” ŝi respond'is.
“Ĉu morgaŭ?”
“Morgaŭ? Mi pens'u... jes... morgaŭ je la tri'a.”
“Ĉu pluv'os, ĉu hajl'os, ĉu neĝ'os, ĉu uragan'os, mi nepr'e est'os tie.”
“Mi vi'n atend'os... ĝis la re'vid'o, S-ro... Klem!”
“Ĝis morgaŭ... Fraŭl'in'o...” li hezit'is pro grand'a embaras'o. La knab'in'o gaj'e rid'et'is; tiam ŝi subit'e el'tir'is roz'et'o'n el la buked'o, tuŝ'et'is ĝi'n per la lip'o'j kaj ĵet'is ĝi'n en la aer'o'n. Kun ek'kri'o de ĝoj'o Klem kapt'is la flor'o'n kaj prem'is ĝi'n al la buŝ'o. Ruĝ'iĝ'o'j kovr'is la tut'a'n vizaĝ'o'n, sed li sukces'is balbut'i:
“Ĝis morgaŭ... kar'a Rose!”